Al la enhavo

Pensoj de vi kaj aliaj

de flipe, 2011-oktobro-10

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-10 18:11:23

Skribu ĉi tie, pensoj kaj maksimoj verkita de vi kaj aliaj, ne gravas tema aŭ grando

La esenco de la vivo estas la kaoso.
A essência da vida é o caos. - Felipe Augusto

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 01:04:55

É raro, de fato, que um homem com palavras ardilosas e um rosto bajulador seja benevolente. - Confúcio
Estas rara, fakte, ke homo kun ruzaj vortoj kaj flataĉa mieno estas bonvolema. - Konfuceo

jchthys (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 02:05:34

«Restu malsata, restu malsaĝa.»
The Whole Earth Catalog, citita de la lastatempe forinta Steve JOBS

(Ĉi tio cito estas aparte taŭga stile en Esperanto.)

Greedn (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 10:52:00

jchthys:«Restu malsata, restu malsaĝa.»
The Whole Earth Catalog, citita de la lastatempe forinta Steve JOBS

(Ĉi tio cito estas aparte taŭga stile en Esperanto.)
mi preferas traduki la "foolish" kiel "freneza", "malsaĝa" ne taŭgas

Tjeri (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 12:35:31

Miaopinie malsaĝa tute taŭgas. Freneza estas crazy. Foolish estas stulta aŭ.... malsaĝa.
(Cetere, pri signifo de angla vorto, mi emas pli fidi usonanon ol ruson lango.gif)

Demian (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 13:25:25

Kio estas la plej granda malvero?... Tiu ĉi: "ke iam en niaj vivoj, ni ne plu direktas tion, kio okazas al ni, kaj niajn vivojn regas sorto."

La Alkemiisto, Paulo Coelho

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 14:19:41

Tjeri:mi emas pli fidi usonon ol ruson lango.gif)
jes, pri preskaŭ ĉio tuta lando estas pli fidinda ol unuopa homo! rideto.gif sal.gif

Tjeri (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 14:28:14

darkweasel:
Tjeri:mi emas pli fidi usonon ol ruson lango.gif)
jes, pri preskaŭ ĉio tuta lando estas pli fidinda ol unuopa homo! rideto.gif sal.gif
Trafite, korektite.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 19:31:48

Ni ŝanĝu la sistemon, ne la klimaton

Greedn (Montri la profilon) 2011-oktobro-11 20:23:49

Tjeri:Miaopinie malsaĝa tute taŭgas. Freneza estas crazy. Foolish estas stulta aŭ.... malsaĝa.
(Cetere, pri signifo de angla vorto, mi emas pli fidi usonanon ol ruson lango.gif)
ĉu foolish signifas nur "stultulo", "sencerba" (homo, kiu ne posedas sufican intelekton) aŭ ankaŭ signifas "malprudentulo" "fola" "freneza", la vortoj kiuj havas ankaŭ pozitivan sencon. Se jes - do al mi ŝajnas ke Jobs diris tiujn vortojn tiamaniere.
Ĉiaokaze, jchthys kaj vi pravis ĉar mi nun rigardis la tradukon de "saĝo" kaj ĝi havas tre vastajn sencojn

Reen al la supro