Al la enhavo

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2022-marto-31

Mesaĝoj: 292

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-majo-19 19:24:17

Sed la afero de la donaca armilpluvo sur Ukrainon venas post "helppluvo al politika oposicio" dum multaj jaroj. Ĉe la filmo "Ukraine on Fire" oni diras:
1. Usono amnistiis kaj protektis Ukrainajn naziojn de 1948 por troke spioni Ŝovetion per Ukraino.
2. Skandaloj de CIA diverslande, motivis strategiŝanĝon en 1983 de Usono por interveni eksterlande: pagi NROjn, mediaojn, Usonfavorajn partiojn, instrui aktivistojn por pretigi revolucion favoran al Usoninteresoj. La filmo mencias tri mediaojn pagitajn de Usono kaj tre aktivajn por sendi manifestaciantojn al Maidano.
Sovetunio financis kaj subtenis diversmaniere multajn afrikajn naciliberigajn armitajn movadojn, instruis aktivulojn, propagandadis en Afriko, pretigis revoluciojn favorajn al siaj interesoj.
Vidinte ĉiun-ĉi sovetunian enmiksiĝon, ĉu do la volo de tiuj koncernataj afrikaj popoloj (la alĝeria popolo, la konga popolo, la angola popolo...) ne gravas?
Ne! Ĝi ja gravas. Tiuj-ĉi popoloj kapablas pensi pri siaj propraj interesoj kaj agis memstare laŭ siaj celoj. Aserti la malon, aserti ke tiu volo ne ekzistas aŭ ne gravas, estas koloniisma pensmaniero.
Ne provu kredigi ke la volo de la ukrainoj ne gravas ĉar estis iu usona enmiksiĝo. Tio montras koloniisman prikonsideron de ili.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-19 20:21:32

Zam_franca:
Vidinte ĉiun-ĉi sovetunian enmiksiĝon, ĉu do la volo de tiuj koncernataj afrikaj popoloj (la alĝeria popolo, la konga popolo, la angola popolo...) ne gravas?
Ne! Ĝi ja gravas. Tiuj-ĉi popoloj kapablas pensi pri siaj propraj interesoj kaj agis memstare laŭ siaj celoj. Aserti la malon, aserti ke tiu volo ne ekzistas aŭ ne gravas, estas koloniisma pensmaniero.
Ne provu kredigi ke la volo de la ukrainoj ne gravas ĉar estis iu usona enmiksiĝo. Tio montras koloniisman prikonsideron de ili.
Vi pravas. Ankaux Sxovetio multe semis revoluciojn lauxkonvene kaj Rusio. Estus klerige havi liston de tiuj naciismaj revolucioj kaj vidi la rezulton por la koncernitaj popoloj. Se ili liberigxis aux...

Cxu la donacpluvo estis ankaux trompilo?
En Ameriko, la landoj sude de Usono havis havas la malbonan sxancon ke Usono pensas Amerikon sia. Se Ukrainanoj lernas historion de latinameriko sen Kanado, ili povas kosxmari pri la acxetanto de ilia animo. Sed eble la kompleksa situacio de centr kaj sud ameriko ne estas komparebla al tiu Ukraina.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-20 09:16:38

https://www.facebook.com/watch/?v=985142462202320&aggr_v_ids[0]=985142462202320&notif_id=1652909369928472&notif_t=watch_follower_video&ref=notif

Video en la franca, de Le Canard Réfractaire.
Ukraine, la nouvelle Afghanistan (Ukraino, la nova Afganio)

