Ke daftar isi

Tio povas fari vin freneza

dari Alkanadi, 5 Oktober 2015

Pesan: 159

Bahasa: Esperanto

ustra (Tunjukkan profil) 9 Oktober 2015 13.28.44

johmue:
ustra:Malgraŭ via misreprezento de tiuj eksperimentoj ...
Estas Sinjoro Bowden, kiu misprezentis la eksperimentojn. Mi povas ekzakte diri kie kaj kiel. Ĉu mi faru tion?
Mi pensas, ke vi ne bezonas fari tion, ĉar Einstein estis trompisto kaj vi referencas al li. Tamen mi volas doni plian citaĵon:

Allen Daves:Most people who accept that the Earth is in motion believe it is a proven fact. They do not realize that not only has the motion of the Earth never been proven, but by the constructs of modern physics and cosmology cannot be proven. Again, even modern cosmology does not claim to be able to prove that the Earth is in motion. In fact the very best argument for Earth’s motion is based on pure ‘modesty’ not logic, observation and experience. If anyone could prove the Earth’s motion, that someone would become more famous than Einstein, Hawking and others. They may all be fools but even they would not make such an ignorant claim to proof of Earth’s motions, and those who do so don’t realize just how ignorant of physics they really are! Before folks go demonstrating how ignorant they are, they should consider: 1. The relationship between Mach’s principle and relativity. 2. The relationship between Gravity and Inertia, and Gravity and Acceleration (and the paradoxes that exist). 3. Relativity does not claim to prove Earth’s motions, in fact it ‘dictates’ the ridiculous idea that motion cannot be proven period. 4. Relativity proposes motion, it does not nor can it claim to disprove that the Earth is the center of the universe! 5. Only those who are ignorant of physics attempt to make arguments based on weather patterns, ballistic trajectories, geosynchronous satellites, and Foucault’s pendulums for evidence of Earth’s motions! For all those ‘geniuses’ out there, not even Einstein would claim such stupidity.
johmue:Do, se ni supozas, ke ekzistas etero moviĝanta sur la surfaco de la tero, kiel vi klarigas la nulrezulton de Michelson-Morley?
Mi denove volas doni tre gravegan citaĵon antaŭ ol mi donas mian respondon:

Aristotelo:La trajto de edukita menso estas gastigi penson sen akcepti ĝin.
Mi esperas, ke vi komprenas tiun ĉi citaĵon alikaze ni ne povos daŭrigi nian diskuton… Ĉu vi nun pretas? =)
Jen mia respondo:

La tero ne estas sfera, sed plata. Estas nur iuj uloj, kiuj kredigas nin pri la ronda tero. Sed ronda tero estas je 100% kontraŭ niaj sensoj — ni neniam spertas la onidiran rondecon krom sur la bildoj de iuj organizoj. Tiun aserton mi povas kohere fondi, se vi volas. Pripensu la eksperimentojn el tiu vidpunkto.

johmue (Tunjukkan profil) 9 Oktober 2015 15.08.08

Mallonge, antaŭ ol mi iras naĝi:

ustra:- Sagnac pruvis, ke la etero ekzistas - do refutis relativecon
Eraro ĉe 3:25. La distancoj de la apartigilo kaj la du speguloj ne estas la samaj, ĉar, la rotacianta tablo estas akcelata sistemo. T.e. post kiam la lumo eliras la apartigilon, la du speguloj konstante ŝanĝas sian moviĝon. Unu lumradio devas sekvi la spegulon, kiu estas akcelata for de la loko, kie la apartigilo troviĝis kiam la lumradio elirigs ĝin kaj la alia iras kontraŭ la spegulon, kiu estas akcelata en la direkto de la loko kie la apartigilo troviĝis, kiam la lumradio eliris ĝin. Tial unu lumradio havas pli longan vojon ol la alia kaj tial estos interferencoj sur la detektilo.

Do jen eraro aŭ falso en la interpreto de la eksperimento, kiu kolapsigas la tutan konkludon.

