Gramatiko
La detala lernu!-gramatiko estas mallongigita versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG). Ambaŭ tiuj gramatikoj estas verkitaj de Bertilo Wennergren, membro de la Akademio de Esperanto kaj eksa lernu!-teamano. Diference al PMEG, la detala lernu!-gramatiko uzas tradiciajn gramatikajn esprimojn (kiel "akuzativo", "substantivo", "predikativo"). Ni rekomendas al vi unue konatiĝi kun la gramatikaj terminoj kaj poste ĝui la klarajn priskribojn en tiu ĉi gramatiko.