Til innholdet

mortperi

fra alonsososo,2011 3 29

Meldinger: 14

Språk: Esperanto

Miland (Å vise profilen) 2011 3 31 17:31:45

alonsososo:..ne tiel simpla.
Vi memorigis min pri tio, kion skribis Marjorie Boulton: lingvo, pro ĝia vasta gamo de funkcioj, ne povas esti nepeniga. Esperanto nur estas la plej facila, desegnita por esti tiel.

danielcg (Å vise profilen) 2011 4 1 02:16:55

Ĉu eble vi intencis diri "la malplej malfacila"? Se jes, mi konsentas.

Via,

Daniel

Miland:
alonsososo:..ne tiel simpla.
Vi memorigis min pri tio, kion skribis Marjorie Boulton: lingvo, pro ĝia vasta gamo de funkcioj, ne povas esti nepeniga. Esperanto nur estas la plej malfacila, desegnita por esti tiel.

Miland (Å vise profilen) 2011 4 2 19:51:55

danielcg:Ĉu eble vi intencis diri "la malplej malfacila"? Se jes, mi konsentas.
Dankon. Estus pli bone se mi elektus la plej simplan alternativon unue! Mi redaktis mian mesaĝon. rido.gif

alonsososo (Å vise profilen) 2011 4 2 20:52:23

Mi revenas al komenco de tiu ĉi fadeno: "prava" traduko.
Estas ĉiam pli bonaj tradukoj kaj malpli bonaj tradukoj, sed ni ne povas trovi la "veran" aŭ solan tradukon. Jen estas mirinda ekzemplo por ĝi: traduko de germana poemo "Pinarbo staras sola" (de Heinrich Heine).

www.autodidactproject.org/other/heinepoem-esp1.html

Sep Esperantaj variantoj vi povas vidi kaj por mi ĉiuj ŝajnas farita bonege. Ĉu ne?

Tibake til toppen