去目錄頁

Kunmetaĵaj Vortoj

NJ Esperantist, 2010年9月25日

讯息: 36

语言: Esperanto

NJ Esperantist (显示个人资料) 2010年9月30日下午9:26:18

mallongigo

Filu (显示个人资料) 2010年9月30日下午10:07:26

antoniomoya:Ĉu "librarejo" ne estus pli taŭga vorto ol "biblioteko" (kiu ŝajnas al mi tro okcidenta)?
Laŭ la reta vortaro, ja ekzistas la kunmetita vorto "librejo", kiu ankoraŭ uziĝas samsignife al librovendejo, kaj kiu antaŭe ankaŭ povus signifi "biblioteko" (sed tiu signifo estas markita kiel arĥaismo).

Tamen laŭ mi estus interese uzi "libraro" por la loko kie troveblas multaj libroj (t.e. biblioteko), samkiel oni uzas "arbaro" por la loko kie troveblas multaj arboj. Tiu vorto ebligus malsamon inter librovendejo/librejo kaj biblioteko/libraro, kaj ja estus facile komprenebla.

darkweasel (显示个人资料) 2010年10月1日上午5:17:04

Kial ne uzi libropruntejo por biblioteko? Mi mem uzas fojfoje tiun vorton.

vincas (显示个人资料) 2010年10月1日下午4:33:04

NJ Esperantist (显示个人资料) 2010年10月2日上午11:01:04

kontraŭbati

NJ Esperantist (显示个人资料) 2010年10月7日下午11:10:29

akrigi

glig (显示个人资料) 2010年10月9日下午8:08:17

Al mi plaĉas la vorto -altirforto-.

Mi ja ŝategas tiun vorton! rideto.gif

NJ Esperantist (显示个人资料) 2010年10月11日上午10:52:02

Laŭ vi ĝi estas ŝategindaĵo, ĉu?

glig (显示个人资料) 2010年10月12日下午7:21:27

NJ Esperantist:Laŭ vi ĝi estas ŝategindaĵo, ĉu?
Jes!!! Estas mirindege kiel unu vorto kiel "altirforto" povas anstataŭigi "graviteco aŭ gravito(mi ne scias)". Tiu vorto laŭ mi tre bone heligas la signifo de graviteco. Al mi ankaŭ plaĉas la uzinta logikeco pri konstruado de tiu vorto, sed mi preferas uzi tiujn du versiojn egale.
Rigardu:

al + tir(i) + forto= altirforto

Mirindaĵo, ĉu ne?

Ĉu vi scias pri aliaj ekzemploj?

mihxil (显示个人资料) 2010年10月12日下午7:53:54

glig:
Jes!!! Estas mirindege kiel unu vorto kiel "altirforto" povas anstataŭigi "graviteco aŭ gravito(mi ne scias)". Tiu vorto laŭ mi tre bone heligas la signifo de graviteco.
Ne tre hele tamen, ĉar ekzistas alitipaj altirfortoj ankaŭ. Ekz. elektraj altirfortoj.

Tiaj ĉi vortoj ofte tute sekvas la modelon de ĝermanaj lingvoj. En la germana kaj nederlanda vorto 'altirforto' ekzistas, precize laŭ la sama skemo.

Pli preciza kuntmetita vorto por gravito ankaŭ pruntepreneblas el tiuj lingvoj, nome 'pezoforto'

Cetere la nederlanda lingvo iom famas pri alternativaj vortoj pri tiaj sciencaj vortoj. Ekz. ĥemion ni nomas 'divid-scienco' kaj fizikon naturscienco. Matematikon estas 'precizscienco' (tamen per iom arkaika vorto 'wis')

回到上端