Al la enhavo

Admoni, riproĉi, skoldi

de Chainy, 2010-februaro-09

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2010-februaro-09 13:09:17

Jen ekzemploj de unu el la du signifoj de la verbo "admoni" (laŭ ReVo):
La instruisto admonis la lernantojn pro ilia maldiligenteco.
Se homo ofte admonita restos obstina, li subite pereos sen ia helpo.
Mi pensas ke en tiuj frazoj oni povus anstataŭigi la verbon "admoni" per la verbo "riproĉi". Ili ambaŭ esprimas pli mildan kritikon ol la verbo "skoldi". "Skoldi" estus alia senco, pli forte aŭ kolere kritika. Ĉu vi konsentas?

La alia signifo de "admoni" (kiun 'riproĉi' ne havas) estas ankaŭ interesa:
instigi, kuraĝigi per firma parolo al ia bona ago aŭ plenumo de devo (ReVo)
Revo donas jenajn ekzemplojn:
La instruisto admonis la lernantojn al diligenteco.
La policano admonis la popolamason disiri.
Mi admonas vin sekvi tiun ekzemplon
Mi pensas ke mi uzus 'admoni' nur en la dua de la supre menciitaj sencoj de la verbo. Por la alia senco, mi uzus 'riproĉi'....

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-09 13:26:09

Laŭ mi, admoni estas pli milda ol riproĉi. Mi diras tion baze el la latina origino de la du vortoj.
Oni povas admoni iun pri io ajn kiu ne jam okasis,
Ekz. “Mi admonas vin, ne veturu tro rapide!”
(Germ. In etwa als Vorwarnung)
Itale „ammonire“.

Oni povas reproĉi iun nur pri io kio jam okazis.
(Germ eher vorwerfen)
France "reprocher" (vorhalten, tadeln)
Itale „rimproverare“

Pri skoldi mi ne povas taksi, varŝajne ne estas latina radiko. Eble germ. "Schelte"?
Do mi kredas ke estas pli forta ol riproĉi.

Pri tio aliaj afablaj partoprenantoj plibone scios.
Amike
Eddi

Reen al la supro