Al contingut

"mi volas vin pravi" vs "mi volas vin pravu/pravus"

de amigueo, 1 de gener de 2022

Missatges: 12

Llengua: Esperanto

amigueo (Mostra el perfil) 1 de gener de 2022 20.24.37

Mi deziras helpon pri tiu nuanco.
(Cxu eblas voli ion kaj koni "certe" gxin atingata?)
Samtempeco de -as kaj -u.

"mi volas vin pravi" vs "mi volas vin pravu"

"mi volas vin pravi"
Mi volas ke vi pravas (fakte vi pravas)

"mi volas vin pravu"
Mi volas ke vi pravu (nur celo)

"mi volas vin pravus"
Mi volas ke vi pravu (mi scias ke vi nepravas)

StefKo (Mostra el perfil) 3 de gener de 2022 19.01.56

Via frazoj: "mi volas vin pravi" kaj "mi volas vin pravu" ne havas sencon! La infinitivo “pravi” (netransitiva!) signifas: “esti prava”, do "mi volas vin pravi" signifas: "mi volas vin esti prava". Sensencaĵo! Tiel diras homoj kiu ne scipovas bone paroli en fremda lingvo, ne konas ties konjugacion kaj por ĉiu persona pronomo uzas infinitivon: “mi iri, vi iri” ktp.

Kiaj frazoj do? Tiaj (ekzemple, depende de intencoj de la parolanto):

Mi volas/volus vin prava/pravanta
Mi volas/volus pravi
Mi volas/volus vin pravigi
(“pravigi” estas la verbo transitiva)
Mi volas ke vi estu prava
Mi volas ke vi pravu/praviĝu/pravigu sin


Se vi havis aliajn intencojn, vi devas priskribi ilin detale. Tiam ni povos pridiskuti koncernajn frazojn.

Metsis (Mostra el perfil) 4 de gener de 2022 7.35.14

Stefko pravas, legu pli pri U-modo en ke-frazoj en PMEG.

amigueo (Mostra el perfil) 6 de gener de 2022 18.14.57

pmeg tekstas:
《U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:
Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.
Li petas, ke mi estu atenta.FE.26》

Mi intencis nuancigi:
1. volo. "mi volas kuri".
2. volo + atingo. "mi volas kajn kuras"
3. volo + neeblo. "mi volas kajn kurus"

StefKo (Mostra el perfil) 6 de gener de 2022 20.15.44

Ĉu vi klarigas ĉu starigas la problemon?
Disvolvu tion!

amigueo (Mostra el perfil) 9 de gener de 2022 11.40.55

Merci Stefko.
Mi konkretigis cxe antauxa mesagxo. ridulo.gif

StefKo (Mostra el perfil) 9 de gener de 2022 13.18.37

amigueo:Merci Stefko.
Mi konkretigis cxe antauxa mesagxo. ridulo.gif
Kion vi konkretigis?

amigueo (Mostra el perfil) 9 de gener de 2022 16.48.06

Mi intencis nuancigi:
1. volo. "mi volas kuri".
2. volo + atingo. "mi volas kajn kuras"
3. volo + neeblo. "mi volas kajn kurus"

Eble rilatas al tio, la angla dirmaniero "try and do" (provi fari).
"Kajn" estas fantazia solvo, pli nuanca ol la angla "and" ĉe "try and do".

StefKo (Mostra el perfil) 9 de gener de 2022 20.50.55

Mi supozas ke via fantazio superas mian imagon aŭ viaj pensoj iradas tra tro sinuaj padoj, amigueo.

amigueo (Mostra el perfil) 10 de gener de 2022 16.10.35

StefKo
diru pli bonan tradukon al "try and do".
Provu kajn traduku "try and translate".

Tornar a dalt