Đi đến phần nội dung

AdE": [mj-jn2026]

viết bởi amigueo, Ngày 13 tháng 5 năm 2026

Tin nhắn: 40

Nội dung: Esperanto

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 09:22:43 Ngày 13 tháng 5 năm 2026

NePorKomencantoj


Sxi volas 1. blanku / 2. blanki
1/ Sxi volas esti blanka (oni ne scias cxu sxi jam estas blanka).
2/ Sxi volas esti blanka (kaj sxi jam estas blanka)


Kredi ver i u ij uj
Kredi veri, veru, verij aux veruj (la du lastaj en akuzativo)


" Kazaĥio pretas asociiĝi [ru] kun Ĉinio por konstrui siajn duan kaj trian atomcentralojn.
alternativo: (kun)aliĝi kun


"La konstruado, funkciigo kaj malmuntado de ĉi tiuj centraloj povus facile daŭri pli ol 60 jarojn, emfazante la longdaŭran naturon de ĉi tiu duflanka engaĝiĝo."
korektindus rezult
"La konstruado, funkciigo kaj malmuntado de ĉi tiuj centraloj povus facile entute daŭri pli ol 60 jarojn, tiu kalkulo rivelas la longdaŭran naturon de ĉi tiu duflanka engaĝiĝo."? (rivelas, malkaŝas, evidentigas, rimarkigas).


"Ne" estas tre utila vorto. En la familio de "ne" povus esti "ĉes".
Ŝi vokis ĉiujare --> Ŝi ĉes vokis ĉiujare.
ĉes... = de tiam ne...

○ (mi reprenas ankoraŭ senreagan ideon)
Mi pensis, ke -ig- ne nepre implicas -iĝ- (ŝanĝo de stato). Eraro. Mi distingis inter ŝanĝaj kaŭzoj kaj konservaj kaŭzoj. Por mi kaŭzi egalis al igi. Eraro. -ig- estas nur kaŭzo de ŝanĝo. Por konservi staton, gramatike, oni uzas aliajn rimedojn: konservi, gardi, stabiligi, daŭrigi, pluigi staton, aŭ eviti iĝon.

Kelkfoje -iĝ- ne implicas -iĝ-!
Prenu la verbon interesi. Interesiĝi ne implicas statŝanĝiĝon. Oni ĉesas, malĉesas aŭ daŭras (!) interesiĝi pri aŭ al io. -iĝ- rolas tie kiel pasiv-eca afikso.

Ĉu kelkfoje -ig- ne implicas -ig-? (kaŭzi statŝanĝon)

E-o estas viva lingvo, kaj kiel ĉiuj vivaj lingvoj ĝi uzas nestriktan homan logikon, sed ne striktan maŝinan.

Mi celis kompreni funkcion de IG.
Gxi implicas IGX.
Tamen, cxu oni povas uzi IG por forbloki IGX?
Gardi ion bela.
Igi ion plui bela. Plubeligi ion.
Igi ion plubela dum 10 minutoj.
En tiu lasta ekzemplo, "igi" laboras cxiuinstante dum 10 minutoj por igi ion igxi plu bela.

Tamen, kiam mi diris ke iam IG ne estis IG mi pensis pri alio (ne pri INSTIGI). Mi pripensas.

"sonĝo estas voĉo de la subkonscio, sonĝo simboligas pensojn kaŝitajn"
Tiu estas ekzemplo kie IG ne estas IG, kaj kompreneble IG ne implicas IGX.

Mi korektas min.
Pli ekzakte, al mi.
Ekzempli kaj simboli sekvas saman modelon:
Azeno ekzemplas beston.
Rado simbolas sunon.
Iu ekzempligas beston per azeno.
Tiu popolo simboligas sunon per rado.

Almenaux laux
https://vortaro.net/#Simboligi_kd

(Sed do,
Rado igsimbolas sunon ig tiu popolo.
Denove ig- sencohavas! Tute fantazie.)

Tamen, dauxre mi demandas:
Cxu "simboligi" implicas ian igxon?

Kaj,
Songxo simboligas deziron, aux
Songxo simbolas deziron?


Mi volas vin prezidento = Mi volas vin esti prezidento.
Mi volas prezidento = Mi volas esti prezidento.