Kontraste al tio, la eksperimento de Michelson-Morley ne estas sur akcelata sistemo. Tial ĝi kapablas detekti nek la eteron nek la moviĝon de la tero.
- Airey pruvis, ke la tero estas senmova kaj ke la etero moviĝas ĉirkaŭ ni
[/quote]Eraro inter 1:47 kaj 2:00. Li ignoras la rezultojn de la eksperimento de Fizeau, kiu montras, ke medio kun refrakta indico neegale al 1 ne nur malaltigas la lumrapidecon sed ankaŭ kuntiras la lumon en la direkton en kiu la medio moviĝas. Tio klarigas, kial oni ne devas klini la akvoplenan teleskopon pli se la tero moviĝas. Do la pruvo ke la tero estas senmova kolapsas.

Bone. Kaj dum mi naĝas vi povas respondi al mi la demandon, kiel vi klarigas la kontraŭdiron, ke se ekzistas etero moviĝanta sur la surfaco de la tero, kial la rezulto de Michelson-Morley estas nula.

johmue (Tunjukkan profil) 9 Oktober 2015 18.41.04

Bone, mi revenis de la naĝejo kaj povas daŭrigi. En en la antaŭa afiŝo mi montris, ke la eksperimentoj, kiujn vi referencas kiel rifutojn de la teorio de relativeco, fakte tute kongruas kun la teorio de relativeco.

ustra:Diversaj scientistoj sendepende de unu de alia konkludige refutis relativecon antaŭ ol Einstein eĉ kreis sian teorion.
Do tiuj, kiujn vi montris, ne refutis ĝin, kiel mi en la antaŭa afiŝo montris.
Kaj mi ripetas, ke Einstein eĉ ne provis science kontraŭi tiujn eksperimentojn.
Nu, li ja ne bezonis kontraŭi ilin, ĉar ili ja tute kongruas kun liaj teorioj.
Vi daŭre skribas, ke mi ne komprenas sciencon, sed efektive vi volas, ke mi komprenu kaj akceptu sciencismon. Temas sole pri ideologio kaj kredo. Tiurilate mi devas malkontigi vin, ĉar mi klare preferas realajn pruvojn kaj faktojn.
Do mi atentigis vin pri realaj faktoj, kiujn vi ĝis nun ignoris: (1) la akcelita sistemo, kiun oni bezonas por la Sagnac-efiko kaj (2) la eksperimento de Fizeau pri la kuntirefiko de lumo en medioj. Ĉu vi post kiam vi eksciis tiujn, agnoskas, ke la teorio de relativeco estas ne refutita aŭ ĉu vi daŭre volas resti ĉe via ideologio de tercentrismo?
Ŝajne Einstein eĉ ne kreis la mondfaman ekvacion, sed „prunteprenis” ĝin de iu italiano. Ĉu tio ankaŭ pruvas la „sukceson” de relativeco pri kiu vi daŭre skribas?
Ne gravas, kiu starigis teorion. Gravas kiom sukcesa teorio estas.

Nikola Tesla:...a magnificent mathematical garb which fascinates, dazzles and makes people blind to the underlying errors. The theory is like a beggar clothed in purple whom ignorant people take for a king..., its exponents are brilliant men but they are metaphysicists rather than scientists...

I hold that space cannot be curved, for the simple reason that it can have no properties. It might as well be said that God has properties. He has not, but only attributes and these are of our own making. Of properties we can only speak when dealing with matter filling the space. To say that in the presence of large bodies space becomes curved is equivalent to stating that something can act upon nothing. I, for one, refuse to subscribe to such a view
Nu, se tiu "Mi ne volas kredi je kurbita spaco." ne estas ideologio, kio estas ideologio?
Mi pensas, ke vi ne bezonas fari tion, ĉar Einstein estis trompisto kaj vi referencas al li.
Mi referencas al la teorioj de relativeco. La persono de Einstein por mi ne estas tiom grava.

