Demandoj pri aziaj lingvoj
של maratonisto, 11 במרץ 2011
הודעות: 22
שפה: Esperanto
maratonisto (הצגת פרופיל) 11 במרץ 2011, 14:20:34
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?
Dankon.
vidas vandenis (הצגת פרופיל) 11 במרץ 2011, 20:11:55
maratonisto:1. Ĉu ekzistas la sonoj h kaj ĥ en la ĉina, araba, japona, korea, hindia, bengala kaj aliaj grandaj lingvoj?
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?
Dankon.[/CIT
Lau mia scio sonoj h,ĥ abundas en ĉi tiuj lingvoj. Ankaŭ en angla,rusa(ĥ),ukraina,Kaukazaj lingvoj kaj t.p. Mi ne
opinias ke tiuj sonoj estas tre belsonaj,sed estas kiel estas.Interesas tio,ke en mia gepatra litova(kompreneble malgranda,se vi volas) tiuj sonoj estas nur en fremdlingvaj,interlingvaj vortoj.Ekz:ĥoro himno,ĥemio,hobio,abĥazo,Saharo,Saĥaleno.
Sed prononci la sonojn h,ĥ litovoj pavas
sen malfacilaĵoj.
Abusonhhoson (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2011, 09:32:19
Arvorie (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2011, 09:43:01
maratonisto:1. Ĉu ekzistas la sonoj h kaj ĥ en la ĉina, araba, japona, korea, hindia, bengala kaj aliaj grandaj lingvoj?1. en la ĉina ekzistas la sono "h", kiu iudialekte elparoliĝas kiel "ĥ". en la japana ekzistas la sono "h" sed ne "ĥ".
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?
Dankon.
2. en la ĉina ne klare, sed ja ekzistas. en la japana ne ekzistas artikoloj.
Matthieu (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2011, 10:31:59
Arvorie:1. en la ĉina ekzistas la sono "h", kiu iudialekte elparoliĝas kiel "ĥ".Ĉu vere? Mi lernas la ĉinan kaj mi ĉiam elparolis h kiel ĥ.
darkweasel (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2011, 10:35:21
Arabaj propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la ArabaSekve, la araba havas difinan artikolon.
maratonisto (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2011, 19:43:32
Abusonhhoson:Mi ne aŭdas Ĥ en ĉina lingvo,nek en mia loka lingvo.ĉu tiu litero Ĥ estas ofte uzata en Eŭropaj lingvoj?Dankon. La rusa transskribo de ĉinaj vortoj ofte uzas "ĥ". El alia respondo mi jam scias, ke tiu devas esti "h", sed en iuj dialektoj tamen oni pronuncas ĝin kiel "ĥ".
"ĥ"-n oni uzas ofte almenaŭ en la ĝermana kaj rusa, ukraina. En la itala ne ekzistas. La hungaroj uzas ĝin en fremdaj vortoj, sed elparolas senprobleme.
Mi volus scii, ĉu en aziaj lingvoj oni uzas "vi" kial pronomo de dua persono, singularo aŭ "ci"?
maratonisto (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2011, 19:48:32
darkweasel:Sekve, la araba havas difinan artikolon.Mi ne estas lingvisto, sed mi suspektas, ke la latinidoj prenis la difinajn artikolojn el la araba, eble iome ŝanĝis ilin. Ĉu tiu supozo estas ĝusta?
darkweasel (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2011, 20:04:07
maratonisto:La latinidaj difinaj artikoloj (la, le, les, el, las, los, ktp.) venas de la latina vorto ille, illa, illud = "tiu".darkweasel:Sekve, la araba havas difinan artikolon.Mi ne estas lingvisto, sed mi suspektas, ke la latinidoj prenis la difinajn artikolojn el la araba, eble iome ŝanĝis ilin. Ĉu tiu supozo estas ĝusta?
De kie venas tiu latina vorto, mi ne scias.
Kirilo81 (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2011, 08:54:41
darkweasel:La latinidaj difinaj artikoloj (la, le, les, el, las, los, ktp.) venas de la latina vorto ille, illa, illud = "tiu".El kombino de la partiklo *el/ol kiu montras ion malproksiman kaj la deikta pronomo *so- (kiu estas bazo i.a. de la helena artikolo).
De kie venas tiu latina vorto, mi ne scias.