訊息: 18
語言: Esperanto
maratonisto (顯示個人資料) 2011年3月11日下午2:20:34
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?
Dankon.
Abusonhhoson (顯示個人資料) 2011年3月12日上午9:32:19
Arvorie (顯示個人資料) 2011年3月12日上午9:43:01
maratonisto:1. Ĉu ekzistas la sonoj h kaj ĥ en la ĉina, araba, japona, korea, hindia, bengala kaj aliaj grandaj lingvoj?1. en la ĉina ekzistas la sono "h", kiu iudialekte elparoliĝas kiel "ĥ". en la japana ekzistas la sono "h" sed ne "ĥ".
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?
Dankon.
2. en la ĉina ne klare, sed ja ekzistas. en la japana ne ekzistas artikoloj.
Matthieu (顯示個人資料) 2011年3月12日上午10:31:59
Arvorie:1. en la ĉina ekzistas la sono "h", kiu iudialekte elparoliĝas kiel "ĥ".Ĉu vere? Mi lernas la ĉinan kaj mi ĉiam elparolis h kiel ĥ.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月12日上午10:35:21
Arabaj propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la ArabaSekve, la araba havas difinan artikolon.
maratonisto (顯示個人資料) 2011年3月12日下午7:43:32
Abusonhhoson:Mi ne aŭdas Ĥ en ĉina lingvo,nek en mia loka lingvo.ĉu tiu litero Ĥ estas ofte uzata en Eŭropaj lingvoj?Dankon. La rusa transskribo de ĉinaj vortoj ofte uzas "ĥ". El alia respondo mi jam scias, ke tiu devas esti "h", sed en iuj dialektoj tamen oni pronuncas ĝin kiel "ĥ".
"ĥ"-n oni uzas ofte almenaŭ en la ĝermana kaj rusa, ukraina. En la itala ne ekzistas. La hungaroj uzas ĝin en fremdaj vortoj, sed elparolas senprobleme.
Mi volus scii, ĉu en aziaj lingvoj oni uzas "vi" kial pronomo de dua persono, singularo aŭ "ci"?
maratonisto (顯示個人資料) 2011年3月12日下午7:48:32
darkweasel:Sekve, la araba havas difinan artikolon.Mi ne estas lingvisto, sed mi suspektas, ke la latinidoj prenis la difinajn artikolojn el la araba, eble iome ŝanĝis ilin. Ĉu tiu supozo estas ĝusta?
darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月12日下午8:04:07
maratonisto:La latinidaj difinaj artikoloj (la, le, les, el, las, los, ktp.) venas de la latina vorto ille, illa, illud = "tiu".darkweasel:Sekve, la araba havas difinan artikolon.Mi ne estas lingvisto, sed mi suspektas, ke la latinidoj prenis la difinajn artikolojn el la araba, eble iome ŝanĝis ilin. Ĉu tiu supozo estas ĝusta?
De kie venas tiu latina vorto, mi ne scias.
Kirilo81 (顯示個人資料) 2011年3月13日上午8:54:41
darkweasel:La latinidaj difinaj artikoloj (la, le, les, el, las, los, ktp.) venas de la latina vorto ille, illa, illud = "tiu".El kombino de la partiklo *el/ol kiu montras ion malproksiman kaj la deikta pronomo *so- (kiu estas bazo i.a. de la helena artikolo).
De kie venas tiu latina vorto, mi ne scias.
EoMy (顯示個人資料) 2011年3月20日下午1:03:23
maratonisto:1. Ĉu ekzistas la sonoj h kaj ĥ en la ĉina, araba, japona, korea, hindia, bengala kaj aliaj grandaj lingvoj?Jes, la malaya kaj indonezia lingvoj havas tiojn.
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?
Dankon.
hebat
ikhlas (ĥlas)