Al la enhavo

Kio estas Esperanto?

Ĝi estas lingvo tre taŭga por internacia komunikado.

Esperanto?

"La interna ideo de Esperanto estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton."

L.L.Zamenhof, 1912

La lingvon iniciatis Ludwig Lazar Zamenhof, kiu kreis gramatikon surbaze de eŭropaj lingvoj kun minimuma kvanto da esceptoj. La vortoprovizo baziĝas ĉefe sur la latinidaj lingvoj, kvankam ĝi enhavas ankaŭ vortojn el ĝermanaj lingvoj kaj iom el aliaj. La nova lingvo, kies unua lernolibro aperis en 1887, allogis komunumon de parolantoj kaj komenciĝis normala proceso de lingvoevoluo ene de homgrupo, kiu ĝin uzis en multaj vivsferoj kaj en kreado de la propra lingva kulturo. Du jardekojn poste naskiĝis la unuaj infanoj, kiuj denaske parolis kun siaj gepatroj ankaŭ en Esperanto, ili estis la unuaj denaskuloj. Tial eblas diri ke ĝi estas lingvo kreita unue por internacia komunikado, kiu poste kreoliĝis kaj nun estas lingvo de esperantista diaspora komunumo.

Ĝi estis kreita surbaze de la vortoprovizo de hindeŭropaj lingvoj, sed kun la celo, ke ĝi estu facile lernebla. Pro tio, la gramatiko estas aglutina, karakteriza trajto de tjurkaj kaj finn-ugraj lingvoj, kaj en pli profunda nivelo ĝi estas ankaŭ izola, kiel la ĉina kaj la vjetnama. Tio signifas, ke ĝiaj morfemoj povas esti uzataj kiel sendependaj vortoj. Ĝi havas komplete regulan gramatikon kaj ebligas krei multege da vortoj kombinante radikojn kaj proksimume kvardek afiksojn (ekzemple, el la radiko san- , eblas krei vortojn kiel malsana , malsanulo , gemalsanuloj , malsanulejo , sanigilo , saniĝinto , sanigejo , malsaneto , malsanego , malsanegulo , sanstato , sansento , sanlimo , malsankaŭzanto , kontraŭmalsanterapio …). La ĉefaj parolpartoj (substantivoj, verboj, adjektivoj kaj adverboj) havas finaĵojn, kiuj ĉiam montras la parolparton. Ĝia reguleco igas ĝin aparte facile lernebla, kaj ĝia eblo krei novajn vortojn igas ĝin unu el la plej produktemaj lingvoj, kun potenciale senlima nombro da vortoj. Ĝi povas esprimi ĉiajn novajn ideojn aŭ statojn. Ekzemple, oni povas skribi romanon pri fikciaj tabloformaj marsanoj kaj nomi ilin tablo , tablino , tablido … Eblas imagi homon paŝantan malantaŭen ( inversmarŝanto ), rimedon kontraŭ dogmismo ( maldogmigilo ), ktp.

Gravaj trajtoj de Esperanto

La baza ideo de Esperanto temas pri subteni toleremon kaj respekton inter homoj de diversaj popoloj kaj kulturoj. Komunikado ja estas esenca parto de interkompreniĝo kaj se la komunikado okazas per neŭtrala lingvo tio povas helpi al la sento ke oni 'renkontiĝas' je egalaj kondiĉoj kaj respekto unu por la alia.

Internacia

Esperanto ĉefe estas utila por komunikado inter homoj de diversaj nacioj kiam ili ne havas komunan gepatran lingvon.

Neŭtrala

Ĝi ne apartenas al iu speciala popolo aŭ lando kaj pro tio funkcias kiel neŭtrala lingvo.

Egaleca

Kiam oni uzas Esperanton oni sentas sin pli egala el lingva vidpunkto kompare kun uzi ekzemple la anglan parolante kun persono kiu havas la anglan kiel gepatran lingvon.

Relative facila

Danke al la strukturo kaj la konstruado de la lingvo estas kutime multe pli facile ekregi Esperanton kompare kun iu fremda nacia lingvo.

Vivanta

Esperanto evoluas kaj vivas same kiel aliaj lingvoj kaj per ĝi eblas esprimi plej diversajn aspektojn de homa pensado kaj sentado.

Justa

Ĉiuj, kiuj lernas Esperanton, havas bonan ŝancon atingi altan nivelon de ĝi kaj poste, el lingva vidpunkto, similnivele komuniki kun aliaj, sendepende de lingva fono.

Historio

  • 1878

    La unua praversio de Esperanto, kiun Zamenhof nomis Lingwe Uniwersala, estas finpretigita. Ĝi tamen tre malsamas de moderna Esperanto.

  • 1887

    Zamenhof kun helpo de sia edzino publikigas la Unuan Libron, kiu enkondukas modernan Esperanton.

  • 1889

    La unua Esperanta revuo, La Esperantisto, estas eldonata en Nurenbergo, kaj la unua Esperanto-klubo estas fondita.

  • 1905

    La unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer partoprenas 688 homoj.
    La Fundamento de Esperanto estas eldonita.

  • 1908

    La Universala Esperanto-Asocio estas fondita.

  • 1954

    Unesko ekigas konsultajn rilatojn kun UEA. Unua Unesko-rezolucio.

  • 1985

    Dua Unesko-rezolucio. Unesko instigas UN-membroŝtatojn al aldono de Esperanto en lernejajn programojn.

