К содержанию

Demandoj pri aziaj lingvoj

от maratonisto, 11 марта 2011 г.

Сообщений: 18

Язык: Esperanto

maratonisto (Показать профиль) 11 марта 2011 г., 14:20:34

1. Ĉu ekzistas la sonoj h kaj ĥ en la ĉina, araba, japona, korea, hindia, bengala kaj aliaj grandaj lingvoj?
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?

Dankon.

Abusonhhoson (Показать профиль) 12 марта 2011 г., 9:32:19

Mi ne aŭdas Ĥ en ĉina lingvo,nek en mia loka lingvo.ĉu tiu litero Ĥ estas ofte uzata en Eŭropaj lingvoj?

Arvorie (Показать профиль) 12 марта 2011 г., 9:43:01

maratonisto:1. Ĉu ekzistas la sonoj h kaj ĥ en la ĉina, araba, japona, korea, hindia, bengala kaj aliaj grandaj lingvoj?
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?

Dankon.
1. en la ĉina ekzistas la sono "h", kiu iudialekte elparoliĝas kiel "ĥ". en la japana ekzistas la sono "h" sed ne "ĥ".
2. en la ĉina ne klare, sed ja ekzistas. en la japana ne ekzistas artikoloj.

Matthieu (Показать профиль) 12 марта 2011 г., 10:31:59

Arvorie:1. en la ĉina ekzistas la sono "h", kiu iudialekte elparoliĝas kiel "ĥ".
Ĉu vere? Mi lernas la ĉinan kaj mi ĉiam elparolis h kiel ĥ.

darkweasel (Показать профиль) 12 марта 2011 г., 10:35:21

Por kiom da aferoj PMEG povas esti utila: Pruntitaj artikoloj
Arabaj propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la Araba
Sekve, la araba havas difinan artikolon.

maratonisto (Показать профиль) 12 марта 2011 г., 19:43:32

Abusonhhoson:Mi ne aŭdas Ĥ en ĉina lingvo,nek en mia loka lingvo.ĉu tiu litero Ĥ estas ofte uzata en Eŭropaj lingvoj?
Dankon. La rusa transskribo de ĉinaj vortoj ofte uzas "ĥ". El alia respondo mi jam scias, ke tiu devas esti "h", sed en iuj dialektoj tamen oni pronuncas ĝin kiel "ĥ".
"ĥ"-n oni uzas ofte almenaŭ en la ĝermana kaj rusa, ukraina. En la itala ne ekzistas. La hungaroj uzas ĝin en fremdaj vortoj, sed elparolas senprobleme.
Mi volus scii, ĉu en aziaj lingvoj oni uzas "vi" kial pronomo de dua persono, singularo aŭ "ci"?

maratonisto (Показать профиль) 12 марта 2011 г., 19:48:32

darkweasel:Sekve, la araba havas difinan artikolon.
Mi ne estas lingvisto, sed mi suspektas, ke la latinidoj prenis la difinajn artikolojn el la araba, eble iome ŝanĝis ilin. Ĉu tiu supozo estas ĝusta?

darkweasel (Показать профиль) 12 марта 2011 г., 20:04:07

maratonisto:
darkweasel:Sekve, la araba havas difinan artikolon.
Mi ne estas lingvisto, sed mi suspektas, ke la latinidoj prenis la difinajn artikolojn el la araba, eble iome ŝanĝis ilin. Ĉu tiu supozo estas ĝusta?
La latinidaj difinaj artikoloj (la, le, les, el, las, los, ktp.) venas de la latina vorto ille, illa, illud = "tiu".

De kie venas tiu latina vorto, mi ne scias.

Kirilo81 (Показать профиль) 13 марта 2011 г., 8:54:41

darkweasel:La latinidaj difinaj artikoloj (la, le, les, el, las, los, ktp.) venas de la latina vorto ille, illa, illud = "tiu".

De kie venas tiu latina vorto, mi ne scias.
El kombino de la partiklo *el/ol kiu montras ion malproksiman kaj la deikta pronomo *so- (kiu estas bazo i.a. de la helena artikolo).

EoMy (Показать профиль) 20 марта 2011 г., 13:03:23

maratonisto:1. Ĉu ekzistas la sonoj h kaj ĥ en la ĉina, araba, japona, korea, hindia, bengala kaj aliaj grandaj lingvoj?
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?

Dankon.
Jes, la malaya kaj indonezia lingvoj havas tiojn.

hebat

ikhlas (ĥlas)

Наверх