目次へ

nuanco de rido

KamiloEspero,2013年12月18日の

メッセージ: 19

言語: Esperanto

KamiloEspero (プロフィールを表示) 2013年12月18日 14:12:34

Unua frazo de " Ĉu vi kuiras ĉine? ", de Johan Valano, malcertigis min.

Polica detektivo Jano Karal ridetis ravareve.

Tiu ravavere, kia nuanco aldonis ridon de Jano ?

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年12月18日 14:30:50

Rideti ne signifas iomete ridi. Ĝi signifas malstreĉe movi siajn lipojn por esprimi kontenton.

KamiloEspero (プロフィールを表示) 2013年12月18日 14:37:47

Vi pravas, sed kio pri ravareve?

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年12月18日 15:09:21

Rava-rev-e.
rav/ kaj rev/ troviĝas en ĉiuj bonaj vortaroj, PIV kaj Reta vortaro

sudanglo (プロフィールを表示) 2013年12月18日 22:19:02

La aŭtoro ludas kun la lingvo.

Ravareve ne estas konata/uzata esprimo. Multaj aŭtoroj Esperantistaj iom tro eksperimentas kun la lingvo anstataŭ skribi en klara prozo.

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年12月19日 6:02:32

Ravi kaj revi estas en la Universala Vortaro, do ili estas fundamentaj. Des malpli eksperimentaj, ke oni eksperimentas por pruvi hipotezon.

vidas vandenis (プロフィールを表示) 2013年12月19日 7:54:10

Vi ĉiuj komprenis? Mi ankoraŭ NE.

sudanglo (プロフィールを表示) 2013年12月19日 10:43:14

vidas vandenis:Vi ĉiuj komprenis? Mi ankoraŭ NE.
Kaj tute prave. La interpreto de ravareve necesigas iom da cerbumado. Ĝi ne estas tia esprimo, kian oni komprenas tuj.

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年12月19日 10:45:13

Mi ne komprenas tion, kio estus nekomprenebla en ravareve, kiam oni legas la difinojn de rava kaj revi en la ĉisupre menciitaj vortaroj.

KamiloEspero (プロフィールを表示) 2013年12月19日 14:23:03

Tjeri:Ravi kaj revi estas en la Universala Vortaro, do ili estas fundamentaj. Des malpli eksperimentaj, ke oni eksperimentas por pruvi hipotezon.
Esperanto estas reala lingo, kaj reala vorto ne bezonas esti skribitan en vortaro.

先頭にもどる