ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Ŝercoj

จาก StefKo, 17 มีนาคม 2020

ข้อความ 501

ภาษา: Esperanto

Rovniy_Sergey (แสดงโปรไฟล์) 27 พฤศจิกายน 2020, 11:00:11

- Klarigu al mi, kiel knabino, kiam vi havas ŝanĝan humoron, ĉu vi bezonas atenton aŭ pli bone tute ne tuŝi vin?
- Jes.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2020, 11:30:18

Ministo eraras unufoje en la vivo: kiam li elektas la profesion.

Rovniy_Sergey (แสดงโปรไฟล์) 28 พฤศจิกายน 2020, 18:15:52

- Mi aĉetis katon!
- Por kio?
- La edzino timas musojn.
- De kie venis la musoj?
- Hieraŭ mi alportis ĝin.
- Por kio?
- Mi volis aĉeti katon delonge.
🐱😉🐭

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2020, 15:04:43

Eliras rusa bogatiro al rusa-ĉina limo kaj diras:
- Cent mil ĉinoj, batalu post la monteto!
Eliras cent mil ĉinoj kaj komenciĝas la batalo.
Post kelka tempo la bogatiro denove eliras al la limo kaj diras:
- Cent mil ĉinoj, batalu post la monteto!
Ĉio ripetiĝas.
Trian fojon elira la bogatiro kaj diras:
- Cent mil ĉinoj, batalu post la monteto!
Sed tuj elrampas unu elvivinta ĉino kaj diras:
- Estas trompo, ili estas duope!

Zam_franca (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2020, 20:43:03

Kio estas bogatiro?

nornen (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2020, 22:11:29

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2020, 22:24:20

En Esperanto estas vorto "prodo". Bogatiro estas rusa speco de prodo.

Rovniy_Sergey (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2020, 06:12:14

Infano demandas:
- Panjo, ĉu paĉjo havas gepatrojn?
- Kompreneble estas ... avino Galja kaj avo Petja ...
Kaj jen geniega demando:
- Kial ili donis lin al ni?
😟👀🤭

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2020, 12:01:24

Rovniy_Sergey:Infano demandas:
- Panjo, ĉu paĉjo havas gepatrojn?
- Kompreneble estas ... avino Galja kaj avo Petja ...
Kaj jen geniega demando:
- Kial ili donis ĝin al ni?
😟👀🤭
Kial "ili donis ĝin" kaj ne "...lin"?

Zam_franca (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2020, 15:03:03

Dankon, @Nornen kaj @Sergejm.

กลับไปด้านบน