去目錄頁

vortaro de esprimoj

crescence, 2009年4月7日

讯息: 14

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2009年4月7日上午7:51:18

Saluton,

En franca, kiel en ĉiuj lingvoj mi opinias, estas multegaj esprimoj/frazaranĝoj/parolturnoj, malfacile tradukeblaj en Esperanto.

Ĉu ekzistas vortaro pri tio ?

Dankon

AlfRoland (显示个人资料) 2009年4月7日上午8:26:04

crescence:Saluton,

En franca, kiel en ĉiuj lingvoj mi opinias, estas multegaj esprimoj/frazaranĝoj/parolturnoj, malfacile tradukeblaj en Esperanto.

Ĉu ekzistas vortaro pri tio ?

Dankon
Mi dubas ke tiaj vortaroj ekzistas. Tamen ankaŭ mi dezirus tian. Por ekzerci mi provas traduki svedan romanon al esperanto. Kelkajn tiajn parolturnojn mi fakte trovas en mia sveda-eperanta vortaro, serĉante iun ĉefan vorton de la esprimo. Alia malfacilaĵo estas ke dialogoj en tiu romano estas en dialekto, kaj pro tio la traduko nepre perdas multe de la karaktero de la origino teksto.

Mi pensas tamen ke ambaŭ tiuj malfacilaĵoj estas ĝeneralaj en ajna tradukado, ĉu ne?

crescence (显示个人资料) 2009年4月7日上午9:54:40

AlfRoland:Por ekzerci mi provas traduki svedan romanon al esperanto.
Kio estas "sveda romano" ? Mi opinias tion, ke ne estas la nacia lingvo de Svedio.

AlfRoland (显示个人资料) 2009年4月7日上午9:58:48

crescence:
AlfRoland:Por ekzerci mi provas traduki svedan romanon al esperanto.
Kio estas "sveda romano" ? Mi opinias tion, ke ne estas la nacia lingvo de Svedio.
Sal'!

Lingvo estas la sveda. Romano estas libro sal.gif

russ (显示个人资料) 2009年4月7日上午10:24:59

Eble interesus vin:

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1388
Ilustrita frazeologio, Sabine Fiedler

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7841
Esperanto - lingvo de kulturo kaj personeco, Aleksandro S. Melnikov

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8030
Vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto, Aleksandro S. Melnikov

crescence (显示个人资料) 2009年4月7日下午12:10:03

AlfRoland:
Sal'!
Lingvo estas la sveda. Romano estas libro sal.gif
Dum mia rapida legado, mi interŝangis la literon "o" kontraŭ "a" !!! Mi komprenis "sveda romana lingvo" !!! Mi miris pro norda lingvo romana ! Eraro el komencanto...

Mi petas pardonon de vi.

crescence (显示个人资料) 2009年4月7日下午12:13:38

Dankon, russ, pro la retadresoj. Mi tuj vizitos tiujn paĝarojn.

le_chaz (显示个人资料) 2009年4月7日下午4:48:42

crescence:
AlfRoland:
Sal'!
Lingvo estas la sveda. Romano estas libro sal.gif
Dum mia rapida legado, mi interŝangis la literon "o" kontraŭ "a" !!! Mi komprenis "sveda romana lingvo" !!! Mi miris pro norda lingvo romana ! Eraro el komencanto...

Mi petas pardonon de vi.
Ankaŭ ekzistas interesaj libroj de Cherpillaud: "Tiel diru" kaj "Kiel diri?" kun multegaj esprimoj kaj proverbecaj dirmanieroj.

Kaj mi posedis ankaŭ alian libreton interesan "Laŭ la fluo de l' parolo" se mi bone memoras la titolon. Ankaŭ tre utila.

crescence (显示个人资料) 2009年4月7日下午6:15:15

le_chaz:
Ankaŭ ekzistas interesaj libroj de Cherpillaud: "Tiel diru" kaj "Kiel diri?" kun multegaj esprimoj kaj proverbecaj dirmanieroj.

Kaj mi posedis ankaŭ alian libreton interesan "Laŭ la fluo de l' parolo" se mi bone memoras la titolon. Ankaŭ tre utila.
Kie trovi tiujn librojn ? Kiuj eldonejoj ? Mi nenion trovas per interreto. Dankon !

russ (显示个人资料) 2009年4月8日上午4:57:16

http://katalogo.uea.org/ havas multajn librojn. Iuj libroj ne plu haveblas tie, do provu libroservojn de Esperantaj landaj asocioj, ekzemple de via lando, aŭ de Usono ( https://esperantousa.hypermart.net/retbutiko/ ). Aŭ iru rekte al eldonejo; estas listo http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperanto-e...

回到上端