Allen Daves:Most people who accept that the Earth is in motion believe it is a proven fact.
Mi ne.
They do not realize that not only has the motion of the Earth never been proven, but by the constructs of modern physics and cosmology cannot be proven.
Tute ĝuste. Oni ne povas mezuri la moviĝon de la tero. Jen la koncepto de relativeco.
5. Only those who are ignorant of physics attempt to make arguments based on weather patterns, ballistic trajectories, geosynchronous satellites, and Foucault’s pendulums for evidence of Earth’s motions! For all those ‘geniuses’ out there, not even Einstein would claim such stupidity.
Tute ĝuste. Neniu uzas tiajn eksperimentojn por pruvi, ĉu la tero moviĝas. Fakte vi (aŭ Bowden) uzas tiajn eksperimentojn por pruvi, ke ĝi ne moviĝas, sed tio funkcias nur kun falsa interpreto de la eksperimentoj, kiel mi montris antaŭe. Mi iomete miras, kial vi donis tiun ĉi citaĵon, ĉar ĝi fakte multe pli subtenas mian posicion ol vian.
johmue:Do, se ni supozas, ke ekzistas etero moviĝanta sur la surfaco de la tero, kiel vi klarigas la nulrezulton de Michelson-Morley?
Mi denove volas doni tre gravegan citaĵon antaŭ ol mi donas mian respondon:
Mi daŭre atendas tiun respondon. Do denove:

Michelson-Morley: Aŭ etero ne ekzistas aŭ ĝi estas senmova sur la surfaco de la tero.

Via (falsa) intepreto de Airy: Etero moviĝas sur la surfaco de la tero.

Do mi emfazis la logikan kontraŭdiron en via pensaro. Kiel vi solvas tion?

Aristotelo:La trajto de edukita menso estas gastigi penson sen akcepti ĝin.
Priskribo de mia menso ridulo.gif

Fakte mi gastigis dum tiu diskuto multajn pensojn kaj eĉ pripensis akcepti ilin. Fine mi ilin ne akceptis, ĉar mi trovis eraron en ili.
La tero ne estas sfera, sed plata. Estas nur iuj uloj, kiuj kredigas nin pri la ronda tero. Sed ronda tero estas je 100% kontraŭ niaj sensoj — ni neniam spertas la onidiran rondecon krom sur la bildoj de iuj organizoj. Tiun aserton mi povas kohere fondi, se vi volas. Pripensu la eksperimentojn el tiu vidpunkto.
Tio ne respondas mian demandon sed nur provas devojigi la diskuton.

ustra (Tunjukkan profil) 10 Oktober 2015 12.11.56

johmue:Do tiuj, kiujn vi montris, ne refutis ĝin, kiel mi en la antaŭa afiŝo montris.
Jes, ili ĉiuj kohere kontraŭas relativecon. Kiel la biografisto de Einstein skribis pri la Michelson–Morley eksperimento:

Ronald W. Clark:La problemo, kiun scienco nun alfrontis [post la M-M nula rezulto], estis konsiderinda. Ĉar nur tri alternativoj ŝajne ekzistis.
La unua estis, ke la tero estas senmova, kio signifis sinkigi la tutan Kopernikan teorion kaj kio estis nepensebla.
La dua estis, ke la tero tiras la eteron kun si. Tio estas ebleco, kiun la scienca komuno jam kontente ekskluvis per diversaj eksperimentoj, precipe tiuj de la astronomisto James Bradley.
La tria alternativo estis, ke la etero simple ne ekzistas, kio estis por multaj 19-aj jarcentaj sciencistoj kiel deklari netaŭgaj la nunajn komprenojn de lumo, elektro kaj magnetismo, kaj komenci denove.
Gerrard Hickson:Strangely enough, while Einstein claims that everything is in motion and nothing is stable, he allows one thing, and one thing only, to remain outside the realm of relativity, independent of everything else; He claims that the velocity of light is constant under all circumstances, and therefore is absolute. This is a blunder of the first magnitude, but I do not imagine that he fell into it through any oversight; for it is quite evident that he was driven into this false position. He was compelled to say that the velocity of light is constant, because, if he did not his new geometry would be useless … We are told that light is a material thing, and that a beam of light is deflected from a straight line by the gravitation of any and every thing that lies near its course as it passes within their sphere of influence; and we are further assured that light always maintains a uniform speed of 186,414 miles a second. We have, however, to remind Professor Einstein that this was determined as the result of experiments by the physicists - Fizeau, Foucalt, Cornu, Michelson, and Newcomb, all of which experiments were conducted within the earth’s atmosphere, on terra-firma. In all these experiments a ray of light was reflected between two mirrors several miles apart, so that it had to pass to and fro always through the atmosphere, and it is not to be supposed that light, or anything else, can travel at the same speed through the air as it would through the vacuum Einstein supposes space to be. Let us reverse this in order to realize it better. It is not to be supposed that any material thing travels at no greater speed through a vacuum than it does through air, which has a certain amount of density or opacity. If anything does not distinguish the difference between air and a vacuum, then it is not a material thing; it cannot be matter. On the other hand, anything that is matter must of necessity make such a distinction, and in that case its velocity cannot be constant.

