Al la enhavo

mortperi

de alonsososo, 2011-marto-29

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

alonsososo (Montri la profilon) 2011-marto-29 19:58:05

Iam mi skribis "Ŝi mortis..." Tiam iu plibonigis min per: "ŝi mortperis...".
Por mi tio estas duobligi la sencon de vorto. Aŭ ne?

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-29 20:32:52

Vi pravas. Ne ekzistas la verbo mortperi. Alternativaj esprimoj estas ŝi forpasisŝi estas ne plu inter ni.

Scalex (Montri la profilon) 2011-marto-30 06:43:39

Tiu ĉi temo memorigas min pri la komediista grupo "Monty Python", kaj ties skeĉon pri la mortinta papago...

Eble ŝi estas eksulo. Eble ŝi ĉesis estinun malvivas ...

le_chaz (Montri la profilon) 2011-marto-30 08:48:40

Miland:Vi pravas. Ne ekzistas la verbo mortperi.
Des malpli, ke la radiko estas "perei", ne "peri".

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-30 12:47:32

"mortperi" signifas "esti peranto pri morto". ĉu speco de murdisto?

alonsososo (Montri la profilon) 2011-marto-30 18:47:39

Altebrilas:"mortperi" signifas "esti peranto pri morto". ĉu speco de murdisto?
Dankon al ĉiuj pro viaj ideoj. Nun mi skribis: "Ŝi forpasis per la aŭto akcidento..."

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-30 18:49:04

alonsososo:Nun mi skribis: "Ŝi forpasis per la aŭto akcidento..."
La fino de tiu frazo estu tamen aŭ aŭt(o)akcidentoaŭta akcidento. Ankaŭ tiu uzo de per ŝajnas stranga, mi preferus pro.

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-30 19:14:59

Se temas pri auta akcidento, en kiu ŝi mortis tuj kaj violente, mi dirus malkaŝe ŝi mortis en aŭto-akcidento, k.s. Aliflanke, se ŝi vundiĝis, eĉ serioze, tamen mortis poste, ekz en hospitalo, eble mi dirus ŝi forpasis.

alonsososo (Montri la profilon) 2011-marto-31 08:59:41

Dankon denove. Mi povas vidi ke lingvo estis ĉiam tiskuta kaj ne tiel simpla. okulumo.gif

alonsososo (Montri la profilon) 2011-marto-31 14:55:47

alonsososo:Dankon denove. Mi povas vidi ke lingvo estis ĉiam diskuta kaj ne tiel simpla. okulumo.gif

Reen al la supro