前往目錄

Kiel oni tradukas 'legacy'

貼文者: mpinheiro, 2011年7月14日

訊息: 7

語言: Esperanto

mpinheiro (顯示個人資料) 2011年7月14日上午12:18:08

Unue, mi provis trovi ĉi tio vorto en la vortado ĉi-dekstre. Sed, por mia surprizo, mi ne trovis en du, tri alilingvoj.

Mi pensas, ke oni povus proksimume traduki kiel heredigeco.
Kio vi pensas? demando.gif

Chainy (顯示個人資料) 2011年7月14日上午12:35:14

Testamentaĵo aŭ legaco. NPIV2002 listigas tiujn du vortojn kiel samsignifajn.

josephdavid86 (顯示個人資料) 2011年7月14日上午8:48:05

Chainy:Testamentaĵo aŭ legaco. NPIV2002 listigas tiujn du vortojn kiel samsignifajn.
Testementaĵo pli bonas ĉu ne, ĉar ĝi deriviĝas el Esperantaj radikoj

sudanglo (顯示個人資料) 2011年7月14日上午8:53:40

Legacy = heredaĵo - afero kiun oni ricevas formale per testamento aŭ io simple transdonita per antaŭulo.

mpinheiro (顯示個人資料) 2011年7月14日下午10:34:08

Danko per la sugestoj.

Chainy (顯示個人資料) 2011年7月15日上午9:59:37

josephdavid86:
Chainy:Testamentaĵo aŭ legaco. NPIV2002 listigas tiujn du vortojn kiel samsignifajn.
Testementaĵo pli bonas ĉu ne, ĉar ĝi deriviĝas el Esperantaj radikoj
Jes, mi ne vere certas, kial oni bezonus la vorton 'legaco', kiam jam estas testamentaĵo aŭ heredaĵo.

sudanglo (顯示個人資料) 2011年7月16日上午10:58:17

Eble oni povus uzi 'legaco' en pli ĝenerala senco, - tio, kion lasas iu al posteuloj por ties profito - por uzo en kazoj en kiuj testamentaĵo au heredaĵo ne taŭgus.

La Zamenhofa legaco de ampleksa kompleto de tradukitaj verkoj.

La printilo respondas ankaŭ al la legacaj kontrol-karaktroj.

La Latina lingvo postlasis riĉan legacon de terminoj por la faka lingvo de la scientistoj.

回到上端