У садржају

Ĉi tiam?

од cshtarkov, 11. јануар 2012.

Поруке: 11

Језик: Esperanto

cshtarkov (Погледати профил) 11. јануар 2012. 19.13.50

Mi neniam vidis tian uzadon, sed se "ti-" difinas la vorton kiel montrovorton, "-am" montras ke temas pri tempo kaj "ĉi" montras proksimecon, ĉu oni ne povas uzi "ĉi tiam" kiel samsignifa vorto de "nun"?

darkweasel (Погледати профил) 11. јануар 2012. 19.15.34

Oni povas, sed oni ne tre ofte faras.

tommjames (Погледати профил) 11. јануар 2012. 19.20.54

Ankaŭ legindas komentoj en PMEG pri la afero:

PMEG:Ĉi tiamtiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun.

Noto: La preciza nuanco de ĉi tiam estas malklara, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata. Oni povus diskuti, ĉu ĉi tiam estas preferinda, kiam temas pri okazoj kaj kondiĉoj, dum nun ordinare estas tempa. Eble tempa ĉi tiam povas esti malpli forte ligita al la absoluta nuno ol nun, montrante tiun tempon, kiun la rakonto atingis.

flipe (Погледати профил) 11. јануар 2012. 22.22.05

Laŭ mi, legante ian uzante "ĉi tiam" mi certe komprenus kiel "proksimo por okazi" kaj "nun" kiel "okazante".

sudanglo (Погледати профил) 11. јануар 2012. 23.04.51

Ankaŭ mi neniam renkontas 'ĉi tiam' - aŭ mi kredas, ke ne.

Cerbumiga afero, bildigi la situacion en kiu estus nature diri tion.

Eble en sciencfikcia filmo pri tempovojaĝado.

Hyperboreus (Погледати профил) 11. јануар 2012. 23.24.44

Forigite

Chainy (Погледати профил) 12. јануар 2012. 01.22.14

Mi sensukcese serĉis alian vorton ("imbriki") en la Tekstaro, sed mi ja trovis ekzemplon de 'ĉi tiam':
Adiaŭ por ĉiam! Mi forflugas, — superkriis la valson Margarita. Ĉi tiam ŝi komprenis, ke la ĉemizon ŝi neniel bezonas, kaj, malice ridegante, ŝi ĵetis ĝin sur la kapon de Nikolao Ivaniĉ. Blindigite, li falis de la benko sur la pavimbrikojn de la vojeto.
(el "La majstro kaj Margarita", trad. Sergio Pokrovskij)

antoniomoya (Погледати профил) 12. јануар 2012. 06.42.33

Laŭ mi, estas bela deziro komplikiĝi la vivo…

Precipe ĉar la senco de tiu esprimo ne estas tuj evidenta nek komprenebla.

Amike.

sudanglo (Погледати профил) 12. јануар 2012. 12.07.13

Bona trovo, Chainy. Do temas pri du (au pluraj) tiamoj kaj ke oni priparolas la plej proksiman.

Angle, 'this time' aŭ 'on this occasion'

lgg (Погледати профил) 12. јануар 2012. 13.50.49

En mia opinio, 'nun' estas uzata en prezento, kaj 'chi tiam' en chiuj tempoj, kaj signifas nunan momenton en tempo de rakonto.

Вратите се горе