ustra (Tunjukkan profil) 10 Oktober 2015 12.12.17

johmue:Do mi atentigis vin pri realaj faktoj, kiujn vi ĝis nun ignoris: (1) la akcelita sistemo, kiun oni bezonas por la Sagnac-efiko kaj (2) la eksperimento de Fizeau pri la kuntirefiko de lumo en medioj. Ĉu vi post kiam vi eksciis tiujn, agnoskas, ke la teorio de relativeco estas ne refutita aŭ ĉu vi daŭre volas resti ĉe via ideologio de tercentrismo?
Bona provo, sed tercentrismo estas la plej logika kaj simpla konsekvenco de ĉiuj tiuj eksperimentoj. Estas suncentrismo, kiun oni povas defendi nur per iuj sciencismaj akrobataĵoj.
Kaj vi pridubas eksperimentojn, kiujn eĉ Einstein ne aŭdacis kontraŭi. Precipe mirinde estas via mencio de la Fizeau eksperimento, ĉar ankaŭ ĝi nepre refutas relativecon…

johmue:Ne gravas, kiu starigis teorion. Gravas kiom sukcesa teorio estas.
Kaj kiom sukcesa estas tiu teorio? Antaŭe vi menciis GPS. Ĉu vi povas pruvi, ke tio ne baziĝas sur simplaj teraj antenoj?

johmue:Nu, se tiu "Mi ne volas kredi je kurbita spaco." ne estas ideologio, kio estas ideologio?
Ĉu via difino de ideologio vere estas, kiam oni rifuzas kredi je iuj krudaj teorioj?

johmue:Mi daŭre atendas tiun respondon. Do denove:

Michelson-Morley: Aŭ etero ne ekzistas aŭ ĝi estas senmova sur la surfaco de la tero.

Via (falsa) intepreto de Airy: Etero moviĝas sur la surfaco de la tero.

Do mi emfazis la logikan kontraŭdiron en via pensaro. Kiel vi solvas tion?
Tiu kontraŭdiro tute ne ekzistas. Nur vi vidas ĝin. Eĉ Einstein ne vidis ĝin.
Mi jam skribis, ke la plej logika kaj simpla konsekvenco de ĉiuj tiuj eksperimentoj estas, ke la tero estas senmova kaj ke la etero ja ekzistas.

johmue:Tio ne respondas mian demandon sed nur provas devojigi la diskuton.
Ne. Tio estas unu nepra konsekvenco de ĉiuj tiuj eksperimentoj, ĉar gravito ne ekzistas.

Sed mi vidas, ke vi ankoraŭ ne alvenis tie.

johmue (Tunjukkan profil) 10 Oktober 2015 12.22.50

ustra:Kaj vi pridubas eksperimentojn, kiujn eĉ Einstein ne aŭdacis kontraŭi. Precipe mirinde estas via mencio de la Fizeau eksperimento, ĉar ankaŭ ĝi nepre refutas relativecon…
Mi ne pridubas la eksperimentojn. Mi trovis eraron en via konkludo el la eksperimenta rezulto. Tiujn atentigojn pri eraroj vi ignoris. Kial?
Tiu kontraŭdiro tute ne ekzistas. Nur vidas ĝin. Eĉ Einstein ne vidis ĝin.
Mi jam skribis, ke la plej logika kaj simpla konsekvenco de ĉiuj tiuj eksperimentoj estas, ke la tero estas senmova kaj ke la etero ja ekzistas.
Kiel vi tiam klarigas la stelan aberacion? Se oni supozas senmovan eteron kaj ekzsiston de etero, tiam laŭ la eksperimento de Michelson-Morley la etero estas senmova. Se la tero estas senmova en senmova etero, ne povas ekzisti stela aberacio. Sed ĝi jes ekzistas. → Eksperimenta rifuto de via tercentrisma modelo.

