目次へ

Proverboj kaj frazeologioj.

magnifico94,2009年12月26日の

メッセージ: 34

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年1月3日 10:01:08

sinjoro:aŭstra babilado - dirado de stultaĵoj aŭ mensogoj,
Nu, se mi aŭskultas la ĉimomentan babiladon inter miaj parencoj malantaŭ mi en la aŭto, eble tio ŝajnas ne tro malvera ...

Germane oni diras "tio ŝajnas al mi hispana" pri io tre stranga.

sinjoro (プロフィールを表示) 2010年1月3日 12:14:15

darkweasel:
sinjoro:aŭstra babilado - dirado de stultaĵoj aŭ mensogoj,
Nu, se mi aŭskultas la ĉimomentan babiladon inter miaj parencoj malantaŭ mi en la aŭto, eble tio ŝajnas ne tro malvera ...

Germane oni diras "tio ŝajnas al mi hispana" pri io tre stranga.
Onidire tio ne devenas de stulteco de aŭstroj - eĉ male, poloj ĝenerale trovas aŭstrojn kleraj. Sed mi legis, ke en la regularo de aŭstra deputitaro estis skribite, ke oni ne rajtas rompi ies parolon - tial deputito povis paroli ion ajn, ĝis kiam intencis finfine ĉesi. De tio venas la diro "aŭstra babilado".

violetino (プロフィールを表示) 2010年1月3日 14:54:14

Blovi fumojn en okulojn - mensogi, blagi.
Fali en okulojn - plaĉi.

Vilinilo (プロフィールを表示) 2010年1月4日 21:39:04

darkweasel:Germane oni diras "tio ŝajnas al mi hispana" pri io tre stranga.
Portugale oni nur ŝanĝas "hispanan" je "greka".

arcxjo (プロフィールを表示) 2010年1月5日 15:11:34

Plia pola proverbo:

Polo estas saĝa post la domaĝo.

Ĝi signifas, ke iuj poloj (aŭ aliaj personoj) lernas per faritaj eraroj anstataŭ antaŭvidi rezultatojn de siaj nebonaj faroj.

crescence (プロフィールを表示) 2010年2月3日 12:29:52

sinjoro:
franca hundeto - iu tre delikata,
Kial franca ?

arcxjo (プロフィールを表示) 2010年2月4日 21:43:18

Probable, ĉar temas pri pudelo, kio ŝajnas tre delikata. Ja Francio estas patrono de tiu raso, ĉu ne? rideto.gif

crescence (プロフィールを表示) 2010年2月7日 10:27:09

arĉjo:Ja Francio estas patrono de tiu raso, ĉu ne? rideto.gif
Mi ne sciis, che la "caniche" estas franca raso... Nun, mi ĝin scios...

Junpe (プロフィールを表示) 2010年2月12日 2:14:07

Leporino:En Svedio oni diras:

Tiu tago - tiu zorgo
(Ne pensu pri venonta problemo nun, sed tiam kiam ĝi okazas.)

Laŭ mi estas bonega vivosaĝo. okulumo.gif
Simile oni diras en Japanio:

Morgaŭ blovos la vento morgaŭa.

Pli ĝuste ĝi signifas "Ne zorgu pri la estonto".

Abras (プロフィールを表示) 2010年2月19日 18:05:23

el Usona angla:

"soifi", aŭ "saliĝi" = embarasiĝi

先頭にもどる