Späť na obsah

Enigmo pri botelo de venono )

od aniterec, 22. októbra 2008

Príspevky: 6

Jazyk: Esperanto

aniterec (Zobraziť profil) 22. októbra 2008 11:43:48

La enigmo estis rakontita al mi okaze de la jubileo de la laboratorio. ridulo.gif)))))

En unu laboratorio por sia jubileo oni akiris 1000 botelojn da vino.

Sed unu malbona homo,kiu estis najbara laboratoriestro , decidis difekti la feston. Kaj li
ŝutis fortan venonon en unu botelon.

Kiom da studentojn malplie necesas dungi, por ke trovi la botelon de venono?

Por difini la venon, oni provas malgrandan kvanteton da vino el botelo.

La venono agos je 3-a tago.
La jubileo estos post 4 tagoj.

Miland (Zobraziť profil) 22. októbra 2008 12:48:58

Ŝerca respondo: nulo. Uzu laboratorian muson kaj injektu ĝin per eta kvanteto respektive el botelo No.1, No.2, ktp, ĝis ĝi mortos.

sergejm (Zobraziť profil) 22. októbra 2008 18:53:19

Necesas nur 10 musoj. Oni skribu numerojn de la boteloj en duuma sistemo (de 0000000001 ĝis 1111101000) k donu al I-a muso gutetojn da vinoj el tiuj boteloj en kies numero I-a cifero estas 1. Mortintaj musoj indikos duuman numeron de la botelo kun veneno k se neniu mortos ne estas veneno. Pli malfacile estos kun 2 boteloj kun veneno aŭ kontraŭveneno.

Miland (Zobraziť profil) 22. októbra 2008 19:12:57

[Mi ĵus rimarkis ke sergejm jam sendis la solvon. Tamen, eble ĉi tiu povos esti klarigo!]

Pli serioza respondo:

Vi devas uzi 10 musojn.
Injektu botelo 1 en muso 1
botelo 2 en muso 2, sed ne muso 1
botelo 3 en muso 2 kaj muso 1
botelo 4 en muso 3
...
botelo (2^n) en muso (n+1)
...
botelo 1000 en musoj 10,9,8,7,6 kaj 4

Do, ekzemple, supozu ke la 3-a tago, musoj 2,5 kaj 7 mortos.
Vi injektis en tiuj 3 musoj botelo 2+16+64=82

Do, la 82a botelo estas venena..

galvis (Zobraziť profil) 22. októbra 2008 19:27:55

Aniterec skribis :
En unu laboratorio por sia ubileo oni akiris 1000 botelojn de vino.
Mi kredas ke unu studento estas sufiĉa, ĉar la boteloj estas malplenaj, tial ke oni akiris 1000 botelojn de vino, ne da vino.

Martinbr (Zobraziť profil) 25. októbra 2008 12:33:57

aniterec:Kiom da studentojn malplie necesas dungi, por ke trovi la botelon de venono?
Do la enigmo nun estas solvita, sed restas ankoraŭ unu grava demando:

Ja estas konate, ke studentaj laborposten(et)oj ne estas ĉiam bonaj kaj ke oni kelkfoje dungas studentoj por labori, kion neniu alia volas fari - sed ĉu kelkaj studentaj laborpostenoj vere estas tiom danĝeraj???

Ne plu estante studento kaj pro tio tre kontente salutas
Martin

Nahor