Al la enhavo

Kiu(j) decidas ... ?

de crescence, 2009-novembro-12

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-novembro-12 06:08:34

Saluton,

Kiu(j) decidas elekti la novajn vortojn esperantajn ? Ekzemple, kiu(j) elektis la vortojn "parabola anteno", "komputilo", ... ktp ?

Crescence

sergejm (Montri la profilon) 2009-novembro-12 12:21:18

crescence:Saluton,

Kiu(j) decidas elekti la novajn vortojn esperantajn ? Ekzemple, kiu(j) elektis la vortojn "parabola anteno", "komputilo", ... ktp ?
Proksimume same kiel en aliaj lingvoj.
Se vi renkontas iun objekton, kiu ankoraŭ ne havas vorton en Esperanto, vi povas nomi ĝin iel ajn, sed prefere interesiĝu, kiel oni nomas ĝin en aliaj lingvoj (angla, franca, germana, hispana, rusa ktp.) kaj uzu tiun vorton, kiun oni uzas pli multe.
Se la aliaj ankaŭ uzos proponitan de vi vorton, fine ĝi aperos en vortaroj.

Rudolf F. (Montri la profilon) 2009-novembro-12 14:11:18

Estas relative malfacile, lerte kaj sperte proponi novan vorton. Unue oni pripensu, ĉu la nova vorto vere necesas (por ne nenecese tro ampleksigi la vortprovizon kaj per tio plimalfaciligi la lernadon de Esperanto). Due oni devas konsulti ĉiujn (!) pli grandajn kaj konatajn vortarojn. Se oni ne trovas la vorton, tiam oni devas trie inter alie decidi pri du konkurencaj diversaj metodoj, krei novan esprimon:
- ĉu transpreni jam "internacian" vorton kaj nur Esperantigi ĝin
- ĉu formi el jam ekzistantaj radikoj la novan vorton
El tiu metoda konkurenco rezultas la tiel nomata "neologisma disputo".

Ekzemple: Ĉu "blogo" aŭ "retotaglibro"?

Ofte okazas dumjaraj diskutoj pri konkurencaj proponoj, ekzemple inter "komputero", "komputoro", "komputilo". La lasta venkis nur post sufiĉa tempo.

Ne decidita estas la konkurenco inter "dateno" kaj "datumo" kaj sekve "datenbazo" aŭ "datumbanko".

Interesa konstato estas tamen, ke en Esperanto oni ne simple transprenas novajn Anglajn esprimojn en ties origina formo kiel en multaj etnaj lingvoj; minimume oni Esperantigas ilin. Sed ofte prave venkas pli bona esprimo, ekzemple por "globalization" "tutmondiĝo" anstataŭ "globaliziĝo".

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-12 20:39:31

Rudolf F.: Due oni devas konsulti ĉiujn (!) pli grandajn kaj konatajn vortarojn.
Kial oni ne kreas unu vortaron en la interreto, kiu estas libere uzebla por ĉiuj homoj kaj kiu difinas la statuson de ĉiuj vortoj?
Mi ofte revas pri tia vortaro. Mi scias, jam ekzistas ekz. la ReVo, sed tiu ne sufiĉas.
La nova vortaro estu facile uzebla kaj plibonigebla por ĉiuj kaj montru:
1) Ĉu la vorto estas oficiala aŭ ne
2) Ĉu la vorto estas evitinda, kaj, se jes, kiun vorton oni uzu
Kaj, eble plej grave, ĉiu havu la eblon proponi novan vorton. La nova vorto tiam havu la statuson "proponita", ĝis fine grupo de spertaj Esperantistoj decidas pri la vorto.
Ĉu tio ne estus grandioza ilo por ĉiuj Esperantistoj? Neniu alia lingvo havas tian sistemon.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-13 00:53:29

horsto:Kial oni ne kreas unu vortaron en la interreto, kiu estas libere uzebla por ĉiuj homoj kaj kiu difinas la statuson de ĉiuj vortoj?
...
Kaj, eble plej grave, ĉiu havu la eblon proponi novan vorton. La nova vorto tiam havu la statuson "proponita", ĝis fine grupo de spertaj Esperantistoj decidas pri la vorto.
Tiu ĉi vortaro atingas du el viaj celoj. Tamen, ĉar nur la Akademio povas oficialigi vortojn, la tria celo estas malebla. Ĉe neakademiano la sola maniero certigi la oficialigon de vorto estas uzi tiun vorton kaj esperi ke aliaj Esperantistoj taksas la vorton utila kaj uzinda. Tial estas pli bone simple uzi la jam ekzistantajn radikojn por fari vorton, krom se tia vorto estus tre maloportuna.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-13 18:58:01

Rudolf F.:Estas relative malfacile,... proponi novan vorton.
Ŝajnas al mi ke la esperantoregado ne estas tiel pigra oficialigi novajn vortojn.
Mi eltrovi ke multe da teknikaj modernaj esprimoj jam ekzistas (kiel vi diras, blogo, komputilo ktp).

Multe pli rapida ol en la germana, kie la junularo senĉese devas uzi anglismojn, ĉar respondaj germanaj esprimoj ankoraŭ ne ekzistas.

Ekz: babili >> chatten, au tschätten?
Elŝutita >> gedowngeloaded ... bah!

Kaj kiam nova vorto kreitas, tiam neniu uzos ĝin, ĉar tiu idiota anglizmo jam eniris en la cerboj.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-novembro-14 11:04:51

horsto:
Rudolf F.: Due oni devas konsulti ĉiujn (!) pli grandajn kaj konatajn vortarojn.
Kial oni ne kreas unu vortaron en la interreto, kiu estas libere uzebla por ĉiuj homoj kaj kiu difinas la statuson de ĉiuj vortoj?
Farata mi pensas, plurlingva, kiu uzas plurajn retajn vortarojn.

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-14 11:17:57

Oŝo-Jabe:
Tiu ĉi vortaro atingas du el viaj celoj.
Dankon, Oso-Jabe, pro la ligilo, mi ne konis la paĝon. Ĉu vi pli scias pri la projekto? Ĉu tio estas vivanta projekto aŭ projekto de unuopulo kiu jam rezignis? Mi vidis ke ili kopiis la enhavon de ReVo, la projekto ŝajne ekis antaŭ nelonge kaj ili ankoraŭ ne ŝanĝis multe.
Rilate al oficialigi vortojn, ĉu la Akademio ne estas grupo de spertaj Esperantistoj, ili ja povus plu decidi. La nova vortaro donus al ili la eblon tuj vidi ĉiujn proponojn, decidi pri tiuj kaj tuj doni la decidon al ĉiuj Esperantistoj.
Ni pensu pri tio, kio okazus kiam iu instanco (ekz. la EU) decidus oficialigi Esperanton. Oni devus esperantigi multajn fakajn tekstojn, leĝojn, ktp. Tiam oni bezonus sistemon por rapide enkonduki novajn vortojn.

crescence (Montri la profilon) 2009-novembro-14 11:34:13

Oŝo-Jabe:
Tiu ĉi vortaro atingas du el viaj celoj.
Dankon, fakte, pro tiu ligilo. Ĝi estas interesa.

Crescence

Reen al la supro