Į turinį

Mankas vortoj

IREN, 2011 m. kovas 6 d.

Žinutės: 11

Kalba: Esperanto

IREN (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 6 d. 05:06:54

Ĉu vi opinias ke mankas vortoj en via lingvo?

En la franca ne ekzistas duonpatr(in)o.

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 6 d. 06:33:44

beau-père, belle-mère, (pl belles-mères); belle-maman (pl belles-mamans) (fam); marâtre

ne?

IREN (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 6 d. 07:23:33

La "marâtre" estas la patrinaĉo de Cindrulino do oni ĉiam komprenas "marâtre" kiel edzinaĉo de la patro.

Kaj ne ekzistas unu vorto por edzo de patrino eĉ ne por patraĉo.

Mia "beau-père" estas "bopatro" la patro de mia edzo.

Por duonfrato oni diras "demi-frère" sed por duonpatro ne ekzistas "demi-père".

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 6 d. 08:10:05

Jes, nune tiaj vortoj malaperas el naciaj lingvoj, ĉar oni plu ne bezonas uzi ilin.

Antaŭe, kiam plej ofte homoj loĝis en grandegaj familioj, tre grave necesis sufiĉe precize nomi parencojn.

Do, se bone serĉadi en vortaroj, oni nepre trovos tiajn vortojn.

Ekzemple, dum la mezepokaj jarcentoj en la rusa lingvo ekzistis apartaj vortoj por onklo-frato de patro (стрый) kaj onklo-frato de patrino (вуй).

Ruse oni ne povas diri: Mi venkos.

antoniomoya (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 6 d. 08:27:31

En la hispana ekzistas vortojn por tiuj konceptoj, nome:

"padrasto" (duonpatro) kaj "madrasta" (duonpatrino).

Sed estas vere ke, niaepoke, tiuj nomoj ne plu estas uzitaj. Oni diras anstataŭe "la parulino/parulo (aŭ la edzino/edzo) de mia patro/patrino".

Amike el Hispanalando.

IREN (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 7 d. 01:43:55

Terurĉjo:Ruse oni ne povas diri: Mi venkos.
Ĉu vi povas diri: morgaŭ mi venkas (aŭ estas venkanta)?

Ankaŭ mi eĉ ne scias kiel oni diras nun mi venkas en la franca.

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 7 d. 04:18:37

ho, kara, ĉiu lingvo kaj popolo kapablas esprimi ĉion. la rusa lingvo havas sufiĉe da rimedoj por diri: mi venkos.

ne ekzistas konkrete menciita formo.
jes, mi povas diri: mi estos venkinta, mi faros, atingos, ricevos, akiros ktp venkon.

danielcg (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 7 d. 22:58:52

Certe. Al ĉiuj lingvoj mankas vortoj por novaj realaĵoj kiuj daŭre aperas, kaj tial novaj vortoj enkondukiĝas.

Esperanto ne estas escepto, kvankam ĝia genia vortfarada sistemo igas tiun neceson malpli granda ol en naciaj lingvoj.

Krom Esperanto, mi parolas la hispanan kaj la anglan. En ambaŭ lingvoj ekzistas vortoj signifantaj "duonpatr(in)o", respektive "padrastro/madrastra" kaj "stepfather/stepmother".

Via,

Daniel

IREN:Ĉu vi opinias ke mankas vortoj en via lingvo?
En la franca ne ekzistas duonpatr(in)o.

jchthys (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 8 d. 19:55:10

En la angla mankas vortoj por "malgenuo" kaj "malkubuto" (la korperoj je la alia flanko de la genuo kaj kubuto).

IREN (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 9 d. 04:24:19

jchthys:por "malgenuo" kaj "malkubuto"
France oni diras "la kavo de genuo aŭ de kubuto"; ankaŭ ni ne havas unu vorton.

Atgal į pradžią