前往目錄

Ĉu vi devas ne paroli: "hodiaŭ", sed "hodie"?

貼文者: magnifico94, 2009年12月8日

訊息: 67

語言: Esperanto

magnifico94 (顯示個人資料) 2009年12月8日下午6:08:14

Mi komprenas sed dum iu parolas "hodie", tio ne estas la erarego. Pli bone estas parolas: "hodiaŭ".O kej.

Mi legis je pmeg ankoraŭ, ke estas la vortoj: "sis"(=ses) kaj "sepen" (=sep), sed estas, ke oni uzegas "sis" kaj "sepen", ĉar tre multe homoj konas nur la formoj "ses" kaj "sep".

Mi havas demandon:
Kial oni parolas, dum estas la skribo - "estas skribita"?
Mi ne konas participojn en esperanto.

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年12月8日下午8:09:45

magnifico94:Mi legis je pmeg ankoraŭ, ke estas la vortoj: "sis"(=ses) kaj "sepen" (=sep), sed estas, ke oni uzegas "sis" kaj "sepen", ĉar tre multe homoj konas nur la formoj "ses" kaj "sep".
"Sis" kaj "sepen" estas ĉefe uzata, kiam ĉirkaŭ vi estas tro multe da bruo por facile aŭdi parolanton. Por legi pli pri tiaj solvoj, klaku ĉi tie.

Roberto12 (顯示個人資料) 2009年12月10日下午4:42:23

Se vi anstataŭigas la vorton "hodiaŭ", la anstataŭigo estu:

ĈI-TAGE

crescence (顯示個人資料) 2009年12月12日上午8:02:54

Mi opinias, ke la esceptoj ne devus esti Esperante. La litero "e" rimarkigas la adverbojn. Do, la vorto "hodie" estus pli bona ol "hodiaŭ". Kaj fi al supersignoj, kiu jam venenas mian nacian lingvon!

Crescence

Eddycgn (顯示個人資料) 2009年12月12日下午2:34:04

crescence:Mi opinias, ke la esceptoj ne devus esti Esperante. La litero "e" rimarkigas la adverbojn. Do, la vorto "hodie" estus pli bona ol "hodiaŭ". Kaj fi al supersignoj, kiu jam venenas mian nacian lingvon!
Vi povas skribi h o d i a u x, se la problemo estas la supersignoj. Ĉu vi ne havas la EK-sistemon?
Mi devas skribi en la franca por ç Alt+0231!
Ĉu oni povas skribi france f r a n c x a i s kaj c x a por français kaj ça?
Tio estus pli komforta por la eksterlandanoj!
(Ŝerco)
Amike senkulpa.gif

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年12月14日下午3:28:21

crescence:Kaj fi al supersignoj, kiu jam venenas mian nacian lingvon!
Ĉu vi do malamas la literojn i kaj j, kiuj ambaŭ havas po unu supersigno?

gyrus (顯示個人資料) 2009年12月14日下午4:59:42

Oŝo-Jabe:
crescence:Kaj fi al supersignoj, kiu jam venenas mian nacian lingvon!
Ĉu vi do malamas la literojn i kaj j, kiuj ambaŭ havas po unu supersigno?
Ne supersigno, sed "tittle" (mi ne konas la esperantan vorton). Se vi povas legi la anglan, jen ĉi: http://en.wikipedia.org/wiki/Tittle

Rogir (顯示個人資料) 2009年12月14日下午8:07:24

Sed ĝi ankaŭ estas speco de supersigno.

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年12月15日上午12:57:31

gyrus:"tittle" (mi ne konas la esperantan vorton).
Ĝi nomiĝas superpunkto.

crescence (顯示個人資料) 2009年12月16日下午12:54:24

diskuto troprecizema kaj vana
Ni simpligu ! Ni simpligu ! Eblas ankaŭ simpligi la esperantan lingvon... La vorto "ankau" sen supersigno estas komprenebla. Pli bone : la vorto "anke " pliplaĉas al mi.

回到上端