Tio estas avantaĝo de akuzativo kun -n.


Malhavi ion, se gxi signifas "ne havi ion necesan", ebligas "malmalhavi ion": "havi ion malnecesan"

Kaj tiu fenomeno aplikeblas al cxiuj kazoj kie "mal" rolas idiome.


interesan frazon pri gramatiko:
"La konstruado, funkciigo kaj malmuntado de ĉi tiuj centraloj povus facile daŭri pli ol 60 jarojn, emfazante la longdaŭran naturon de ĉi tiu duflanka engaĝiĝo."
Miaj parafrazoj ne estas tre elegantaj: "tiu kalkulo malkasxas, reliefigas, rimarkigas, emfazas, elstarigas, fokusigas, konsiderigas, substrekas, indikas la longdauxran..."
La afero restas defia gramatike por mi.


Kolapseba sako
En la hispana, "bolsa o saco colapsable" venas el angla "collapsible bag" cxe la teknikajxo, angle "bag-in-box", hispane "odre en caja", se la hispana tradukus la koncepton sen rekte importi terminon.
Mi aplikis la esperanteskan kutimon al tiu "bolsa colapsable" kaj mi konkludis ke la hispana termino devus esti "bolsa colapsátil". En la hispana oni diras "móvil" anstataux "mobile", "portatil" anstataux "portable", sed bizare oni diras "bolsa colapsable", kaj oni legas ankaux "portabilidad" cxar neniu kuragxas diri "portatilez" o "portatilidad". La internacia influo degeneras hispanain afiksojn. Eble tio okazas ankaux cxe via nacilingvo.
Kiel oni diras tion en Esperanto?


" Por olivoleo mi pensas kubion la plej taŭga ujo kaj la plej taŭgan ujon kubio.

Kiel diri tion pli kompakte?


"parmi" estas franca vorto por, Esperante, "elan".
Fantazia vorto anstataux "el" cxe "unu el ili", do "unu elan ili" aux "unu parmi ili".

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 10:39:28 Ngày 13 tháng 5 năm 2026

1
Ĉu "Kazaĥio pretas asociiĝi kun Ĉinio" egalas al "Kazaĥio pretas (kun)aliĝi kun Ĉinio"?

2
Ĉu
"La konstruado, funkciigo kaj malmuntado de ĉi tiuj centraloj povus facile daŭri pli ol 60 jarojn, emfazante la longdaŭran naturon de ĉi tiu duflanka engaĝiĝo."
korektindus rezult
"La konstruado, funkciigo kaj malmuntado de ĉi tiuj centraloj povus facile entute daŭri pli ol 60 jarojn, tiu kalkulo rivelas la longdaŭran naturon de ĉi tiu duflanka engaĝiĝo."? (rivelas, malkaŝas, evidentigas, rimarkigas).

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:07:00 Ngày 13 tháng 5 năm 2026

Iuj eĉ diras: "ŝi volas resti blanka", kaj tio sufiĉe bone funkcias.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 15:30:54 Ngày 13 tháng 5 năm 2026

Altebrilas:Iuj eĉ diras: "ŝi volas resti blanka", kaj tio sufiĉe bone funkcias.
Ne estas pri daŭrigi staton, sed pri koincido inter volo kaj realo.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 08:01:00 Ngày 15 tháng 5 năm 2026

NePorKomencantoj

"Ne" estas tre utila vorto. En la familio de "ne" povus esti "ĉes".

Ŝi vokis ĉiujare --> Ŝi ĉes vokis ĉiujare.

ĉes... = de tiam ne...

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:15:36 Ngày 15 tháng 5 năm 2026

Ne plu

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 10:49:47 Ngày 15 tháng 5 năm 2026

Altebrilas:Ne plu
do,
ĉesi = neplui
?

AI diris:
Ne ĉiuj uzoj estas perfekte interŝanĝeblaj:

ĉesi labori emfazas la momenton de halto.
ne plu labori emfazas la nunan staton (la ago ne daŭras).

Ekzemploj:

Mi ĉesis fumi. = Mi ne plu fumas.
La pluvo ĉesis. = La pluvo ne plu daŭras.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 16:33:47 Ngày 16 tháng 5 năm 2026

Kelkfoje grupo Lingva Konsultejo rabas temojn al Lernu, kelkfoje Lernu prirabas tiun fejsbukan grupon.

