Till sidans innehåll

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

av StefKo, 13 september 2018

Meddelanden: 125

Språk: Esperanto

StefKo (Visa profilen) 24 september 2018 16:59:25

sergejm:hunda vivo - malbona vivo
Jes. Ankaŭ en la pola.

abc_vz (Visa profilen) 24 september 2018 17:18:30

sergejm:hunda vivo - malbona vivo
Mi opinias, ke pli ĝuste:
hundeca vivo - malbona vivo

StefKo (Visa profilen) 24 september 2018 18:55:17

@sergejm:

Pli ĝuste: malnobla vivo. En la pola, evidente. Kaj ruse ne?

@abc_vz:

Pli bone: hundeska vivo. "Malbona" havas tro larĝan signifon. Ĉu ne?

StefKo (Visa profilen) 24 september 2018 19:29:42

Donu al hundo la fingron kaj ĝi mordos la manon

Donu al hundo la fingron kaj ĝi mordos la manon – tiel ni parolas pri akirema, avida homo al kiu ni donas tiom kiom ni povas aŭ volas sed li postulas aŭ prenas pli multe.

StefKo (Visa profilen) 24 september 2018 19:31:56

Kiam hundo manĝas, ne bojas

Kiam hundo manĝas, ne bojas – tiel ni parolas al homo kiu ne interesiĝas pri konkreta farata afero (ekz. laboro) sed interesiĝas pri iu de ĉirkaŭo.

sergejm (Visa profilen) 25 september 2018 19:27:29

hunda flaro

StefKo (Visa profilen) 25 september 2018 20:25:07

sergejm:hunda flaro
Pli ĝuste: Hunda flarsenso, ĉu ne? En la pola oni tiel diras pri persono havanta bonan flarsenson.

StefKo (Visa profilen) 26 september 2018 08:17:45

Pendigi sur iu hundojn

Pendigi sur iu hundojn – diri malbone pri iu, kalumnii.

StefKo (Visa profilen) 26 september 2018 08:19:44

Ŝati iun kiel hundoj almozulon sur mallarĝa strato

Ŝati iun kiel hundoj almozulon sur mallarĝa strato – kiam ni ne volas diri rekte ke ni ne ŝatas, ne toleras iun.

sergejm (Visa profilen) 26 september 2018 18:52:45

Ŝati kiel hundo la bastonon.

Tillbaka till toppen