Ujumbe: 12
Lugha: Esperanto
Hardi (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2007 8:16:56 alasiri
when i say "mi iras al fenestro" in english it means "I am going to the window". But when I reach the window, I can say "mi estas ĉe fenestro" right?
Well, I can also say sur skatolo, which means "on the box" and sur skatolon which means "onto the box". using the same logic, can't I say: "mi iras ĉe fenestron" - i am going to the window as i am saying "onto the box"
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2007 9:36:31 alasiri
Tial oni ne povas "iri ĉe fenestron".
Oni povas:
[LISTO]
iri al fenestro - alproksimiĝi al fenestro;
iri ĉe fenestro - troviĝante proksime de la fenestro, moviĝi. Ĉu kompreneble estas?
iri en fenestron - malferminte la fenestron, oni povas moviĝi por atingi freŝan aeron . Nur oni ne falu surstraten!!!
iri tra fenestro - se vi loĝas en la unua etaĝo, vi povas eliri el via loĝejo tiamaniere [/list]
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2007 9:50:49 alasiri
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2007 9:59:58 alasiri
Jev:La fadeno estas por diskutoj nur en Esperanto!!!mi akurate plenumas la regulojn de la forumo. ne mallaŭdu min! mi ja estas...vi scias
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2007 11:17:19 alasiri
Terurĉjo:mi akurate plenumas la regulojn de la forumo. ne mallaŭdu min! mi ja estas...vi sciasMi skribis pri la unua mesaĝo.
Cetere... la vorto "akurate" signifas "je la ĝusta tempo".
Rao (Wasifu wa mtumiaji) 4 Novemba 2007 2:23:06 asubuhi
Terurĉjo:"Ĉe" ne estas prepozicio de direkto, sed de loko aŭ malofte de tempo. "Ĉe" signifas nur prokcimecon aŭ samtempecon.Mmm, mi pensas, ke oni ja povas, tamen ne kutimas. "En" ankaŭ ne estas prepozicio de direkto; ĝi indikas direkton nur se kune uziĝas "n". Do matematike:
Tial oni ne povas "iri ĉe fenestron".
iri en domo : iri en domon = iri ĉe domo : iri ĉe domon
kaj
iri al fenestro = iri ĉe fenestron
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Novemba 2007 11:54:09 asubuhi
Due. Ŝajne, ke mi eraris, kiam skribis "iri tra fenestro". Muŝoj iras tra fenestro, rampante sur ties spaco, dum homoj, kiam ili volas eliri el domo surstraten, iras tra fenestroN.
Trie.
Rao:Do matematike:Mi vin gratulas, ĉar vi malfermis novajn flankojn de Esperantaj prepozicioj. Ek-de nun oni povas "iri apud domon", "kuri ĉirkaŭ urbon".
iri en domo : iri en domon = iri ĉe domo : iri ĉe domon
kaj
iri al fenestro = iri ĉe fenestron
BV klarigi al mi, kion signifas la esprimo "iri ĉe fenestron", ĉu alproksimiĝi al la fenestro?
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 4 Novemba 2007 12:27:53 alasiri
Terurĉjo:Unue, kial malaperis mia mesaĝo, en kiu mi demandis pri ĝusta vorto anstataŭ la vorto "akurate", kiun mi misuzis?Kiel ĝi malaperis? Ĉu ĝi iĝis videbla kaj poste malaperis? Aŭ ĉu ĝi entute ne aldoniĝis?
Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 4 Novemba 2007 2:13:29 alasiri
Terurĉjo:kial ekde nun? Ĉiam oni povis diri tion...
Mi vin gratulas, ĉar vi malfermis novajn flankojn de Esperantaj prepozicioj. Ek-de nun oni povas "iri apud domon", "kuri ĉirkaŭ urbon".
PIV 2005:
li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron
ŝi ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino
Terurĉjo:Jes alproksimiĝi...
BV klarigi al mi, kion signifas la esprimo "iri ĉe fenestron", ĉu alproksimiĝi al la fenestro?
Rao (Wasifu wa mtumiaji) 4 Novemba 2007 5:34:33 alasiri
Terurĉjo:Iri tien, kie oni povas konsideri sin ĉe fenestro, do, jes, alproksimiĝi al fenestro... Kiel Ŝak montris per citaĵoj, aliaj homoj elrezonis tiajn konstruojn jam. Al mi ili neniel ŝajnas fremdaj, nur nekutimaj.
Mi vin gratulas, ĉar vi malfermis novajn flankojn de Esperantaj prepozicioj. Ek-de nun oni povas "iri apud domon", "kuri ĉirkaŭ urbon".
BV klarigi al mi, kion signifas la esprimo "iri ĉe fenestron", ĉu alproksimiĝi al la fenestro?
Cetere, ankaŭ mi ne vidis vian mesaĝon pri "akurate".