Sadržaj

anonco pri la esperanto en "Le Monde"

od custinne, 20. listopada 2009.

Poruke: 6

Jezik: Esperanto

custinne (Prikaz profila) 20. listopada 2009. 09:12:27

La 26-an de septembro, la franca gazeto "Le Monde" publikigis unu plenan paĝon de anonco pri la esperanto.
http://www.esperanto-sat.info/article1488.html

le_chaz (Prikaz profila) 20. listopada 2009. 11:07:44

custinne:La 26-an de septembro, la franca gazeto "Le Monde" publikis unu plenan paĝon de anonco pri la esperanto.
http://www.esperanto-sat.info/article1488.html
Libera Folio jam publikigis kritikan artikolon pri tiuj reklamoj kiuj regule aperadas en eŭropaj gazetoj. Mi mem estas tre skeptika pri la efekto de tia misreklamado.

R2D2! (Prikaz profila) 20. listopada 2009. 19:37:33

¿Espernato? shoko.gif

novatago (Prikaz profila) 21. listopada 2009. 19:05:24

le_chaz:Libera Folio jam publikigis kritikan artikolon pri tiuj reklamoj kiuj regule aperadas en eŭropaj gazetoj.
Fakte, liberafolio nur kritikas la (malbelan kaj malmulte allogan) anoncon, kiu videblas en la artikolo mem kaj ne la anonco de la 26-a de septembro en le monde, kiu estas iom pli alloga kaj pli bone aranĝita, malgraŭ la eraro, kiu aperas.

Ĝis, Novatago.

le_chaz (Prikaz profila) 22. listopada 2009. 10:43:31

novatago:Fakte, liberafolio nur kritikas la (malbelan kaj malmulte allogan) anoncon, kiu videblas en la artikolo mem kaj ne la anonco de la 26-a de septembro en le monde, kiu estas iom pli alloga kaj pli bone aranĝita, malgraŭ la eraro, kiu aperas.

Ĝis, Novatago.
Jes, vi pravas. Krom tio, ĝi ne kritikas la enhavon sed la aspekton.

Sed laŭ mi, tiu de la 26a de septembro ne estas signife pli alloga. La kritiko daŭre validas, bedaŭrinde...

kamil_rudzki (Prikaz profila) 24. listopada 2009. 16:11:44

Esperanto ne estas varo por gajni kaj ne bezonas komercECan reklamon kiu per sia formo superkreskos sencon de anonco pri ĝi. Ja la celo ne estas nur momenta raviteco de ordinara franco kaj/aŭ germano. Kaj koncizaj sloganoj tutcerte ne sufiĉos por ŝanĝi pensmanieron de eŭropanoj...
Miaopinie, Etsuo Miyoshi faras bonegan laboron. Li elektis ĝustajn landojn. Mi pensis ke multnombraj nacioj neangloparolantaj kun unu ĉefa lingvo estas la plej bona elekto. Elekto de EU kiel NURA ŝanco por nia lingvo ankaŭ ŝajnas ĝusta. Bedaŭrinde.

Natrag na vrh