Jen kelkaj ideoj por cerbumi:

Cxu estas pli bone diri, ke Losangxelo estas la "dua plej granda" urbo in Usono, aux cxu la "due plej granda"?


Direblas 'mi ripozos ĝis post Pasko', anstataŭ la pli simpla 'mi ripozos ĝis Pasko'. Kion rolas 'post' en tia kunteksto?
Direblas 'mi ripozos ĝis post Pasko', anstataŭ la pli simpla 'mi ripozos ĝis Pasko'. Kion rolas 'post' en tia kunteksto?


Ĉu la esprimmaniero "fari al iu + infinitivo" eblas anstataŭ la plej ofta "igi iun + infinitivo"? Ŝajnas, ke ĉe la unua, oni kutimas uzi nur substantivon anstataŭ infinitivon.
Ekzemploj:
*ŝi faris al mi plori
ŝi igis min plori aŭ ŝi plorigis min


Kiun el ĉi-subaj frazoj vi elektas? Mi mem uzadis la 2-an ĝis nun, ĉar la [poseda pronomo + patrino] estas la subjekto de la ol-subfrazo.
1. Heleno estas pli alta ol SIA patrino(patrino de Heleno).
2. Heleno estas pli alta ol ŜIA patrino(patrino de Heleno).


Ĉu ne devus esti "pro ŝia" kaj "celantA"? Aŭ ankaŭ, kiel proponis samlanda amiko mia "cele al"?
"Dio kaj Jesuo benu ŝin pro sia AMEMA kaj FRUKTODONA LABORO Inter ni, celante la ETERNAN BONON."


Mi bezonas helpon rilate al tiu ĉi ilo.
Ĉu ĝustas diri ke ĝi estas "fer-mufo"?
Mi sugestas la radikon "mufo" ĉar en la Reta vortaro aperas tiu vorto kiam mi serĉas la hispanlingvan "manopla".
Sed tiu "mufo" ne tute konvinkas min...


Pri tensoj.
1. La kanto, kantata de ŝi, (estas) franca.
2. La kanto, kantita de ŝi hieraŭ, (estis, estas?) franca.
3. La kanto, kantota de ŝi morgaŭ, (estas, estos?) franca.
En la frazo 2, ĉu estis aŭ estas?
En la frazo 3, ĉu estas aŭ estos?


Ĉu propra nomo apoziciita al akuzativita nomo ricevas akuzativon? Laŭ la tekstaro, sen akuzativo ŝajne estas pli ofta ol kun ĝi.

ke hieraŭ matene oni denuncis vian fraton Nerono
kaj eĉ mian pli aĝan fraton Gajo
li baldaŭ liberigos mian patrinon kaj mian fraton Druso
Ŝi memoris sian fraton Druso
por la milita servado, same kiel lian fraton Paŭlon

Laŭ mi, oni subkomprenas ion kiel "vian fraton (, kiu nomiĝas) Nerono".


Mi havas demandon rilate al "si" (kvazaŭ por pravigi la ĵusan komenton de Gonçalo Neves en alia fadeno ke "Neniu esperantisto en la mondo plene regas la akuzativon aŭ la refleksivon").

Mi trovis la frazon "la templo estis forlasita ĝis ĝia retrovo en la 19-a jarcento".

Laŭ la pure lingva vidpunkto, 'ĝia' rilatas al templo, kiu estas la subjekto, do mi devus korekti al "sia". Sed aliflanke mi trovas ke el senca vidpunkto, 'ĝia' rilatas al retrovo (oni retrovis ĝin), do 'ĝia' (kaj ne 'sia') ĝustas en tiu konteksto.
Kion vi elektus?


