前往目錄

mortperi

貼文者: alonsososo, 2011年3月29日

訊息: 14

語言: Esperanto

alonsososo (顯示個人資料) 2011年3月29日下午7:58:05

Iam mi skribis "Ŝi mortis..." Tiam iu plibonigis min per: "ŝi mortperis...".
Por mi tio estas duobligi la sencon de vorto. Aŭ ne?

Miland (顯示個人資料) 2011年3月29日下午8:32:52

Vi pravas. Ne ekzistas la verbo mortperi. Alternativaj esprimoj estas ŝi forpasis aŭ ŝi estas ne plu inter ni.

Scalex (顯示個人資料) 2011年3月30日上午6:43:39

Tiu ĉi temo memorigas min pri la komediista grupo "Monty Python", kaj ties skeĉon pri la mortinta papago...

Eble ŝi estas eksulo. Eble ŝi ĉesis esti aŭ nun malvivas ...

le_chaz (顯示個人資料) 2011年3月30日上午8:48:40

Miland:Vi pravas. Ne ekzistas la verbo mortperi.
Des malpli, ke la radiko estas "perei", ne "peri".

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年3月30日下午12:47:32

"mortperi" signifas "esti peranto pri morto". ĉu speco de murdisto?

alonsososo (顯示個人資料) 2011年3月30日下午6:47:39

Altebrilas:"mortperi" signifas "esti peranto pri morto". ĉu speco de murdisto?
Dankon al ĉiuj pro viaj ideoj. Nun mi skribis: "Ŝi forpasis per la aŭto akcidento..."

darkweasel (顯示個人資料) 2011年3月30日下午6:49:04

alonsososo:Nun mi skribis: "Ŝi forpasis per la aŭto akcidento..."
La fino de tiu frazo estu tamen aŭ aŭt(o)akcidento aŭ aŭta akcidento. Ankaŭ tiu uzo de per ŝajnas stranga, mi preferus pro.

Miland (顯示個人資料) 2011年3月30日下午7:14:59

Se temas pri auta akcidento, en kiu ŝi mortis tuj kaj violente, mi dirus malkaŝe ŝi mortis en aŭto-akcidento, k.s. Aliflanke, se ŝi vundiĝis, eĉ serioze, tamen mortis poste, ekz en hospitalo, eble mi dirus ŝi forpasis.

alonsososo (顯示個人資料) 2011年3月31日上午8:59:41

Dankon denove. Mi povas vidi ke lingvo estis ĉiam tiskuta kaj ne tiel simpla. okulumo.gif

alonsososo (顯示個人資料) 2011年3月31日下午2:55:47

alonsososo:Dankon denove. Mi povas vidi ke lingvo estis ĉiam diskuta kaj ne tiel simpla. okulumo.gif

回到上端