关闭的
最多显示 500 条消息。
Ĉu iu volas ŝakludi?
从 BoriQa, 2014年5月28日
讯息: 926
语言: Esperanto
Frano (显示个人资料) 2015年4月1日上午8:17:42
Frano (显示个人资料) 2015年5月4日下午5:42:27
m_v:Fakte, ĉu vi ŝatus ludi partion kun mi ĉi tie en la forumo per notacio, ĉar BoriQa, kun kiu mi ludis antaŭe, ja ne plu respondas? Vi ludu la blankajn, se vi volas.volonte!
1. d4 ?
m_v (显示个人资料) 2015年5月4日下午10:04:25
Frano:volonte!Ho, bone.
Frano (显示个人资料) 2015年5月5日上午7:43:20
Kiel vi preferas nomi esperante kelkajn unuajn movojn de ŝaka partio:
komenco, malfermado, debuto ... ?
m_v (显示个人资料) 2015年5月6日下午3:38:13
Kiel vi preferas nomi esperante kelkajn unuajn movojn de ŝaka partio:En la lingvoj, kiujn mi konas, ili estas nomataj “Eröffnung”, “άνοιγμα”, “opening”, “apertura”. Ĉiuj ĉi vortoj signifas “malferm(ad)o”, do mi kutimas uzi tiun terminon ankaŭ en Esperanto.
komenco, malfermado, debuto ... ?
Tempodivalse (显示个人资料) 2015年5月6日下午6:11:57
m_v:Ruse дебют - debuto.Kiel vi preferas nomi esperante kelkajn unuajn movojn de ŝaka partio:En la lingvoj, kiujn mi konas, ili estas nomataj “Eröffnung”, “άνοιγμα”, “opening”, “apertura”. Ĉiuj ĉi vortoj signifas “malferm(ad)o”, do mi kutimas uzi tiun terminon ankaŭ en Esperanto.
komenco, malfermado, debuto ... ?
Frano (显示个人资料) 2015年5月8日上午8:17:38
m_v:En la lingvoj, kiujn mi konas, ili estas nomataj “Eröffnung”, “άνοιγμα”, “opening”, “apertura”. Ĉiuj ĉi vortoj signifas “malferm(ad)o”, do mi kutimas uzi tiun terminon ankaŭ en Esperanto.Mi trovis du artikolojn en Vikipedio,
la unua uzas “malfermadon”, la dua – ”debuton”.
La dua ankaŭ enhavas klasifikon de debutoj:
Malfermaj debutoj
Duonmalfermaj debutoj
Duonfermaj debutoj
Fermaj debutoj
Flankaj debutoj
Ĉu ni povas diri: “fermaj malferm(ad)oj” ?
Tempodivalse:Ruse дебют - debuto.ankaŭ ukraine - дебют
m_v (显示个人资料) 2015年5月8日下午4:36:29
Frano:Ĉu ni povas diri: “fermaj malferm(ad)oj” ?Tio ja estas tre konvinka argumento. Ekde nun ankaŭ mi uzados la terminon “debuto”.