Späť na obsah

Dubo pri la akuzativo

od carlos_riveraE, 13. augusta 2024

Príspevky: 20

Jazyk: Esperanto

carlos_riveraE (Zobraziť profil) 17. augusta 2024 19:32:10

Altebrilas:Mi konas tiun, kiu murdis Tim
Mi scias, kiu murdis Tim
La unua frazo ial ŝajnas pli natura al mi ol la dua. Vere, mi uzas nur "tiu, kiu", ĉar mi ne sciis antaŭe, ke tiaj frazoj kun nur "kiu" eblas. Ĉu estas io, kio diskutas specife tiajn frazojn kaj kia estas la plej uzata?

Altebrilas (Zobraziť profil) 18. augusta 2024 9:45:19

Estas du malsamaj frazoj.

La unua estas relativa:

Mi konas la homon, kiu murdis ŝin (ĉar li loĝas en la sama konstruaĵo).
Mi vizitis la urbon, kie tio okazis.

La dua estas demanda:

Mi scias la identecon de la murdinto.

Oni povas anstataŭigi per aliaj demandoj:
Mi scias kiam ŝi estis murdata, mi scias kiel... sed mi ne jam scias kial.

Metsis (Zobraziť profil) 19. augusta 2024 6:31:24

PMEG havas ĉapitron pri forlaso de TI-vorto en rilataj subfrazoj.

Kiel SlavikDze konstatis, indas meti komon.

amigueo (Zobraziť profil) 24. augusta 2024 9:22:54

Metsis:PMEG havas ĉapitron pri forlaso de TI-vorto en rilataj subfrazoj.

Kiel SlavikDze konstatis, indas meti komon.
NePorKomencantoj

Mi komentas pri Pmeg kaj konsilo de SlavikDze.
1. La prozodio de parola Esperanto estas pli favora al forigo de TI ol lega Esperanto.
2. La komo antaux relativaj subfrazoj estas speciala prozodie, tiel ke jena skriba solvo povus funkcii malambigue:
"La horo ,vi venis, estis neoportuna."

Altebrilas (Zobraziť profil) 24. augusta 2024 17:17:44

Prefere:

La horo de via veno estis maloportuna.

Via alvena horo maloportunis

Tio evitas harfendaĵojn inter:
- la horo, je la kioma vi venis
-... je kiu vi venis
-... kiam vi venis

SlavikDze (Zobraziť profil) 24. augusta 2024 19:46:53

Ŝajnas, ke analiz-lingvuloj reale embarasiĝas pro simplegaj nuancoj, kiuj facile kompreneblas por sintez-lingviloj.

Altebrilas (Zobraziť profil) 25. augusta 2024 9:48:29

Do, se estas utila informo, kiu povas antaŭenigi la debaton kaj instrui la forumanojn, ne hezitu komuniki ĝin.

SlavikDze (Zobraziť profil) 25. augusta 2024 12:18:25

Por mallertaj analiz-lingvuloj, turmentataj per akuzativo kaj aliaj fleks-lingvaj elementoj, rekomendindas ne pigri kaj intense legi eo-tradukaĵojn, precipe tiujn de originalaj sintez-lingvaj verkaĵoj, tradukitaj fare de denaskaj sintez-lingvuloj.
Tio, probable, kocernas ankaŭ memdeklaritajn "alte-brilulojn", kiuj imagas sin mem spertegaj eo-korifejoj.

amigueo (Zobraziť profil) 4. septembra 2024 22:08:29

SlavikDze:Por mallertaj analiz-lingvuloj, turmentataj per akuzativo kaj aliaj fleks-lingvaj elementoj, rekomendindas ne pigri kaj intense legi eo-tradukaĵojn, precipe tiujn de originalaj sintez-lingvaj verkaĵoj, tradukitaj fare de denaskaj sintez-lingvuloj.
Tio, probable, kocernas ankaŭ memdeklaritajn "alte-brilulojn", kiuj imagas sin mem spertegaj eo-korifejoj.
Saluton SlavikDze,

Kiuj verkajxoj, konkrete kaj ekzemple?

SlavikDze (Zobraziť profil) 5. septembra 2024 13:30:24

Saluton, kamarado Amigueo.
Fakte, ne nepras legi ĝuste sintez-lingvajn tradukaĵojn, des pli ke por paralela legado necesas koni lingvon de originala teksto.
Miaopinie, sufiĉe utilaj por komencantoj povas esti facilaj instruaj verkaĵoj de Claude Piron, kiu estis tute kompetenta pri ĉiuj nuancoj de Esperanto, inkluzive akuzativon.

Nahor