Kiu estas la ĝusta frazo :
1) ĉirkaŭ la tablo estis metitaj komfortaj seĝoj
2) ĉirkaŭ la tabloN estis metitaj komfortaj seĝoj


Jeno estas el Lernu gramatiko - 'po'.
https://lernu.net/gramatiko/po?hl=eo
La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj.
Ĉu oni povas ekscii el tiu ĉi frazo pri tio je kiom da distanco la aŭto sume veturis?
Laŭ la aŭtoro, ĝi veturis sume 50 kilometrojn, sed mi dubas tion. Laŭ mia kompreno, la suma distanco ne estas kalkuleba.
En la sekva artikoro en la sama paĝo 'Formuloj kun frakcistreko' li diras:
120 km/h = po cent dudek kilometroj en/por horo.
Laŭ tiu ĉi maniero de esprimo, la aŭto veturis je 10 km/5 horoj, ĉu ne? Kaj do se la aŭto veturus ekzemple dum 25 horoj, ĝi sume veturus je 50 km longe. Sed ĉar la frazo tute ne mencias pri suma tempo dum kiom langa tempo la aŭto veturis, oni ne povus ekscii la suman discancon.


En mia loka rondo, ni prove tradukadas japanajn proverbojn kaj metaforojn al esperanto. Jene estas laŭlitera tradukaĵo de japana metaforo. Ni dubas ĉu la tradukaĵo estas komprenebla al alikulturanoj aŭ ne. Ĉu vi komprenas?
"havi kaj ok buŝojn kaj ok manojn"
En japana lingvo ĉi tio ne esprimas monstronokulumo.gif


ĉu "malsame kiel" aŭ "malsame ol"?
En tesktaro.com ambaŭ formoj troviĝas?


Jen la klarigo pri nerekta parolo en la Lernu-Gramatiko:
- Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ DEMANDA SUBFRAZO. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel OBJEKTO de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, DEMANDI, voli, aŭdi k.t.p.: Li diris, ke li estas feliĉa. Ŝi pensis, ke ŝi estas feliĉa. (el 26 Nerekta parolo)
Mi ĉi tion facile komprenas kaj konsentas kun tiu analizo. Sed mi ofte vidas tiajn frazojn. Ekzemple:
- li demandis ŝin, kion ŝi faras tute sola(Z). (el vortaro.net/#demandi_kd)
Ĉu tiu ĉi frazo estas gramatike ĝusta? Ŝajnas al mi ke la verbo "demandis" havas du objektojn. Do laŭ mia kompreno(supra analizo), ĝi devas esti "li demandis al ŝi, kion ŝi faras tute sola." Kion vi pensas pri ĉi tio?

Adverba participo ĉiam rilatas al la subjekto de la frazo.

Ĉu en tiaj frazoj "Li ordinis al mi veni portante ion", la adverba participo rilatas al la subjekto de la ĉefa frazo (li) aŭ al la senca subjekto de la I-verbo (mi)?


Ĉu ekzistas en Esperanto speciala radiovorto, kiu signifas "mi aŭdis kaj komprenis", (ruse "принято", angle "roger", japane 了解「ryookai」)?
Temas pri radioamatoroj.


Ĉu iu komprenis la diferencon inter "senti" kaj "sensi"?


Estas japanlingva proverbo:
"Amo estas ekster pripenso."
Ĉu vi akceptas la esprimon?


Ĉu oni skribu "certaj tempo kaj loko" aŭ "certa tempo kaj loko"? Mi kredis ĝis nun la unua estas ĝusta, sed mi trovis neniom da tiaj ekzemploj en la "Tekstaro".

(certa\s\EO+?o\skaj\s\EO+?o\s)

https://tekstaro.com/?s=68f0be75d07c5

(certaj\s\EO+?o\skaj\s\EO+?o\s)

https://tekstaro.com/?s=68f0beb2a3404


mi ne trovis kiel oni diras en Esperanto la germanan vorton "Synchronizität", kiu respondas al la angla "synchronicity". En vikipedio estas "sinkronismo", sed tio ne tro konvinkas min. Ĉu iu scias tion?


Ĉu 1 'rigardi antaŭ/cirkaŭ si
aŭ 2 'rigardi antaŭ/cirkaŭ sin?
En tekstaro troviĝas ambaŭ formoj.


