Dubo pri la akuzativo
글쓴이: carlos_riveraE, 2024년 8월 13일
글: 20
언어: Esperanto
carlos_riveraE (프로필 보기) 2024년 8월 17일 오후 7:32:10
Altebrilas:Mi konas tiun, kiu murdis TimLa unua frazo ial ŝajnas pli natura al mi ol la dua. Vere, mi uzas nur "tiu, kiu", ĉar mi ne sciis antaŭe, ke tiaj frazoj kun nur "kiu" eblas. Ĉu estas io, kio diskutas specife tiajn frazojn kaj kia estas la plej uzata?
Mi scias, kiu murdis Tim
Altebrilas (프로필 보기) 2024년 8월 18일 오전 9:45:19
La unua estas relativa:
Mi konas la homon, kiu murdis ŝin (ĉar li loĝas en la sama konstruaĵo).
Mi vizitis la urbon, kie tio okazis.
La dua estas demanda:
Mi scias la identecon de la murdinto.
Oni povas anstataŭigi per aliaj demandoj:
Mi scias kiam ŝi estis murdata, mi scias kiel... sed mi ne jam scias kial.
Metsis (프로필 보기) 2024년 8월 19일 오전 6:31:24
Kiel SlavikDze konstatis, indas meti komon.
amigueo (프로필 보기) 2024년 8월 24일 오전 9:22:54
Metsis:PMEG havas ĉapitron pri forlaso de TI-vorto en rilataj subfrazoj.NePorKomencantoj
Kiel SlavikDze konstatis, indas meti komon.
Mi komentas pri Pmeg kaj konsilo de SlavikDze.
1. La prozodio de parola Esperanto estas pli favora al forigo de TI ol lega Esperanto.
2. La komo antaux relativaj subfrazoj estas speciala prozodie, tiel ke jena skriba solvo povus funkcii malambigue:
"La horo ,vi venis, estis neoportuna."
Altebrilas (프로필 보기) 2024년 8월 24일 오후 5:17:44
La horo de via veno estis maloportuna.
Aŭ
Via alvena horo maloportunis
Tio evitas harfendaĵojn inter:
- la horo, je la kioma vi venis
-... je kiu vi venis
-... kiam vi venis
SlavikDze (프로필 보기) 2024년 8월 24일 오후 7:46:53
Altebrilas (프로필 보기) 2024년 8월 25일 오전 9:48:29
SlavikDze (프로필 보기) 2024년 8월 25일 오후 12:18:25
Tio, probable, kocernas ankaŭ memdeklaritajn "alte-brilulojn", kiuj imagas sin mem spertegaj eo-korifejoj.
amigueo (프로필 보기) 2024년 9월 4일 오후 10:08:29
SlavikDze:Por mallertaj analiz-lingvuloj, turmentataj per akuzativo kaj aliaj fleks-lingvaj elementoj, rekomendindas ne pigri kaj intense legi eo-tradukaĵojn, precipe tiujn de originalaj sintez-lingvaj verkaĵoj, tradukitaj fare de denaskaj sintez-lingvuloj.Saluton SlavikDze,
Tio, probable, kocernas ankaŭ memdeklaritajn "alte-brilulojn", kiuj imagas sin mem spertegaj eo-korifejoj.
Kiuj verkajxoj, konkrete kaj ekzemple?
SlavikDze (프로필 보기) 2024년 9월 5일 오후 1:30:24
Fakte, ne nepras legi ĝuste sintez-lingvajn tradukaĵojn, des pli ke por paralela legado necesas koni lingvon de originala teksto.
Miaopinie, sufiĉe utilaj por komencantoj povas esti facilaj instruaj verkaĵoj de Claude Piron, kiu estis tute kompetenta pri ĉiuj nuancoj de Esperanto, inkluzive akuzativon.