前往目錄

Pensoj de vi kaj aliaj

貼文者: flipe, 2011年10月10日

訊息: 52

語言: Esperanto

flipe (顯示個人資料) 2011年10月10日下午6:11:23

Skribu ĉi tie, pensoj kaj maksimoj verkita de vi kaj aliaj, ne gravas tema aŭ grando

La esenco de la vivo estas la kaoso.
A essência da vida é o caos. - Felipe Augusto

flipe (顯示個人資料) 2011年10月11日上午1:04:55

É raro, de fato, que um homem com palavras ardilosas e um rosto bajulador seja benevolente. - Confúcio
Estas rara, fakte, ke homo kun ruzaj vortoj kaj flataĉa mieno estas bonvolema. - Konfuceo

jchthys (顯示個人資料) 2011年10月11日上午2:05:34

«Restu malsata, restu malsaĝa.»
The Whole Earth Catalog, citita de la lastatempe forinta Steve JOBS

(Ĉi tio cito estas aparte taŭga stile en Esperanto.)

Greedn (顯示個人資料) 2011年10月11日上午10:52:00

jchthys:«Restu malsata, restu malsaĝa.»
The Whole Earth Catalog, citita de la lastatempe forinta Steve JOBS

(Ĉi tio cito estas aparte taŭga stile en Esperanto.)
mi preferas traduki la "foolish" kiel "freneza", "malsaĝa" ne taŭgas

Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月11日下午12:35:31

Miaopinie malsaĝa tute taŭgas. Freneza estas crazy. Foolish estas stulta aŭ.... malsaĝa.
(Cetere, pri signifo de angla vorto, mi emas pli fidi usonanon ol ruson lango.gif)

Demian (顯示個人資料) 2011年10月11日下午1:25:25

Kio estas la plej granda malvero?... Tiu ĉi: "ke iam en niaj vivoj, ni ne plu direktas tion, kio okazas al ni, kaj niajn vivojn regas sorto."

La Alkemiisto, Paulo Coelho

darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月11日下午2:19:41

Tjeri:mi emas pli fidi usonon ol ruson lango.gif)
jes, pri preskaŭ ĉio tuta lando estas pli fidinda ol unuopa homo! rideto.gif sal.gif

Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月11日下午2:28:14

darkweasel:
Tjeri:mi emas pli fidi usonon ol ruson lango.gif)
jes, pri preskaŭ ĉio tuta lando estas pli fidinda ol unuopa homo! rideto.gif sal.gif
Trafite, korektite.

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年10月11日下午7:31:48

Ni ŝanĝu la sistemon, ne la klimaton

Greedn (顯示個人資料) 2011年10月11日下午8:23:49

Tjeri:Miaopinie malsaĝa tute taŭgas. Freneza estas crazy. Foolish estas stulta aŭ.... malsaĝa.
(Cetere, pri signifo de angla vorto, mi emas pli fidi usonanon ol ruson lango.gif)
ĉu foolish signifas nur "stultulo", "sencerba" (homo, kiu ne posedas sufican intelekton) aŭ ankaŭ signifas "malprudentulo" "fola" "freneza", la vortoj kiuj havas ankaŭ pozitivan sencon. Se jes - do al mi ŝajnas ke Jobs diris tiujn vortojn tiamaniere.
Ĉiaokaze, jchthys kaj vi pravis ĉar mi nun rigardis la tradukon de "saĝo" kaj ĝi havas tre vastajn sencojn

回到上端