メッセージ: 846
言語: Esperanto
StefKo (プロフィールを表示) 2019年5月9日 7:01:50
Edzino al sia edzo:
– Ĉu vi vidis iam ajn ĉifitan 100-zlotan banknoton? (zloto – pola mono)
– Ne – respondas la edzo per enuigita voĉo.
– Do rigardu ĝin – respondas la edzino kaj ĉifas la banknoton.
Post momento ŝi demandas:
– Kaj ĉifitan 200 zlotojn?
– Ne – respondas refoje la edzo per enuigita voĉo.
– Do rigardu ĝin – respondas la edzino kaj ĉifas la banknoton.
Post momento ŝi refoje demandas:
– Kaj ĉifitan 100000?
La edzo, sciema, respondas:
– Ne.
– Do iru kaj ekvidu ĝin, ĝi troviĝas en la garaĝo…
StefKo (プロフィールを表示) 2019年5月10日 7:45:33
Pri laŭdira skota monavido estas multaj ŝercoj. Ĉu tian opinion kaŭzis malicaj angloj? Mi ne scias. Evidente hodiaŭaj skotoj ne estas tiaj monavidaj. Malgraŭ tio, ni tralegu unu ŝercon pri tiuj, onidire, simpatiaj homoj.
-------------------
Unu scoto edziĝis kun vidvino kaj edziĝvojaĝas trajne.
– Kien vi veturas? – demandas lin alia veturanto.
– Mi edziĝvojaĝas.
– Kaj kie estas via edzino?
– Ŝi jam vojaĝis.
StefKo (プロフィールを表示) 2019年5月14日 7:54:32
Unu edzo malfrue vespere revenas hejmen. Lia edzino bonvene batas lin per rulilo.
– Ci fripono, ci havas daŭre ŝminkon sur la vizaĝo!
– Tio ne estas ŝminko, tio estas la sango! Aŭto min frapis!
– Nu! Vi havas feliĉon – diras la furia edzino.
StefKo (プロフィールを表示) 2019年5月15日 19:03:23
Policisto renkontas nokte forte ebrian viron kaj demandas lin:
– Kien vi gvidas vin, civitano?
– Mi iras aŭskulti predikon.
– Predikon? Ĉi-noktotempe neniu eldiras predikojn!
– Malvero, sinjor’ potenco, mia edzino eldiras.
-------------------
sinjor’ potenco - tiel antaŭe en Pollando homoj alparolas ŝerce-respekte policistojn
civitano - tiel oficiale policitoj alparolas homojn
StefKo (プロフィールを表示) 2019年5月17日 15:23:53
Pasintaj tempoj, aerodromo en Novjorko…
Unu viro eniras lifton kaj lin sekvas juna, eleganta virino vestita per uniformo.
La viro alparolas ŝin angle:
– Hello, do you fly USA Airways?
La virino ne respondas, nur mire rigardas lin.
La viro penas germane:
– Flugen Sie Lufthansa, ja?
La virino pli mira rigardas lin kaj ne respondas.
La viro ne rezignas kaj penas itale:
– Vola signorina con Alitalia?
La virino, kolera, diras:
– A vmorde ĥceŝ, ĥamje? (Vi volas en buŝaĉon, ci krudulo)
– Ha, LOT! (Pola Aera Kompanio) – krias kontente la viro.