Resumo.
1. Usono (laŭ oficialaj dokumentoj) de jaroj pretigis longan militon en Ukraino (prokuracia milito estas tre malplikosta por Usono ol ekz militoj ĉe Irako kaj Afganio) por elĉerpi Rusion (ekonomie kaj armile).
2. Per sama manovro, Usono uvras merkatojn de tritiko kaj gazo (antaŭe tute fermitajn al Usono).
3. Rusio imitas Usonon (Petrol-Dolaro). Rusio kreas avantaĝan imperian moneron Gaz-Rublo kaj serĉas ĉiajn aliancojn oriente.
4. Usono ne respektas internaciajn konvenciojn pri klimato, pri kemiaj armiloj, kaj eĉ minacas invadi Nederlandon se ĝi auxdacas juĝi per Haga Tribunalo certan Usonanon kiu ordonis invadi Afganion kaj Irakon.
5. Dum jarcento Usono imperias per perforto kaj mensogo, kaj nun Ĉinio kaj Rusio imitas tielm edifan ekzemplon. [Estas troige ke Usono inventis tiun stilon].
6. Afriko kaj Senkebeka Latinameriko gravparte preferas ne miksiĝi ĉe la konflikto, ĉar ili havas gravan dependencon ekonomian de Rusio, kaj havas vundojn de sangamaj diktatoroj apogitaj de Usono.
7. Zelenski negocas kun Rusio, diras, kaj samtempe obeas Usonon. Li blokis parte gazon por Eŭropo, por premi Eŭropon interveni.
8. UR revelas planon ke milito avancu ĝis en Rusio, per donaco al Ukraino de plisofistikataj armiloj, ĝis falo de Rusia reĝimo.
9. La Ukrainanoj pretas pagi prezon de longa milito ĝis falo de Rusio?, ĉar tio estas Usona plano.
10. Zelenski agnoskas ke Usono premis paŝo post paŝo Rusion invadi.
11. Ĉio esas laŭ Usonaj planoj.
12. La statuso neŭtrala de Ukraino (riĉa kaj developinta), oni povintus negoci antaŭ la milito.
13. La tria pacisma vojo estas ekster NATO? Utile por Francio?

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-24 09:38:21

chomsky & Scahill pri Ukraino 2022.
https://youtube.com/watch?v=8Jr0PCU4m7M&featur...

Chomsky resumas la sintenon usonan: "Ni Usono kombatos Rusion en Ukraino per ĝis la lasta Ukrainano".
Chomsky hontas pri hipokrita moralo de Biden kondemni "antaŭ Haga Tribunalo" militkrimojn de Rusio en Ukraino, ho kurioze Usono ne akceptas Hagan Tribunalon ĉar... ĉar... "internacia justico ne aplikeblas al Usono nur al malamikoj de Usono". Aldone, Julian Assange suferas dumvivan torturon pro edife fari sian laboron de ĵurnalisto kaj informi pri, inter multaj aliaj aferoj, kelkaj usonaj militkrimoj. La senvorta mesaĝo por ĵurnalistoj estas: "Se vi ĵurnalisto volas vivi trankvile, atentu ne ĝeni Usonon, kiu celebras fiere ĉiujare la Tagon de la Esprimlibero".
Ktp ktp.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-majo-24 20:36:48

Chomsky estas fama por defendi iun ajn malamikon de Usono.
Miloseviĉ, Asad, Putin... Al Chomsky ne trafis tio ke landestro povas esti kaj kontraŭusona kaj fakte krimulo kaj amasmurdanto.

Kaj kompreneble, por Chomsky la volo de la ukrainoj ne gravas, ĝi ne ekzistas, ĝi malaperas ekde la sekundo kiam ĝi akordeblas kun la interesoj de Usono.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-25 06:16:33

Zam_franca:Chomsky estas fama por defendi iun ajn malamikon de Usono.
Miloseviĉ, Asad, Putin...
Kaj kompreneble, por Chomsky la volo de la ukrainoj ne gravas, ĝi ne ekzistas, ĝi malaperas ekde la sekundo kiam ĝi akordeblas kun la interesoj de Usono.
Cxu vi volas diri ke kontrauxusona biezo de Chomsky malutilas al mondcivitanoj kaj cxefe al usonanoj vekigxi aux konscii pri biezo de la usona lauxregistara kaj lauxamaska realo?

Ne kredu nur Chomsky, sed ne forgesu ke la interezo de potenco aux superpotenco aux simpla lando bezonas duoblan lingvon por etendi kaj konservi sian dominadon. Interlanda realo kaj interhoma realo estas malsamaj. Cxu vi pensas ke cxelo de via korpo komprenas viajn idealojn kaj celojn? Estas alia lingvo kaj alia realo (komplementara) por viaj cxeloj. Chomsky kaj aliaj martele notigas ke sxtatrealo kaj homrealo en Usono aux Uson-vidpunkte estas malsamaj kaj ho interhipokritaj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-25 06:28:18

Zam_franca:Chomsky estas fama por defendi iun ajn malamikon de Usono.
Miloseviĉ, Asad, Putin...
Cxu vi volas diri ke kontrauxusona biezo de Chomsky malutilas al mondcivitanoj kaj cxefe al usonanoj vekigxi aux konscii pri biezo de la usona lauxregistara kaj lauxamaska realo?

