Съобщения: 14
Език: Esperanto
crescence (Покажи профила) 07 април 2009, 07:51:18
En franca, kiel en ĉiuj lingvoj mi opinias, estas multegaj esprimoj/frazaranĝoj/parolturnoj, malfacile tradukeblaj en Esperanto.
Ĉu ekzistas vortaro pri tio ?
Dankon
AlfRoland (Покажи профила) 07 април 2009, 08:26:04
crescence:Saluton,Mi dubas ke tiaj vortaroj ekzistas. Tamen ankaŭ mi dezirus tian. Por ekzerci mi provas traduki svedan romanon al esperanto. Kelkajn tiajn parolturnojn mi fakte trovas en mia sveda-eperanta vortaro, serĉante iun ĉefan vorton de la esprimo. Alia malfacilaĵo estas ke dialogoj en tiu romano estas en dialekto, kaj pro tio la traduko nepre perdas multe de la karaktero de la origino teksto.
En franca, kiel en ĉiuj lingvoj mi opinias, estas multegaj esprimoj/frazaranĝoj/parolturnoj, malfacile tradukeblaj en Esperanto.
Ĉu ekzistas vortaro pri tio ?
Dankon
Mi pensas tamen ke ambaŭ tiuj malfacilaĵoj estas ĝeneralaj en ajna tradukado, ĉu ne?
crescence (Покажи профила) 07 април 2009, 09:54:40
AlfRoland:Por ekzerci mi provas traduki svedan romanon al esperanto.Kio estas "sveda romano" ? Mi opinias tion, ke ne estas la nacia lingvo de Svedio.
AlfRoland (Покажи профила) 07 април 2009, 09:58:48
crescence:Sal'!AlfRoland:Por ekzerci mi provas traduki svedan romanon al esperanto.Kio estas "sveda romano" ? Mi opinias tion, ke ne estas la nacia lingvo de Svedio.
Lingvo estas la sveda. Romano estas libro
russ (Покажи профила) 07 април 2009, 10:24:59
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1388
Ilustrita frazeologio, Sabine Fiedler
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7841
Esperanto - lingvo de kulturo kaj personeco, Aleksandro S. Melnikov
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8030
Vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto, Aleksandro S. Melnikov
crescence (Покажи профила) 07 април 2009, 12:10:03
AlfRoland:Dum mia rapida legado, mi interŝangis la literon "o" kontraŭ "a" !!! Mi komprenis "sveda romana lingvo" !!! Mi miris pro norda lingvo romana ! Eraro el komencanto...
Sal'!
Lingvo estas la sveda. Romano estas libro
Mi petas pardonon de vi.
crescence (Покажи профила) 07 април 2009, 12:13:38
le_chaz (Покажи профила) 07 април 2009, 16:48:42
crescence:Ankaŭ ekzistas interesaj libroj de Cherpillaud: "Tiel diru" kaj "Kiel diri?" kun multegaj esprimoj kaj proverbecaj dirmanieroj.AlfRoland:Dum mia rapida legado, mi interŝangis la literon "o" kontraŭ "a" !!! Mi komprenis "sveda romana lingvo" !!! Mi miris pro norda lingvo romana ! Eraro el komencanto...
Sal'!
Lingvo estas la sveda. Romano estas libro
Mi petas pardonon de vi.
Kaj mi posedis ankaŭ alian libreton interesan "Laŭ la fluo de l' parolo" se mi bone memoras la titolon. Ankaŭ tre utila.
crescence (Покажи профила) 07 април 2009, 18:15:15
le_chaz:Kie trovi tiujn librojn ? Kiuj eldonejoj ? Mi nenion trovas per interreto. Dankon !
Ankaŭ ekzistas interesaj libroj de Cherpillaud: "Tiel diru" kaj "Kiel diri?" kun multegaj esprimoj kaj proverbecaj dirmanieroj.
Kaj mi posedis ankaŭ alian libreton interesan "Laŭ la fluo de l' parolo" se mi bone memoras la titolon. Ankaŭ tre utila.
russ (Покажи профила) 08 април 2009, 04:57:16
crescence:http://katalogo.uea.org/ havas multajn librojn. Iuj libroj ne plu haveblas tie, do provu libroservojn de Esperantaj landaj asocioj, ekzemple de via lando, aŭ de Usono ( https://esperantousa.hypermart.net/retbutiko/ ). Aŭ iru rekte al eldonejo; estas listo http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperanto-e...le_chaz:Kie trovi tiujn librojn ? Kiuj eldonejoj ? Mi nenion trovas per interreto. Dankon !