ข้อความ 13
ภาษา: Esperanto
sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 19 เมษายน 2013, 08:59:50
En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?
Leporino (แสดงโปรไฟล์) 19 เมษายน 2013, 09:20:37
sudanglo:En la angla kaj la franca oni diras 'preni' riskon.En la sveda oni ankaŭ diras: "Ta en risk." (preni riskon)
En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?
Ondo (แสดงโปรไฟล์) 19 เมษายน 2013, 10:39:45
sudanglo:En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?Finne estas tute normale diri "ottaa riski/riskejä" = preni riskon/riskojn.
Mi opinias, ke "preni" havas sufiĉe vastan signifon por tio ankaŭ en Esperanto. Se oni volas eviti la vorton "preni", oni ja povas "akcepti" aŭ "allasi risko(j)n", eble "permesi al si riskojn". Certe eblas esprimi la aferon en multaj manieroj.
utku (แสดงโปรไฟล์) 19 เมษายน 2013, 16:46:24
Francestral (แสดงโปรไฟล์) 19 เมษายน 2013, 17:13:02
Sed, Esperante, oni ankaŭ povas uzi "riski" senobjekte, ĉu ne?
Ekzemple: Mi elektis tion por ne riski.
brw1 (แสดงโปรไฟล์) 19 เมษายน 2013, 17:31:44
nigra_rivereto (แสดงโปรไฟล์) 19 เมษายน 2013, 20:49:58
Francestral (แสดงโปรไฟล์) 19 เมษายน 2013, 21:13:52
-ofte "prendre un risque" (preni riskon),
-kelkfoje "courir un risque" (postkuri riskon) kaj
-malofte "s'exposer à un risque" (elmeti sin al risko).
Sxak (แสดงโปรไฟล์) 21 เมษายน 2013, 15:52:24
sudanglo:En la angla kaj la franca oni diras 'preni' riskon.En la rusa kun "sur sin" (preni SUR SIN riskon)
En kiuj aliaj lingvoj oni uzas ekvivalenton de 'preni' antaŭ 'risko'?
Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 22 เมษายน 2013, 08:49:02
En Esperanto mi preferas la simplan esprimon riski.