Sadržaj

Mi ne povas trovi "delfeneca" kaj "marbesto" en la vortaro

od cimmic, 2. studenoga 2016.

Poruke: 6

Jezik: Esperanto

cimmic (Prikaz profila) 2. studenoga 2016. 20:13:41

Mi vidis la unuan paĝon en "La Hobito", kaj estas du vortoj, kiujn mi ne povas trovi en la vortaro.
Ĉu vi scias kio "delfeneca" kaj "marbesto" signifas? Ĉi tiuj vortoj estas malgrava por la rakonto, sed mia scivolo estas nekontrolebla.

Ĉu vi vidas facilan manieron ke trovi vortojn de La Hobito, kiujn ne estas en la vortaro?

Roch (Prikaz profila) 2. studenoga 2016. 21:22:48

de delfeno, delfen·ec·o

mar·besto, de maro

cimmic (Prikaz profila) 2. studenoga 2016. 21:48:16

Dankon.
Do mi divenas, ke la angla traduko por "la delfeneca marbesto" estas "the dolphin sea monster". Ĉu ĝi estas ĝusta?

Roch (Prikaz profila) 2. studenoga 2016. 22:01:35

Mi ne scias ekzakte... okulumo.gif

eco (ec·o ← -ec·o)
karaktero, esenco, naturo

monster
bestaĉo, monstro, hundaĉo

Kirilo81 (Prikaz profila) 2. studenoga 2016. 22:05:59

"la delfeneca marbesto" angle estu prefere "a dolphin-like maritime animal".

cimmic (Prikaz profila) 3. studenoga 2016. 06:41:42

Dankon!

Natrag na vrh