Til innholdet

mobility and inclusion

fra Kriketo,2019 12 21

Meldinger: 5

Språk: Esperanto

Kriketo (Å vise profilen) 2019 12 21 16:27:17

Kiel oni povas traduki el la angla "Mobility and Inclusion in Multilingual Europe"? Ĉi tie, "mobility" ne estas ies ebleco por movi, sed reĝistara politiko pri transporto. "Inclusion" estas politiko pri neapartigi homojn.

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 12 21 16:36:08

Nu... eble per "transporto-politiko kaj socia inkluzivig(ad)o en plurlingva Eŭropo".
Estas sufiĉe longa, sed mi ne vere vidas alian tradukon.

sergejm (Å vise profilen) 2019 12 21 19:48:22

Google tradukas "Movebleco kaj Inkludo en Multlingva Eŭropo" - sufiĉe bone, mi dubas nur pri signifo de "inclusion".
Ha, signifo de "inclision" estis en la unua mesaĝo. Do
"Movebleco kaj senapartigo en multlingva Eŭropo"

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 12 22 09:54:20

"Movebleco kaj senapartigo en multlingva Eŭropo"
Ŝajnas tre bona, miaopinie.

StefKo (Å vise profilen) 2019 12 22 19:21:30

Movebleco kaj enkunigo/kunkunigo?

Tibake til toppen