Berichten: 11
Taal: Esperanto
IREN (Profiel tonen) 6 maart 2011 05:06:54
En la franca ne ekzistas duonpatr(in)o.
Terurĉjo (Profiel tonen) 6 maart 2011 06:33:44
ne?
IREN (Profiel tonen) 6 maart 2011 07:23:33
Kaj ne ekzistas unu vorto por edzo de patrino eĉ ne por patraĉo.
Mia "beau-père" estas "bopatro" la patro de mia edzo.
Por duonfrato oni diras "demi-frère" sed por duonpatro ne ekzistas "demi-père".
Terurĉjo (Profiel tonen) 6 maart 2011 08:10:05
Antaŭe, kiam plej ofte homoj loĝis en grandegaj familioj, tre grave necesis sufiĉe precize nomi parencojn.
Do, se bone serĉadi en vortaroj, oni nepre trovos tiajn vortojn.
Ekzemple, dum la mezepokaj jarcentoj en la rusa lingvo ekzistis apartaj vortoj por onklo-frato de patro (стрый) kaj onklo-frato de patrino (вуй).
Ruse oni ne povas diri: Mi venkos.
antoniomoya (Profiel tonen) 6 maart 2011 08:27:31
"padrasto" (duonpatro) kaj "madrasta" (duonpatrino).
Sed estas vere ke, niaepoke, tiuj nomoj ne plu estas uzitaj. Oni diras anstataŭe "la parulino/parulo (aŭ la edzino/edzo) de mia patro/patrino".
Amike el Hispanalando.
IREN (Profiel tonen) 7 maart 2011 01:43:55
Terurĉjo:Ruse oni ne povas diri: Mi venkos.Ĉu vi povas diri: morgaŭ mi venkas (aŭ estas venkanta)?
Ankaŭ mi eĉ ne scias kiel oni diras nun mi venkas en la franca.
Terurĉjo (Profiel tonen) 7 maart 2011 04:18:37
ne ekzistas konkrete menciita formo.
jes, mi povas diri: mi estos venkinta, mi faros, atingos, ricevos, akiros ktp venkon.
danielcg (Profiel tonen) 7 maart 2011 22:58:52
Esperanto ne estas escepto, kvankam ĝia genia vortfarada sistemo igas tiun neceson malpli granda ol en naciaj lingvoj.
Krom Esperanto, mi parolas la hispanan kaj la anglan. En ambaŭ lingvoj ekzistas vortoj signifantaj "duonpatr(in)o", respektive "padrastro/madrastra" kaj "stepfather/stepmother".
Via,
Daniel
IREN:Ĉu vi opinias ke mankas vortoj en via lingvo?
En la franca ne ekzistas duonpatr(in)o.
jchthys (Profiel tonen) 8 maart 2011 19:55:10
IREN (Profiel tonen) 9 maart 2011 04:24:19
jchthys:por "malgenuo" kaj "malkubuto"France oni diras "la kavo de genuo aŭ de kubuto"; ankaŭ ni ne havas unu vorton.