Al la enhavo

Ĉi tiam?

de cshtarkov, 2012-januaro-11

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

cshtarkov (Montri la profilon) 2012-januaro-11 19:13:50

Mi neniam vidis tian uzadon, sed se "ti-" difinas la vorton kiel montrovorton, "-am" montras ke temas pri tempo kaj "ĉi" montras proksimecon, ĉu oni ne povas uzi "ĉi tiam" kiel samsignifa vorto de "nun"?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-11 19:15:34

Oni povas, sed oni ne tre ofte faras.

tommjames (Montri la profilon) 2012-januaro-11 19:20:54

Ankaŭ legindas komentoj en PMEG pri la afero:

PMEG:Ĉi tiamtiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun.

Noto: La preciza nuanco de ĉi tiam estas malklara, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata. Oni povus diskuti, ĉu ĉi tiam estas preferinda, kiam temas pri okazoj kaj kondiĉoj, dum nun ordinare estas tempa. Eble tempa ĉi tiam povas esti malpli forte ligita al la absoluta nuno ol nun, montrante tiun tempon, kiun la rakonto atingis.

flipe (Montri la profilon) 2012-januaro-11 22:22:05

Laŭ mi, legante ian uzante "ĉi tiam" mi certe komprenus kiel "proksimo por okazi" kaj "nun" kiel "okazante".

sudanglo (Montri la profilon) 2012-januaro-11 23:04:51

Ankaŭ mi neniam renkontas 'ĉi tiam' - aŭ mi kredas, ke ne.

Cerbumiga afero, bildigi la situacion en kiu estus nature diri tion.

Eble en sciencfikcia filmo pri tempovojaĝado.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-januaro-11 23:24:44

Forigite

N-true (Montri la profilon) 2012-januaro-12 00:35:38

Mi rememoras, ke mi unu- aŭ dufoje uzis ĉi tiam montrate al iu programtabulo al iu tempo tre proksime al kie mi staris. Do, eble estis simila situacio:

Iu: "Kiam okazos via prelego?"
Mi: "Mi ne certas, eble..." *serĉas* "Ah, ĉi tiam!" *montras al la tabulo*

Oni povas simile kompreni ĉi tie, ĉu ne? Se oni staras antaŭ granda mondmapo kaj iu demandas, kie troviĝas ekzemple Tajvano, oni povas montri al la mapo kaj diri "Ĉi tie!" kaj tiel ne celas, ke la dialogo okazas en Tajvano. ridulo.gif

Ĉu jes aŭ malne? okulumo.gif

Chainy (Montri la profilon) 2012-januaro-12 01:22:14

Mi sensukcese serĉis alian vorton ("imbriki") en la Tekstaro, sed mi ja trovis ekzemplon de 'ĉi tiam':
Adiaŭ por ĉiam! Mi forflugas, — superkriis la valson Margarita. Ĉi tiam ŝi komprenis, ke la ĉemizon ŝi neniel bezonas, kaj, malice ridegante, ŝi ĵetis ĝin sur la kapon de Nikolao Ivaniĉ. Blindigite, li falis de la benko sur la pavimbrikojn de la vojeto.
(el "La majstro kaj Margarita", trad. Sergio Pokrovskij)

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-12 06:42:33

Laŭ mi, estas bela deziro komplikiĝi la vivo…

Precipe ĉar la senco de tiu esprimo ne estas tuj evidenta nek komprenebla.

Amike.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-januaro-12 12:07:13

Bona trovo, Chainy. Do temas pri du (au pluraj) tiamoj kaj ke oni priparolas la plej proksiman.

Angle, 'this time' aŭ 'on this occasion'

Reen al la supro