إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Ĉu iu volas ŝakludi?

من BoriQa, 28 مايو، 2014

المشاركات: 926

لغة: Esperanto

Frano (عرض الملف الشخصي) 1 أبريل، 2015 8:17:42 ص

Ŝerca ŝaktasko
(okaze de la unua de Aprilo)

En tiaj taskoj oni proponas siajn proprajn amuzajn interpretojn de ŝakreguloj.
externalImage.png
Ŝakmato je unu movo

Scio de matematiko kaj la kapablo rigardadi la situacion diversflanke estos utila.

Frano (عرض الملف الشخصي) 14 أبريل، 2015 10:55:43 ص

solvo de ŝerctasko

m_v (عرض الملف الشخصي) 30 أبريل، 2015 4:20:15 م

Frano:solvo de ŝerctasko
Ha ha, amuza kaj iom absurda ŝerctasko! Mi ne povis trovi la solvon por ĝi. ridego.gif

Fakte, ĉu vi ŝatus ludi partion kun mi ĉi tie en la forumo per notacio, ĉar BoriQa, kun kiu mi ludis antaŭe, ja ne plu respondas? Vi ludu la blankajn, se vi volas.

Frano (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2015 5:42:27 م

m_v:Fakte, ĉu vi ŝatus ludi partion kun mi ĉi tie en la forumo per notacio, ĉar BoriQa, kun kiu mi ludis antaŭe, ja ne plu respondas? Vi ludu la blankajn, se vi volas.
volonte!

1. d4 ?

m_v (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2015 10:04:25 م

1.d4 d5 2.?

Frano:volonte!
Ho, bone. ridego.gif

Frano (عرض الملف الشخصي) 5 مايو، 2015 7:43:20 ص

1.d4 d5 2.c4 ?

Kiel vi preferas nomi esperante kelkajn unuajn movojn de ŝaka partio:
komenco, malfermado, debuto ... ?

m_v (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2015 3:38:13 م

1.d4 d5 2.c4 c6 3.?
Kiel vi preferas nomi esperante kelkajn unuajn movojn de ŝaka partio:
komenco, malfermado, debuto ... ?
En la lingvoj, kiujn mi konas, ili estas nomataj “Eröffnung”, “άνοιγμα”, “opening”, “apertura”. Ĉiuj ĉi vortoj signifas “malferm(ad)o”, do mi kutimas uzi tiun terminon ankaŭ en Esperanto.

Tempodivalse (عرض الملف الشخصي) 6 مايو، 2015 6:11:57 م

m_v:
Kiel vi preferas nomi esperante kelkajn unuajn movojn de ŝaka partio:
komenco, malfermado, debuto ... ?
En la lingvoj, kiujn mi konas, ili estas nomataj “Eröffnung”, “άνοιγμα”, “opening”, “apertura”. Ĉiuj ĉi vortoj signifas “malferm(ad)o”, do mi kutimas uzi tiun terminon ankaŭ en Esperanto.
Ruse дебют - debuto.

Frano (عرض الملف الشخصي) 8 مايو، 2015 8:17:38 ص

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 ?

m_v:En la lingvoj, kiujn mi konas, ili estas nomataj “Eröffnung”, “άνοιγμα”, “opening”, “apertura”. Ĉiuj ĉi vortoj signifas “malferm(ad)o”, do mi kutimas uzi tiun terminon ankaŭ en Esperanto.
Mi trovis du artikolojn en Vikipedio,
la unua uzas “malfermadon”, la dua – ”debuton”.

La dua ankaŭ enhavas klasifikon de debutoj:
Malfermaj debutoj
Duonmalfermaj debutoj
Duonfermaj debutoj
Fermaj debutoj
Flankaj debutoj

Ĉu ni povas diri: “fermaj malferm(ad)oj” ?

Tempodivalse:Ruse дебют - debuto.
ankaŭ ukraine - дебют

m_v (عرض الملف الشخصي) 8 مايو، 2015 4:36:29 م

1.d4 d5 2.c4 c6 3.cхd5 cxd5 4.?

Frano:Ĉu ni povas diri: “fermaj malferm(ad)oj” ?
Tio ja estas tre konvinka argumento. Ekde nun ankaŭ mi uzados la terminon “debuto”. ridego.gif

عودة للاعلى