klmn (Tunjukkan profil) 10 Oktober 2015 12.42.14

Mi ne komprenas kiel nune povas troviĝi iu ulo kiu pensas ke Tero estas centro nemoviĝanta de Suna sistemo?
Abundas distaj (eĉ ekstersunsistemaj) kosmaj aparatoj kiuj facile fiksas movadon de sunsistemaj objektoj el ekster la sistemo.

Kaj la "globecon" de Tero tre klare eblas vidi eĉ per propraj okuloj.

ustra (Tunjukkan profil) 10 Oktober 2015 16.08.02

johmue:Mi ne pridubas la eksperimentojn. Mi trovis eraron en via konkludo el la eksperimenta rezulto. Tiujn atentigojn pri eraroj vi ignoris. Kial?
Certe vi povas montri al mi publikaĵojn, kiuj pritraktas tiun problemon, ĉu ne?

Mi petis vin montri pruvojn pri la onidiraj sukcesoj de relativeco. Tiun peton vi ignoris. Kial?

johmue:Kiel vi tiam klarigas la stelan aberacion? Se oni supozas senmovan eteron kaj ekzsiston de etero, tiam laŭ la eksperimento de Michelson-Morley la etero estas senmova. Se la tero estas senmova en senmova etero, ne povas ekzisti stela aberacio. Sed ĝi jes ekzistas. → Eksperimenta rifuto de via tercentrisma modelo.
Stela aberacio tute ne refutas la tercentrisman modelon, sed konfirmas kaj ĝin kaj la ekzistadon de la etero. Tion oni povas denove science pruvi.

klmn:Mi ne komprenas kiel nune povas troviĝi iu ulo kiu pensas ke Tero estas centro nemoviĝanta de Suna sistemo?
Abundas distaj (eĉ ekstersunsistemaj) kosmaj aparatoj kiuj facile fiksas movadon de sunsistemaj objektoj el ekster la sistemo.

Kaj la "globecon" de Tero tre klare eblas vidi eĉ per propraj okuloj.
La eksperimentoj estas unusencaj.
Ekzistas nur asertoj de armeaj subsekcioj kiel NASA, ke kosmaj aparatoj ekzistas. Kaj ili mem publikigas bildojn kaj filmetojn. Tiuj neniel estas pruvoj…
Ĉu vi taksas ekz. tion kiel aŭtentan filmon? Miaopinie tio estas insulto de inteligenteco!

Kaj mi povas certigi vin, ke vi neniam spertis sferan rondecon krom sur iuj bildetoj de la armeo.
Sed mi volas doni konkretan ekzemplon:

Ĉiu, kiu desegnas, scias, ke lumigita sfero ĉiam havas luman pinton kaj gradan lumperdon.

externalImage.png

Komparu tion kun la luno:

externalImage.png

Kie do estas la sfera rondeco?

klmn (Tunjukkan profil) 10 Oktober 2015 16.51.14

ustra:
La eksperimentoj estas unusencaj.
Ekzistas nur asertoj de armeaj subsekcioj kiel NASA, ke kosmaj aparatoj ekzistas. Kaj ili mem publikigas bildojn kaj filmetojn.
Aĥ jen pri kio temas!
Ekzistas ne nur NASA kiu kapablas atingi spacon, feliĉe.
Aŭ vi opinias ke ankaŭ Hindio, Ĉinio, kaj eĉ Rusio partoprenas en tiu sama komploto far de masonoj-iluminatoj?

ustra:Tiuj neniel estas pruvoj…
Ĉu vi taksas ekz. tion kiel aŭtentan filmon? Miaopinie tio estas insulto de inteligenteco!
Kompreneble ĝi estas prilaborita por elimini la "luman bruon" sed kion ekzakte kontraŭsciencan vi trovas en ĝi?

