前往目錄

Ĉirkaŭ kaj ĉ.

貼文者: 3rdblade, 2011年3月21日

訊息: 9

語言: Esperanto

3rdblade (顯示個人資料) 2011年3月21日上午12:29:23

Lastatempe kiam mi skribas esperante, mi uzas 'ĉ.', por signifi proksimuman nombron. Ekz. "Mia laborejo estas ĉ. 6 kilometroj de mia domo."

La signifo similas la anglan kaj germanan uzadon de la vorto 'circa' kaj ĝia malgrandiĝo 'c.' Ĉu mia uzado de 'ĉ.' tiamaniere estas ĝusta kaj komprenebla?

Hispanio (顯示個人資料) 2011年3月21日上午12:34:31

Eble ekzistos miskompreno kun la prepozicio ĉe, mi ne scias... senkulpa.gif

Mustelvulpo (顯示個人資料) 2011年3月21日上午2:51:31

Laŭ la Angla-Esperanta Vortaro de Benson, la malongigo "ĉ." taugas por esprimi tion ĉi.

3rdblade (顯示個人資料) 2011年3月21日上午9:14:35

Mustelvulpo:Laŭ la Angla-Esperanta Vortaro de Benson, la malongigo "ĉ." taugas por esprimi tion ĉi.
Dankon rideto.gif

Miland (顯示個人資料) 2011年3月25日下午5:04:23

PIV 2005 difinas ĝin kiel mallongigo de ĉirkaŭ.

Scalex (顯示個人資料) 2011年3月30日上午6:48:17

Eble "ĉk." estus bona mallongigo. Mi vidis ĝin nenie, tamen havus sencon al mi se mi vidus, kaj estas ja sufiĉe mallonga, ĉu ne?

super-griek (顯示個人資料) 2011年4月10日上午9:37:20

La afero fakte estas simpla: ĉ. jam de multaj jaroj estas mallongigo de ĉirkaŭ okulumo.gif

Dominique (顯示個人資料) 2011年4月11日下午6:30:42

3rdblade:Lastatempe kiam mi skribas esperante, mi uzas 'ĉ.', por signifi proksimuman nombron. Ekz. "Mia laborejo estas ĉ. 6 kilometroj de mia domo."

La signifo similas la anglan kaj germanan uzadon de la vorto 'circa' kaj ĝia malgrandiĝo 'c.' Ĉu mia uzado de 'ĉ.' tiamaniere estas ĝusta kaj komprenebla?
Estas paĝo ĉe lernu pri la mallongigoj kaj en ĝi, ĉ. estas ja mallongigo de ĉirkaŭ.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年4月11日下午7:33:41

3rdblade:
La signifo similas la anglan kaj germanan uzadon de la vorto 'circa' kaj ĝia malgrandiĝo 'c.'
En la germana oni tion mallongigas ne per *c., sed per ca..

回到上端