去目錄頁

Mi havas unu demandon pri la gramatiko de la lingvo Portugala

Fou, 2011年7月26日

讯息: 5

语言: Esperanto

Fou (显示个人资料) 2011年7月26日下午5:27:02

Kiam vi uzas la simplan futuron kaj la "compound" futuron?

--------------
Mi skribis:

As pessoas vão estar cansadas e fartas de trabalhar.

Sed mia amiko korektis ĝin:

As pessoas estarão cansadas e fartas de trabalhar.
--------------

Mi pensis ke ili estis samaj.

marcuscf (显示个人资料) 2011年7月30日下午5:47:40

«vão estar» ja egalas al «estarão»

Mi kredas ke via amiko “korektis” ĝin ĉar antaŭ nelonge oni troege trouzis «vão estar ::*ando», kaj tial la afero iĝis iom tikla (homoj komencis malŝati tiun kaj similajn esprimojn).

Laŭ mia opinio, via frazo estas tute bona. Ĝi eĉ ne estas «vão estar ::*ando», ĝi estas «vão estar ::*adas». Do ĝi estas malsama ol tiu trouzata esprimo.

flipe (显示个人资料) 2011年7月30日下午6:57:44

Mi pensas ke li korektis vin pro "vão estar" esti neformala kaj "estarão" esti formala, normale, brazilanoj uzas "vão estar" nur interparolinte.

Mi pensas ke tio estas kiel uzi "you can't do it" kaj "you mightn't do it".

Fou (显示个人资料) 2011年7月30日下午9:54:28

Dankon por viaj helpoj!

Tiuj estos utilaj por studi la Portugalan.

fo_q (显示个人资料) 2011年8月2日下午8:49:10

Nur temas pri popola formo ("vão estar") kontraŭ gramatikkorekta formo ("estarão"). Mi supozas ke tiu formo "vão estar" estas uzata nur en Brazilo. En Portugalio, Angolo, Mozambiko, Kaboverdo, ktp, ŝajnas ke tute ne.

回到上端