  • 1987

    6000 esperantistoj ĉeestas la 72-an Universalan Kongreson en Varsovio okaze de la centjariĝo de Esperanto.

  • 2002

    lernu!, la plej granda senpaga retejo por lerni Esperanton, estas lanĉita.

  • 2008

    La Esperanta versio de Vikipedio, la plej granda reta enciklopedio, atingas 100 000 artikolojn.

  • 2009

    Eblas trapasi internaciajn Esperanto-ekzamenojn je tri niveloj (B1, B2, C1) pri la kvar bazaj kompetencoj: lega kaj aŭda kompreno, skriba kaj parola komunikado, laŭ la Komuna eŭropa referenckadro por lingvoj.

  • 2012

    Google Translate aldonas Esperanton kiel 64-an lingvon.

  • 2015

    Duolingo aperigis kurson de Esperanto por angloparolantoj.

  • 2016

    Aperis nova versio de lernu!.

Esperanto estas...

  • Parto 1

    Esperanto estas lingvo taŭga por ĉio.

  • Parto 2

    Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj.

  • Parto 3

    Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere.

  • Parto 4a

    Esperanto estas lingvo lernebla kaj lerninda.

  • Parto 4b

    Esperanto estas lingvo lernebla kaj lerninda.

  • Parto 5

    Esperanto estas lingvo kun bunta movado.

  • Parto 6

    Esperanto estas lingvo de la estonteco.

Gramatiko

Alfabeto

Jen la alfabeto de Esperanto. Ĉiu litero ĉiam sonas same kaj literumado estas perfekte regula. Klaku la ekzemplojn por aŭdi la elparolon!

  • Aa ami ami
  • Bb bela bela
  • Cc celo celo
  • Ĉĉ ĉokolado ĉokolado
  • Dd doni doni
  • Ee egala egala
  • Ff facila facila
  • Gg granda granda
  • Ĝĝ ĝui ĝui
  • Hh horo horo
  • Ĥĥ ĥoro ĥoro
  • Ii infano infano
  • Jj juna juna
  • Ĵĵ ĵurnalo ĵurnalo
  • Kk kafo kafo
  • Ll lando lando
  • Mm maro maro
  • Nn nokto nokto
  • Oo oro oro
  • Pp paco paco
  • Rr rapida rapida
  • Ss salti salti
  • Ŝŝ ŝipo ŝipo
  • Tt tago tago
  • Uu urbo urbo
  • Ŭŭ aŭto aŭto
  • Vv vivo vivo
  • Zz zebro zebro

Substantivoj

Ĉiuj substantivoj en Esperanto finiĝas per -o. (Substantivoj estas nomoj de aferoj/aĵoj.)

  • domo domo
  • libro libro

Pluralo

Por fari pluralon, simple aldonu -j:

  • domoj domoj
  • libroj libroj

Objekto

En Esperanto, ni montras la rektan objekton de la frazo per aldono de -n. Tio permesas al ni ŝanĝi la ordon de frazpartoj sen ŝanĝi la signifon. (Rekta objekto estas tio kio estas rekte trafata de ago.)

  • La hundo amas la katon La hundo amas la katon.
  • La kato amas la hundon La kato amas la hundon.

Adjektivoj

Ĉiuj adjektivoj en Esperanto finiĝas per -a. (Adjektivoj estas uzataj por priskribi substantivojn.)

  • alta alta
  • bela bela

Prefiksoj

Rigardu! Aldono de mal- ĉe la komenco de vorto ŝanĝas ĝin al mala signifo.

  • malalta malalta
  • malbela malbela

mal- estas ekzemplo de prefikso. Prefikson oni metas antaŭ vortoj por krei novajn vortojn. En Esperanto ekzistas 10 diversaj prefiksoj.

Sufiksoj

Estas ankaŭ multaj manieroj por fari novajn vortojn per specialaj finaĵoj. Ekzemple, -et- malgrandigas ion.

  • dometo dometo
  • libreto libreto

-et- estas ekzemplo de sufikso. Sufikson oni metas post vortoj por krei novajn vortojn. En Esperanto ekzistas 31 diversaj sufiksoj.

Verboj

Verboj, kompreneble, tre gravas. Sed vi trovos ke ili estas ankaŭ tre simplaj en Esperanto. (Verboj montras faradon de ago aŭ estadon en stato.)

  • ludi ludi
  • ridi ridi

Verbformoj

Infinitivoj finiĝas per -i. Verboj de la nuntempo ĉiam finiĝas per -as, en la pasinteco per -is kaj en la futuro per -os. Ne ekzistas neregulaj verboj!

  • mi estas mi estas
  • mi estis mi estis
  • mi estos mi estos
  • vi estas vi estas
  • vi estis vi estis
  • vi estos vi estos
  • li estas li estas
  • li estis li estis
  • li estos li estos
  • ŝi estas ŝi estas
  • ŝi estis ŝi estis
  • ŝi estos ŝi estos
  • ĝi estas ĝi estas
  • ĝi estis ĝi estis
  • ĝi estos ĝi estos
  • ni estas ni estas
  • ni estis ni estis
  • ni estos ni estos
  • ili estas ili estas
  • ili estis ili estis
  • ili estos ili estos

Adverboj

Per la finaĵo -e oni kreas adverbojn. (Adverboj estas vortoj kiuj priskribas verbojn.)

  • silente silente
  • rapide rapide

Ĉu vi volas lerni pli?

Komenci lerni

Reen al la supro