Ne kredu nur Chomsky, sed ne forgesu ke la interesoj de potenco aux superpotenco aux simpla lando bezonas duoblan lingvon por etendi kaj konservi sian dominadon. Interlanda realo kaj interhoma realo estas malsamaj. Cxu vi pensas ke cxelo de via korpo komprenas viajn idealojn kaj celojn? Estas alia lingvo kaj alia realo (komplementara) por viaj cxeloj. Chomsky kaj aliaj martele notigas ke sxtatrealo kaj homrealo en Usono aux Uson-vidpunkte (kaz Chomsky) estas malsamaj kaj ho interhipokritaj.

Normala lando ne nur imperiema sed ankaux nur pluvivema debas agi almenaux futurperspektive de 100 jaroj kaj do pretigi dumpace venontajn eblajn militojn. Civitano averagxa vivas cxe sia miopia nuno, kaj ja la vera vivo estas homa ne sxtata. Sxtato vivas cxe sxia hipermetropia futuro, kaj ja la vera vivo estas sxtata ne homa. (Aux ja la vera vivo estas cxela ne homa. Aux ja la vera vivo estas atoma ne cxela. Aux...)

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-25 13:20:12

Zam_franca:
Kaj kompreneble, por Chomsky la volo de la ukrainoj ne gravas, ĝi ne ekzistas, ĝi malaperas ekde la sekundo kiam ĝi akordeblas kun la interesoj de Usono.
Vi konsciu ke Ukrainanoj volas vivi trankvilaj. Sed naciismo (diversmaniere, monege kaj longtempe) stimulita fa cxefe Usono volas rigardi kiel egalulo al naciismo ruso (tute ne gravas se vi Rusio instalis abundajn ruskolonojn aux fiksis tielajn landlimojn por dependigi nin). Nacio/Sxtato ne pensas nur pri la trankvila vivo de nunaj ukrainanoj, gxi pensas pliambicie je la futuro, kaj sentas ke sakrifico de kelkaj miloj de ukrainanoj aux dekmiloj bone penmeritas por atingi tiujn amindajn celojn. Kaj Usono ankaux pretas sakrificon de kelkaj miloj aux dekmiloj de Ukrainanoj kaj eble 200 dolarmiliardoj por bela celo de malfortigi subpotencon Rusio kaj meti siajn militarbazojn en tiun landon tielm valoran strategie por Rusio kaj do ankaux por Usono.

En tiu ludo geopolitika, Ukraino plurnacia sed gvidata de cxefa naciismo tielm dopingita de Usono vetis kaj vetas favor Usono kaj Euxropunio. La cetera mondo devas bone kompreni la ludon antaux preni partion.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-majo-25 14:35:08

Cxu vi volas diri ke kontrauxusona biezo de Chomsky malutilas al mondcivitanoj kaj cxefe al usonanoj vekigxi aux konscii pri biezo de la usona lauxregistara kaj lauxamaska realo?
Jes! Se ĉiuj kritikantoj de usona imperiismo estus kiel Chomsky defendantoj de amasmurdemaj tiranoj, iu ajn kritiko de usona imperiismo estus rekte taksata de multaj homoj kiel malserioza.

Ne temas tiom pri kontraŭusona biaso ol pri emo defendi krimulojn ekde la momento ili estas kontraŭusonaj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-majo-25 14:41:13

Vi konsciu ke Ukrainanoj volas vivi trankvilaj.
Por la plejmulto, trankvilaj de putina Rusujo.

La plejparto de la ukrainoj volas ke Ukrainujo membriĝu en EU, kaj eĉ en NATO.
Kial? Ĉu tio ne estas io grava kiam konsiderante la estontecon de Ukrainujo?

Tiujn demandojn kompreneble ne pripensas Chomsky, ĉar se popolo havas volojn akordeblajn kun la usonaj interesoj, por Chomsky ĝi malaperas kaj iĝas nur peono de Usono, obeante ne al siaj propraj voloj sed al voloj de Usono.

Reen al la supro