Į turinį

Ne devi

Internaute, 2016 m. rugsėjis 21 d.

Žinutės: 7

Kalba: Esperanto

Internaute (Rodyti profilį) 2016 m. rugsėjis 21 d. 13:58:49

Saluton,

Ĉu la frazo "mi ne devas legi tiun libron" signifas "mi devas ne legi tiun libron" do "I musn't read this book", aŭ "I haven't to read this book"?

Se tio signifas "I musn't read this book" do "mi devas ne legi tiun libron", mi dezirus scii per kiu esperanta frazo oni devis traduki la anglan frazon "I haven't to read this book".

Danke.

Fenris_kcf (Rodyti profilį) 2016 m. rugsėjis 21 d. 15:42:46

en "i must not read" ~ eo "mi ne rajtas legi" ~ eo "mi devas ne legi"
en "i don't need to read" ~ eo "mi ne devas legi"

[Redaktaĵo] Estis eraro en antaŭa versio de tiu ĉi mesaĝo. en "i don't need to not read" estintu en "i don't need to read"

Internaute (Rodyti profilį) 2016 m. rugsėjis 21 d. 22:28:01

Fenris_kcf:en "i must not read" ~ eo "mi ne rajtas legi" ~ eo "mi devas ne legi"
en "i don't need to not read" ~ eo "mi ne devas legi"
Danke, @Fenris_kcf.

akueck (Rodyti profilį) 2016 m. rugsėjis 24 d. 08:47:50

Internaute:
Ĉu la frazo "mi ne devas legi tiun libron" signifas "mi devas ne legi tiun libron" do "I musn't read this book"
Jes.

Internaute:aŭ "I haven't to read this book"?
Ne. Tio esprimighas per "Mi ne bezonas legi tiun chi libron".

Klarigo:

Mi ne trovis uz-ekzemplon en la Fundamenta Gramatiko, Fundamenta Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Tamen uzo je "ne dev[i|as|is|os]" trovighas en la Antauparolo al la Fundamento kaj en la lingvo-uzo de Zamenhof ekster la Fundamento. Se mi ne pretervidas ion gravan, en tiuj Zamenhofaj ekzemploj la signifo de "ne dev[i|as|is|os]" estas pli-malpli: "ne rajt[i|as|is|os]".

Internaute (Rodyti profilį) 2016 m. rugsėjis 24 d. 12:02:12

Danke, @Тerurĉjo kaj @akueck

abc_vz (Rodyti profilį) 2016 m. rugsėjis 24 d. 18:09:43

Pri "ne devi" kaj "devi ne" en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG):
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/gravaj_verboj/p...

Internaute (Rodyti profilį) 2016 m. rugsėjis 25 d. 19:40:44

Danke, @abc_vz

Atgal į pradžią