ไปยังสารบัญ

"malantaŭ" kaj "post"

จาก fizikisto, 29 ตุลาคม 2009

ข้อความ 30

ภาษา: Esperanto

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 15:30:12

Saluton,

Ŝajnas ekzisti malsimetrio inter loko kaj tempo. Oni povas diri kaj "antaŭ unu tago" kaj "antaŭ la tablo". Tamen, la malo estas malsama: "post unu tago" kaj "malantaŭ la tablo".

Ĉu eblas diri ankaŭ "malantaŭ unu tago"?

En kelkaj lingvoj "tempa antaŭ" kaj "loka antaŭ" estas malsamaj, ekz. en la franca ("avant" kaj "devant"), tamen en Esperanto estas la samaj vortoj.

Pri proksimeco estas simile. Por loka proksimeco oni aldonas "ĉi", do "ĉi tie". Por tempa proksimeco oni uzas "nun". Ĉu eblas diri ankaŭ "ĉi tiam"?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 15:40:59

Jes, oni povas diri ĉi tiam. Sed malmultaj faras tion.

Ne, ne eblas diri malantaŭ unu tago. Kelkaj provas uzi malpost por tempa antaŭ, sed mi ne aŭdas tion multe.

Pharoah (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 16:30:54

Kiam mi estis novega komencanto, mi ne konis la vorton "nun", kaj uzis "ĉi tiam" ofte. Mi pensas, ke oni povas diri ambaŭe, sed ĉar estas pli mallonga vorto, plimultaj uzas ĝin.

Greyshades (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 16:41:19

Kiam mi estis novega komencanto, mi ne konis la vorton "nun", kaj uzis "ĉi tiam" ofte.
MDR, mi pensas neniam pri tio. Tio estas ruza rido.gif

Mi ĉiam uzas nur "post" kaj "antaŭ", kaj neniam uzas "malpost" aŭ "malantaŭ". Mi memoras kiam mi ne uzus "rideto", ĉar ĝi ne kompreniĝas al mi.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 21:09:05

Sed kiel vi do diras 'malantaŭ la konstruaĵo' (behind the building)?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 23:17:28

Laŭ PMEG: "Eble tempa ĉi tiam povas esti malpli forte ligita al la absoluta nuno ol nun, montrante tiun tempon, kiun la rakonto atingis."

Tio dirite, la esprimo estas rara.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 23:35:32

Ne, tion dirinte.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 23:40:27

Efektive, mi volis diri "That having been said" = "That said" = Tio dirite. Mi redaktis la mesaĝon.

Tio dirite, oni povus diri "Having said that" = Tion dirinte!

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 30 ตุลาคม 2009, 05:32:31

En Esperanto oni devas uzi "estas", do diru "tio estas dirita" aŭ "tio diritas". Eĉ se por mallongeco vi ne uzas "estas", do la esprimo estos "tio diritA". Ruso eble dirus "kiel dirite", kio estas mallongigo de "kiel estas dirite".

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 30 ตุลาคม 2009, 07:29:39

Dankon pro viaj klarigoj. Mi ĉi tiam okulumo.gif serĉis tiujn esprimojn ankaŭ en la tekstaro. "Ĉi tiam" troviĝas kelkfoje, sed multe malpli ol "ĉi tie" aŭ "nun". "malantaŭ" mi trovis nur kiel loka malantaŭ aŭ figure. Tempa malantaŭ ne troviĝis, nek la vorto "malpost".

กลับไปด้านบน