Späť na obsah

Call it a day!

od dombola, 31. marca 2012

Príspevky: 4

Jazyk: Esperanto

dombola (Zobraziť profil) 31. marca 2012 14:23:22

Call it a day!

Mi cerbumis kiel esprimi tiun anglan idiomaĵon Esperante.
Mi kredas ke la laŭlitera traduko de samvalora portugala esprimo bone solvas la aferon: "Sufiĉe hodiaŭ!"
(Ĉiam respektante la kuntekston, kompreneble!)

Sed, ĉu estas aliaj esprimmanieroj ?
Kiuj estas la laŭlitera traduko Esperante de similaj diraĵoj el aliaj lingvoj?

hebda999 (Zobraziť profil) 31. marca 2012 14:57:15

dombola:Call it a day!

Mi cerbumis kiel esprimi tiun anglan idiomaĵon Esperante.
Mi kredas ke la laŭlitera traduko de samvalora portugala esprimo bone solvas la aferon: "Sufiĉe hodiaŭ!"
(Ĉiam respektante la kuntekston, kompreneble!)

Sed, ĉu estas aliaj esprimmanieroj ?
Kiuj estas la laŭlitera traduko Esperante de similaj diraĵoj el aliaj lingvoj?
Ĉio por hodiaŭ!
Laboro finita!
Ĝis.

sudanglo (Zobraziť profil) 31. marca 2012 21:05:26

Tio jam sufiĉas por hodiaŭ. Mi nun iras hejmen.

N-true (Zobraziť profil) 1. apríla 2012 17:00:56

Ankaŭ mi volis proponi "Sufiĉas por hodiaŭ!"

Nahor