Contenido

Vortotraduko

de BeRReGoN, 24 de diciembre de 2007

Aportes: 17

Idioma: Esperanto

BeRReGoN (Mostrar perfil) 24 de diciembre de 2007 08:34:45

Saluton!

Mi volas la vortotradukon pri tiu afero:

TiuTiu

Tiu estas aĵoj kiu oni uzas sub la piedoj por marŝi sur la neĝo.

Eble, neĝoŝuo, neĝorakedo, ... ?

Pardonu al mi pri miaj eraroj, mi eklernas la esperantan lingvon. ridulo.gif

Frankouche (Mostrar perfil) 24 de diciembre de 2007 09:40:13

BeRReGoN:Eble, neĝoŝuo, neĝorakedo, ... ?
Kial ne? Ci ne eraras!

Surneĝoŝuo, neĝomarŝilo... rideto.gif

Inventu okulumo.gif

BeRReGoN (Mostrar perfil) 24 de diciembre de 2007 10:12:35

Frankouche:
BeRReGoN:Eble, neĝoŝuo, neĝorakedo, ... ?
Kial ne? Ci ne eraras!

Surneĝoŝuo, neĝomarŝilo... rideto.gif

Inventu okulumo.gif
Neĝomarŝilo estas pli preciza ol neĝoŝuo, mi pensas. ridulo.gif

Dankon!

sergejm (Mostrar perfil) 24 de diciembre de 2007 11:21:18

Aĵo por iri sur neĝo estas skioj.
Ŝuoj por ili estas skiŝuoj.
Oni fiksas skiŝuoj al skioj per fiksiloj.
En manoj oni tenas skibastonoj.

Ŝuoj por gliti sur glacio estas glitiloj.

BeRReGoN (Mostrar perfil) 24 de diciembre de 2007 11:50:02

sergejm:Aĵo por iri sur neĝo estas skioj.
Ŝuoj por ili estas skiŝuoj.
Oni fiksas skiŝuoj al skioj per fiksiloj.
En manoj oni tenas skibastonoj.

Ŝuoj por gliti sur glacio estas glitiloj.
Dankon! Mi ne sciis tiujn vortojn.

Sed la aĵoj kiuj mi parolas ne estas skioj. Skio estas longa aĵo por gliti sur la neĝo, neĝomarŝilo estas larĝa aĵo por marŝi kaj ne enprofundiĝi en la neĝo. Oni ilin uzas sub la suoj ankau.

Frankouche (Mostrar perfil) 24 de diciembre de 2007 11:54:47

sergejm:Aĵo por iri sur neĝo estas skioj.
Ŝuoj por ili estas skiŝuoj.
Neee, ni parolas pri aĵoj kiuj similas kastorajn vostojn kiujn ci metas sub ciaj piedoj rido.gif rido.gif

BeRReGoN (Mostrar perfil) 24 de diciembre de 2007 13:13:07

Mi modifas mian unuan meŝaĝon por la ligiloj estas alklika.

(Mi ne estas certa, alklika estas la bona vorto.)

BeRReGoN (Mostrar perfil) 24 de diciembre de 2007 14:08:14

Terurĉjo:klakebla lango.gif
por ke la ligiloj estu klakeblaj
Dankon! Mi forgesis la ebl sufikson. ridulo.gif

BeRReGoN (Mostrar perfil) 25 de diciembre de 2007 09:26:10

Terurĉjo:Ruse tiuj rakedoj lango.gif nomiĝas neĝpaŝiloj (snegostupy - снегоступы).
Krome, mi opinias, ke ili povus ankaŭ nomiĝi neĝmarŝiloj (iloj por marŝi surneĝe), kial ne?
Antikvajn tempojn miaj prauloj uzis sililajn marŝilojn por pasi tra marĉoj.
La traduko neĝapaŝilo estas tiel beleta kaj preciza.

Mi ne scias se prauloj uzis sililajn marŝilojn en la marĉoj ĉi-tie en Kanado. ridulo.gif

Eble kelkaj aŭtoktonaj popoloj.

sergejm (Mostrar perfil) 26 de diciembre de 2007 06:05:02

Kelkaj nordaj popoloj dum ĉasado uzis skioj, kiuj estis pli mallongaj kaj pli laĝaj ol la kutimaj. (Oni povas ilin nomi ĉasskioj). Tiuj skioj estas malpli rapidaj kaj pli facilaj por turni.
Sur skioj oni glitas laŭ neĝo (por pli bona glito oni ŝmiras malsupran parton de skioj per skiŝmiraĵoj - diverskoloraj, elektitaj laŭ temperaturo). Sur neĝpaŝiloj/neĝmarŝiloj oni levas piedoj dum paŝado.
Neĝpaŝilo ankaŭ por mi ŝajnas taŭga traduko, sed en rusa lingvo estas vorto снегоход (snegoĥod), tio estas sledo kun motoro, kiu laŭlitere estas tradukita same.

Volver arriba