ustra:Kaj mi povas certigi vin, ke vi neniam spertis sferan rondecon krom sur iuj bildetoj de la armeo.
Kaj mi povas certigi ke vi mem nefoje spertis tion, ekzemple, rigardante fornavigantajn ŝipojn, kiam unuavice kaŝas sin la suba parto malantaŭ la kurbiĝo de Tero.
Tra fenestro de aviadilo eblas propraokule vidi la kurvan limon de horizonto je ĉiudirekte.

johmue (Tunjukkan profil) 10 Oktober 2015 20.02.35

ustra:
johmue:Mi ne pridubas la eksperimentojn. Mi trovis eraron en via konkludo el la eksperimenta rezulto. Tiujn atentigojn pri eraroj vi ignoris. Kial?
Certe vi povas montri al mi publikaĵojn, kiuj pritraktas tiun problemon, ĉu ne?
Ah, do vi volas aŭtoritatojn. Ĉu vere? Ĉu ne sufiĉas por vi via propra komprenkapablo?
Mi petis vin montri pruvojn pri la onidiraj sukcesoj de relativeco. Tiun peton vi ignoris. Kial?
Jam la teorio de Newton tre precize priskribis la fenomenojn en la ĉielo. Fakte el tre simpla ekvacio (f = G m1*m1/r^2) sekvas matematike la tuta keplera modelo de la sunsistemo. Ĉiuj itineroj de ĉiuj planedoj kaj la suno kaj la luno estas priskribebla per la modelo de Kepler. Kiam oni malkovris la planedon Urano oni rimarkis, ke ties itinero ne tute kongruas kun la keplera modelo. Oni supozis, ke ekzistas plia planedo pli ekstere en la sunsistemo, kalkulis kiun itineron ĝi havu kaj poste laŭ tiuj kalkuloj trovis tiun planedon, Neptuno. Do grandega sukceso por le Netwtona teorio. Tiel precize nenia tercentrisma modelo povas priskribi la planedajn itinerojn, krom koordinata transformo de relativisma modelo. Sed tiam ĉio fariĝas treege komplika.

Do jen tio estas granda sukceso. Kaj la ĝenerala terorio de relativeco eĉ povis priskribi kaj antaŭkalkuli la lastajn detalojn, kiuj ne kongruis kun la Newtona modelo, nome la preceson de Merkuro.

Krome la ĝenerala teorio de relativeco implicas, ke ekzistas nigraj truoj kaj sufiĉe precize priskribas, kiel tiuj kondutas. Ĉio ĉi oni poste trovis eksperimente. Denove granda sukceso.
Stela aberacio tute ne refutas la tercentrisman modelon, sed konfirmas kaj ĝin kaj la ekzistadon de la etero. Tion oni povas denove science pruvi.
Jen ekzemplo kiel oni provas savi malsukcesan teorion. Oni enkondukas plian antaŭsupozon. En tiu ĉi ekzemplo: plurtavola etero.
La eksperimentoj estas unusencaj.
Ekzistas nur asertoj de armeaj subsekcioj kiel NASA, ke kosmaj aparatoj ekzistas. Kaj ili mem publikigas bildojn kaj filmetojn. Tiuj neniel estas pruvoj…
Ĉu vi taksas ekz. tion kiel aŭtentan filmon? Miaopinie tio estas insulto de inteligenteco!
Kaj vi akuzis min, ke mi pridubas eksperimentojn, sed mi nur trovis eraron en la konkludo. Kaj nun vi pridubas eksperimentojn, kies rezultoj ne kongruas kun via ideologio.
Kaj mi povas certigi vin, ke vi neniam spertis sferan rondecon krom sur iuj bildetoj de la armeo.
Mi vidis ĝin propraokule el aviadilo. Kaj mi persone konas homon, kiu vojaĝis ĉirkaŭ la mondo.
Sed mi volas doni konkretan ekzemplon:

Ĉiu, kiu desegnas, scias, ke lumigita sfero ĉiam havas luman pinton kaj gradan lumperdon.
Ne inverse: Por desegne emfazi la sferan formon helpas desegni tiun luman pinton. Sed depende de la lumaj kondiĉoj eĉ sferoj povas aspekti kiel diskoj.

Kembali ke atas