Al la enhavo

Kiel oni tradukas 'legacy'

de mpinheiro, 2011-julio-14

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

mpinheiro (Montri la profilon) 2011-julio-14 00:18:08

Unue, mi provis trovi ĉi tio vorto en la vortado ĉi-dekstre. Sed, por mia surprizo, mi ne trovis en du, tri alilingvoj.

Mi pensas, ke oni povus proksimume traduki kiel heredigeco.
Kio vi pensas? demando.gif

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-14 00:35:14

Testamentaĵo aŭ legaco. NPIV2002 listigas tiujn du vortojn kiel samsignifajn.

josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-julio-14 08:48:05

Chainy:Testamentaĵo aŭ legaco. NPIV2002 listigas tiujn du vortojn kiel samsignifajn.
Testementaĵo pli bonas ĉu ne, ĉar ĝi deriviĝas el Esperantaj radikoj

sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-14 08:53:40

Legacy = heredaĵo - afero kiun oni ricevas formale per testamento aŭ io simple transdonita per antaŭulo.

mpinheiro (Montri la profilon) 2011-julio-14 22:34:08

Danko per la sugestoj.

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-15 09:59:37

josephdavid86:
Chainy:Testamentaĵo aŭ legaco. NPIV2002 listigas tiujn du vortojn kiel samsignifajn.
Testementaĵo pli bonas ĉu ne, ĉar ĝi deriviĝas el Esperantaj radikoj
Jes, mi ne vere certas, kial oni bezonus la vorton 'legaco', kiam jam estas testamentaĵo aŭ heredaĵo.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-16 10:58:17

Eble oni povus uzi 'legaco' en pli ĝenerala senco, - tio, kion lasas iu al posteuloj por ties profito - por uzo en kazoj en kiuj testamentaĵo au heredaĵo ne taŭgus.

La Zamenhofa legaco de ampleksa kompleto de tradukitaj verkoj.

La printilo respondas ankaŭ al la legacaj kontrol-karaktroj.

La Latina lingvo postlasis riĉan legacon de terminoj por la faka lingvo de la scientistoj.

Reen al la supro