Skip to the content

Deklinacio en la rusa

by Jxusteno, April 25, 2020

Messages: 18

Language: Esperanto

sergejm (User's profile) April 25, 2020, 5:30:32 PM

солове́йко, same kiel доми́шко estas virgenraj.
Diminutivo ordinare havas la saman genron.
Ekcepto: тень - тенёк, sed tio estas pro tio, ke en OR тень estis virgenra.

nornen (User's profile) April 25, 2020, 5:36:56 PM

Ho, dankon, mia eraro.

Tamen tiuj virgenraj vortoj, ja prenas la finaĵon -∅ por la genitivo pluralo, kiu estas iom neregula (estante virgenraj). Ĉu mi malkomprenas ion ĉi tie?

Kio estas la genitivo singulara de доми́шко? Ĉu доми́шка, ĉu доми́шки?

sergejm (User's profile) April 25, 2020, 5:47:23 PM

Rigardu jam menciitan https://ru.wiktionary.org
Им. доми́шко доми́шки
Р. доми́шка/доми́шки доми́шек
Д. доми́шку/доми́шке доми́шкам
В. доми́шко доми́шки
Тв. доми́шком/доми́шкой доми́шками
Пр. доми́шке доми́шках
Do estas permesita variaĵo, sed eble estas pli kompetenta retpaĝo?

StefKo (User's profile) April 25, 2020, 7:08:50 PM

Ĉiuj kies gramatiko estas tiel komplika (mi pensas ankaŭ pri la pola) aprezas simplecon kaj logikon de Esperanto do vidas neceson kaj utilon de ĝia disvastigo. Precipe averaĝaj homoj. Pli kapablaj ĝojas, plezuras kaj ĝuas multjaran studadon de fremdaj lingvoj. Sed kiu povas malpermesi al ili? okulumo.gif

sergejm (User's profile) April 26, 2020, 9:22:53 AM

https://youtu.be/uoqb2qxK_Ao - video pri finaĵo -ов
Ĉe 7:27 pri 'облак' sen -ов

nornen (User's profile) April 26, 2020, 3:11:39 PM

sergejm:https://youtu.be/uoqb2qxK_Ao - video pri finaĵo -ов
Ĉe 7:27 pri 'облак' sen -ов
Посмотрите на его усы! Петр Столыпин воскрес!

KatjaMcFlores (User's profile) April 26, 2020, 6:44:40 PM

O, okrutni hlapčiki...
Či hotete, že by mozg Žustenčika buhnul od takego obilja informaciji?..
Ale ž on interesoval se toliko oblačkami I okenečkami!

Urho (User's profile) April 29, 2020, 9:45:05 AM

Jen utlila retejo por lernantoj de la rusa lingvo: грамота.ру

Back to the top