目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Ŝercoj

StefKo,2020年3月17日の

メッセージ: 501

言語: Esperanto

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年3月24日 7:35:17

Mi ŝajne lernis novan italan frazon: Riposi in pace.

thyrolf (プロフィールを表示) 2020年3月25日 7:38:32

Grazie malgajo.gif
Ne posso fare a meno

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月25日 14:09:06

Kvaranteno en Polujo (2)

Familio en duĉambra loĝejo, kvarantenigita. La edzo rigardas skemon de sia loĝejo.
- Kion vi faras? - demandas la edzino.
- Mi pripensas kie pasigi nian samajnofinon - respondas malice la edzo.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年3月25日 22:18:26

Bonvolu permesi al mi, ke mi skribu la (3) :

Kavaranteno en Polujo (3)

Du junaj geamantoj ne respektas la kvanarantenon kaj fuĝis tendumi arbare. Kompreneble la poŝtelefonoj plu funkcieblas. La viro legas novaĵojn.
"Fek'!" diras subite li. "Al cele vidi ke oni ne fuĝis la kvanarantenon, la registaro postulas, ke oni sendu al ili selfie! Ne malkvietiĝu, karulino, mi ja havas la taŭgan foton."
Li sendas tiun selfie en la speciala retejo de la registaro.
Poste, lia kunulino al li demandas: "Krome, karulo, kiun foton vi sendis?"
"Ho, nian unuan komunan selfie, vi scias, en la bestejo kun ĝirafoj... "

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年3月26日 11:56:16

Zam_franca:Bonvolu permesi al mi, ke mi skribu la (3) :

Kavaranteno en Polujo (3)

Du junaj geamantoj ne respektas la kvanarantenon kaj fuĝis tendumi foreste. Kompreneble la poŝtelefonoj plu funkcieblas. La viro legas novaĵojn.
"Fek'!" diras subite li. "Al cele vidi ke oni ne fuĝis la kvanarantenon, la registaro postulas, ke oni sendu al ili selfie! Ne malkvietiĝu, karulino, mi ja havas la taŭgan foton."
Li sendas tiun selfie en la speciala retejo de la registaro.
Poste, lia kunulino al li demandas: "Krome, karulo, kiun foton vi sendis?"
"Ho, nian unuan komunan selfie, vi scias, en la bestejo kun ĝirafoj... "
mdr

Ĉu "foresto" estas nova vorto por arbaro?
"Selfie" en Esperanto estas "memfoto".

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月26日 13:17:44

Utila hundo (dum epidemio)

Dum promenado preterpasas du hundoj.
- Kial vi estas tiel enuigita? - Unu demandas la duan.
- Ĉi tiuj homoj certe stultiĝis, jam dudek fojojn ili eltiras min promeni! - Respondas la dua.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年3月26日 13:37:22

Jxusteno:
Zam_franca:Bonvolu permesi al mi, ke mi skribu la (3) :

Kavaranteno en Polujo (3)

Du junaj geamantoj ne respektas la kvanarantenon kaj fuĝis tendumi foreste. Kompreneble la poŝtelefonoj plu funkcieblas. La viro legas novaĵojn.
"Fek'!" diras subite li. "Al cele vidi ke oni ne fuĝis la kvanarantenon, la registaro postulas, ke oni sendu al ili selfie! Ne malkvietiĝu, karulino, mi ja havas la taŭgan foton."
Li sendas tiun selfie en la speciala retejo de la registaro.
Poste, lia kunulino al li demandas: "Krome, karulo, kiun foton vi sendis?"
"Ho, nian unuan komunan selfie, vi scias, en la bestejo kun ĝirafoj... "
mdr
Ĉu "foresto" estas nova vorto por arbaro?
"Selfie" en Esperanto estas "memfoto".
Ho jes, mi faris stultegan francismon, senkulpigu min

Mi scias ja, ke "memfoto" estas la taŭga vorto, sed miapense ĝi estas iom malpli rapide komprenebla ol "selfie", kaj tial "memfoto" povintus aĉigi la ŝercon.

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月26日 19:33:39

Jxusteno:(...)
"Selfie" en Esperanto estas "memfoto".
Kaj "sinfoto" ankaŭ? Kiel "sindono", "sinamo".

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月27日 10:52:30

Pri drinkantaj poloj...

Lastatempe en Polujo viro odoranta spiriton vekas respekton kaj konfidon.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年3月27日 19:31:18

StefKo:
Jxusteno:(...)
"Selfie" en Esperanto estas "memfoto".
Kaj "sinfoto" ankaŭ? Kiel "sindono", "sinamo".
Jes.

先頭にもどる