去目錄頁

La ĉiutaga rideto (prefere por adoltoj)

StefKo, 2018年1月25日

讯息: 186

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2018年1月25日下午6:46:45

En tiu ĉi fadeno mi lokos satirajn desegnaĵojn de Andrzej Mleczko (legu: andĵej mleĉko). Li estas pola desegnisto, satiristo kaj scenografo, ĉefe konata kiel aŭtoro de publikitaj en gazetaro satiraj desegnaĵoj.
La subskriboj kaj esperantigo de la skribaĵoj - StefKo.
Mi ricevis la rajton de publiki la desegnaĵojn.

Atento!

Klaku ĉiun suban desegnaĵon kaj sekve "Malfermi"

La ĉiela merkatado

externalImage.png
Aŭtoro: Andrzej Mleczko

StefKo (显示个人资料) 2018年1月26日上午8:39:58

La ĉiovidanta okulo

Se vi ne sciis de kie devenis tiun simbolon…

externalImage.png
Aŭtoro: Andrzej Mleczko

Roch (显示个人资料) 2018年1月26日下午8:50:01

Andrzej Mleczko (legu: andĵej mleĉko).

andĵej aŭ eble anĝej? okulumo.gif

StefKo (显示个人资料) 2018年1月26日下午9:13:37

Roch:Andrzej Mleczko (legu: andĵej mleĉko).

andĵej aŭ eble anĝej? okulumo.gif
"Andĵej (d-ĵ)"! Se estus skribita pole "Andżej" oni legus "Anĝej". En ĉiutaga, rapida, vulgara, senzorga aŭ dialekta prononco oni aŭdas ofte: "Anĝej". Esperante "ĝ" pole oni skribas kiel "dż", pole "drz" konsistas el du sonoj: "d" kaj "ĵ".

Saluton!

Roch (显示个人资料) 2018年1月26日下午10:00:21

Dankon! rideto.gif

StefKo (显示个人资料) 2018年1月27日上午9:54:09

Ĉu vi scias kial vi ne estas senmanka?

Iuj povas havi tian demandon…

externalImage.png
Vi ankaŭ ne rapidu! Aŭtoro: Andrzej Mleczko

StefKo (显示个人资料) 2018年1月28日下午1:22:09

Ĉu ni devis preni la aspekton kiel vide (tian, kian estas videbla)?

Vi havas riproĉojn al iu (io) pro via aspekto? Estiĝis ebleco de tute alia via aspekto.

externalImage.png
Aŭtoro: Andrzej Mleczko

StefKo (显示个人资料) 2018年1月29日上午10:13:15

Rilate al la hodiaŭa kinarto...

Kion diras tiu „inventema” kleriko al kolego pri sia satana elpenso de bruligi sorĉistinon?
Kompletigu tiun desegnaĵon.

externalImage.png
Aŭtoro: Andrzej Mleczko

Roch (显示个人资料) 2018年1月29日下午4:09:38

"troche seksn, troche, przemocy. Mowitem ci, to sprawdzona recepta na wysoka ogladalnosc."

Iu sekso, iuj, perforto. Mowitem vi, estas provita recepto por alta vidado.

lango.gif

StefKo (显示个人资料) 2018年1月29日下午8:52:04

Roch:"troche seksn, troche, przemocy. Mowitem ci, to sprawdzona recepta na wysoka ogladalnosc."

Iu sekso, iuj, perforto. Mowitem vi, estas provita recepto por alta vidado.

lango.gif
Google translate? Mi pensis pri alia invento. Malgraŭ ĉio - gratulon!

Iom da sekso, iom da perforto. Mi diris al vi, ke tio estas elprovita recepto pri (por?) alta spektado.

Pole estas:

"Trochę seksu, trochę przemocy. Mowiłem ci, to sprawdzona recepta na wysoką oglądalność."

Mi eĉ ne provas skribi tion per esperantaj literoj(!)
"ę" estas la franca "in, un", "ą" estas la franca "on", "ć" - la mola "c", "ś" - la mola "c", "ch" - la esperanta "h", "y" - simile al la franca "u", rz" - la esperanta "ĵ" sed tiukaze sensona - "ŝ", "ł" - la esperanta "ŭ).
La akcento - antaŭlasta silabo.

回到上端