En jena citaĵo, kial diri "ŝian plej ŝatatan tason" anstataŭ "sian"?: "Klientino mia havis grandajn malfacilaĵojn teni ordigita sian laborlokon en la firmao. Malgraŭ ripetaj admonoj de la ĉefo, ŝia skribotablo ĉiam aspektis «kvazaŭ bombo eksplodis tie», kiel ŝi diris al mi post kiam ŝi ricevis la sciigon pri maldungo, ĉar sekretaj dokumentoj kuŝis nekaŝite. Post la maldungo ŝi devis ordigi la tablon, ĉar ŝi ne volis lasi al la dunganto siajn privatajn aĵojn kiel ŝian plej ŝatatan tason, iujn belajn skribilojn, sed ankaŭ privatajn leterojn." -- Jürgen Wulff. Dirite ne estas farite.


Kion vi opinias, pri la uzo de "fari" por "fari kurson" kaj "fari amikon"?
Komencanto en la grupo por junaj esperantistoj en Rio de Janeiro diris "amikon, kiun mi faris". Mi ŝatus, konfirmi, ĉu mi devas diri, ke tiu frazo estas erara.


Jen redakto: krom la bonaj respondoj (dankon pro ili), mi ĵus memoris, ke estas la radiko "despot".
Kiel oni diras "autoritário" (portugale) "autoritario" hispane) "authoritarian" (angle)?
Ĉar, laŭ PIV, "aŭtoritatulo" signifas:
1 Fidinda kompetentulo: citi ⁓ulojn, por apogi siajn dirojn; ŝajnaj ⁓uloj Z. 2 Persono, rajtigita postuli obeadon: ĉu vi volas ne timi ⁓ulon? N. sen⁓a. Havanta nenian ⁓on: sen⁓a registaro.


Mi estis revizianta tekston en kiu oni utiligas la vorton "kiel" por enkonduki ekzemplon, kaj mi havis dubon unue pri la uzo de akuzativo, sed poste alian pli gravan. Temas pri jeno:

En frazo kiel "mi vizitis plurajn eŭropajn landojn, kiel Francio, Germanio kaj Italio", ĉu la nomoj de la landoj post 'kiel' devus havi akuzativon?

Sed kiam mi serĉis en PIV kaj en PMEG, mi ne trovis ekzemplojn de tiu uzo de 'kiel', kaj nun mi havas pli profundan dubon: ĉu 'kiel' estas uzebla por enkonduki ekzemplojn? (en latinidaj lingvoj tio estas tute normala, sed eble ne en Esperanto)
Do, jen demandoj:
- ĉu eblas tiu uzo de 'kiel'?
- se ne, kiel esprimi tiun frazon?
- se jes, ĉu oni uzu akuzativon en la ekzemploj?


《Mi havas lingvan demandon pri la sekva frazo:
"La ĉasistoj postlasis ĉasilojn kiel sagojn kaj sagĵetilojn, kaj ankaŭ objektojn de ĉiutaga uzado, kiel vestaĵojn, ilojn, foraĝon kaj foje eĉ la ostojn de ŝarĝbestoj kaj de sledoj."
- Ĉu la uzo de "kiel" en la frazo estas ĝusta por la donitaj ekzemploj, aŭ ĉu pli taŭgas uzi la tabelvorton "kia(j)"?
- Ĉu la objektoj listigitaj kiel "sagojn, sagĵetilojn, vestaĵojn, ilojn, ostojn" devas esti en akuzativo, aŭ ĉu estus pli ĝuste lasi ilin en nominativo?
Mi tre ŝatus scii vian opinion pri ambaŭ punktoj por pli bone kompreni la ĝustan uzadon. Dankon!》
", nome / i.a. sagojn kaj sagĵetilojn"

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 21:03:45 Ngày 17 tháng 5 năm 2026


cxijxes = cxi ties
cxu ties aux cxijxes?


tieńa = tien-a
nenieńa vojo

Madridena, cxeamikena, tiena iro...
kiel direkta adjektivo
cxu kolizias kun
dono auxtena, bombena trovo...
kiel adjektivo de rekta objekto?

mina --> namia.
mina kiso.
vina --> navia.
vina sxato.


ie ti
ie cxi

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 07:32:32 Ngày 18 tháng 5 năm 2026


"Es un escándalo que no sea un escándalo." (ES).
Estas skandalo ke ne estas skandalo pri tio.


《Neniu konfirmus, ke ghi signifas 'Kion li faras', cxar kiel 'Shi belas = Shi estas bela', eble 'Li kioas' povus signifi 'Li estas kio?'.》
"Hi kionas"

Quay lại